Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Dankas mi la vivon

Manŭel - Italio

KD 10 titoloj - 41m

Produktita de Manŭel © 2014

Se vi iam jam aŭskultis iun el la tri antaŭaj albumoj de Manŭel, vi do ne havos problemon por diveni tion, kion vi trovos en ĉi-tiu kvara kodisko lia, Dankas mi la vivon. En ĝi estas nenio nova, temas pri versioj tradukitaj de malnovaj internaciaj kantoj, de la jaroj 1930-aj ĝis 1970-aj. Ĉi-foje li preferas latinamerikajn muzikaĵojn, kiuj abundas en la albumo. Neniu el la versioj tamen povas superi la originalajn kantojn.

Pri la homoj, kiuj registras la instrumentaĵojn, oni prezentas nur la nomon de la solgitaristo. Pri la ceteraj ne estas mencio, pro kio oni supozas ke temas pri komputile jam registritaj bazoj.

La sonkvalito estas eltenebla. Malgraŭ lia febla voĉo, li ne malbone kantas, kio igas ankoraŭ pli nekomprenebla la fakton ke sursceneje li tute ne kantas, kaj simple ludigas al la publiko siajn ko-diskojn dum li movas la lipojn.

Ĉi tiu KD enhavas ankaŭ instrumentaĵojn samtempigitajn kun video-tekstoj (tre amatoraj).

Tio, kune kun la teksto-kajero (kiu tamen prezentas la kantotekstojn en bone legebla maniero), onidire povas esti instruhelpilo por lingvo-progresantoj. Mi povas kompreni ke la albumo taŭgas por Esperanto-lecionoj por la tria aĝo.

**

Kavaliriko

Kapriol’! - Nederlando

KD 14 titoloj - 58m

Produktita de Kapriol’! / Vinilkosmo © 2014

Jen la grupo, kiun formis la paro, kiu eksiĝis el la frisa grupo Kajto. Marian kaj Marita ludis dum multaj jaroj en Kajto kaj post sia unua KD, Aventur’, prezentita en 2009, Kapriol’! festas sian kvinan datrevenon per ĉi tiu nova KD, Kavaliriko.

Kapriol’ denove montras ke ĝi verŝajne restis kun la plej bona parto de Kajto, ĉar dum tiu lasta lanĉis en la jaro 2011, sensalan albumon, Marian Nesse (akordiono, kanto) kaj Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kanto), kune kun Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kanto) kaj Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutiloj, klavaro, kanto) lanĉas nun tiun ĉi tre bonan albumon.

Kavaliriko estas profesia albumo el profesia grupo. Temas pri muziko tradicia jarcentaj muzikaĵoj, precipe en Nederlando kaj Frislando. Sed estas ankaŭ iuj originalaj komponaĵoj de la grupo, instrumentaj kaj kantataj. Kvankam la aŭskultado transportas nin al la mezepoka erao, la aranĝoj kaj melodioj ne estas tute malmodernaj.

La muziko de Kapriol’! estas ofte interligita kun dancoj, kaj tiun ligon kaj ethistorion de ĉiuj kantoj oni prezentas en la teksto-libreto. Mi havas nur la impreson ke la stilo ne estas tre populara, eĉ inter esperantistoj. Kompreneble... populara estas la giganta amaso de rubaĵo, kiu disaŭdiĝas en la radiostacioj tra la mondo...

**

KD 11 titoloj - 47:00 mn

Kiu semas venton...

Maragan’ - Francio

Produktita de Maragan’ / VINILKOSMO © 2014

La franca muzikgrupo Maragan’ naskiĝis en februaro 2011, okaze de balo, kaj decidis daŭrigi la aventuron. Maragan’ ludas ĉefe tradiciajn dancmuzikaĵojn, inkluzive de propraj komponaĵoj.

Verdire temas pri amatora albumo el amatora grupo kaj ili ne kaŝas tion. Ili ne estas esperantistoj, sed estis invititaj por koncerti en E-aranĝoj kaj poste decidis registri tiun diskon en la internacia helplingvo. Ili registris nur tion, kion la grupo kapablas aŭdigi sur scenejo. Do, sen kromaj instrumentoj nek elektronikaj sonoj. Sed tio ne signifas avantaĝojn...

Rezulte, la aranĝoj estas simplecaj, la registrado neniel elstara, la kantisto ne brilas kaj neniu kanto aparte allogas. Ankaŭ la teksto-libreto estas same amatorece fasonita. La grupo eĉ ne bonan foton kapablis fari por la malantaŭa kovrilo. Vinilkosmo jam havas la tradicion de multaj jaroj dediĉitaj al la Esperanto-muziko, lanĉinte multajn elstarajn diskojn. Tial ne klaras kial ĝi bezonus lanĉi diskon, nur ĉar en Esperanto.