Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

KO-DISKOJ

Rogener Pavinski

Hiphopa Kompilo Vol. 2

Diversaj artistoj

Hiphopo

17 titoloj — Vinilkosmo 2011

Se en nia antaŭa numero (2011:3) ni asertis ke ko-diskoj pensiiĝis, tiu ĉi albumo estas la plej bona pruvo ke ili daŭre vivas kaj gravas. Tiu ĉi estas nepra disko por ĉiu esperantisto kaj se vi ne povas ŝati ĝin, konsciu ke vi apartenas al pasinteco. Mi eĉ kuraĝas diri ke ĝi estas unu el la plej gravaj albumoj de la lasta jardeko, ĉar ĝi signas la futuron kaj bele pruvas ke Esperanto estas vivanta nuntempa lingvo — oni parolas pri amo per ĝi, sed ankaŭ oni sakras!

La dua volumo de tiu Hiphopa Kompilo, samkiel la unua, lanĉita en 2009 alportas al ni diverstalentajn artistojn kaj kvankam ĝi estas pure hiphopa, ĝi estas plene ĝuebla eĉ por tiuj, kiuj ne kutimas aŭskulti tiun muzikstilon. Kun pli da kontribuo partoprenas la pioniroj en tiu muzikstilo en Esperanto: Eterne Rima, Platano kaj Pieĉjo, kiuj kune kun Tone malfermas la albumon per “Nia Hiphop”. Elstaras ankaŭ “Tritaga afero” de Dolchamar kaj impresas la buŝritmoj de Bugge Bang, kiuj servas kiel interludoj. Ne ĉiuj kontribuaĵoj tamen estas egale bonaj, sed la averaĝa rezulto tamen elstaras, precipe pro la rimarkebla talento de Eterne Rima, kiu grandparte respondecas pri la kvalito de la albumo.

La arta laboro estas neriproĉebla. Libreto entenas la tekstojn, neprajn por akompani la rapidajn rimojn kaj ritmojn kiel neniam vi antaŭe vidis. Ĝi valoras ĉiun cendon.

Revado

Rêverie

Folk-Progresiva

20 titoloj — DownBridge/Vinilkosmo 2011

Jen albumo kiu meritas atenton. Unue ĉar temas muzikgrupo, kiu faras specon de muziko, kiu trovas similecon en neniu alia grupo en Esperantio. Fakte eble nur Kaj Tiel Plu povas iom simili al la folklora trajto de Rêverie, sed la Itala muzikgrupo aldonas al la folkloro ankaŭ progresivajn elementojn. La dua atentinda afero estas ke ĉi albumo estas duobla. En ĝi estas 2 Ko-diskoj - unu enhavas 10 titolojn kantitajn en Esperanto, kaj la alia la samajn titolojn en la itala lingvo.

La inspiro de Rêverie, kreita en 1996, venas el la muzik-tradicioj renesenca kaj baroka, sed la miksiĝo de tradiciaj kaj modernaj sonoroj rezultigas propran stilon. Abundas flutoj, perkutiloj, sed ankaŭ elektra gitaro kaj elektronikaj efektoj. Kelkaj kantoj estas tre trankvilaj kun etoso de nova erao, aliaj estas pli intensaj kun pli da perkuto kaj malkonstanta ritmeco. Malgraŭ la bonkvalita kaj profesia registrado, ŝajnas al mi ke en tiaspeca progresiva muziko mankas pli allogaj refrenoj. Aŭskulteblas ke ĉiuj muzikistoj estas tre talentaj, tamen la ĉiam akuta voĉo de la kantistino Fanny Fortunati fojfoje lacigas la orelojn, ĉar ĝi iom laŭtas kompare kun la fono.

La libreto estas belega kaj entenas la kanzontekstojn en Esperanto, itala kaj en la angla. Sendube bonega reklamo por Esperanto.

Brassens Plu

Jacques Yvart

Kanzono

13 titoloj — Vinilkosmo 2011

Jen la franca bardo Jacques Yvart lanĉas sian 29an albumon, la 3an en Esperanto. Samkiel en sia unua albumo aperinta en 1998, li denove omaĝas al Georges Brassens, fama franca komponisto kaj kantisto, kiu vendis pli ol 20 milionojn da albumoj inter 1953 kaj 1981.

El la 13 titoloj de “Brassens Plu” ses jam aperis en “Jacques Ivart kantas Georges Brassens” kaj estis reregistritaj por tiu nova albumo, dum sep temas pri novaj kanzonoj. Mi ne komprenas la kialon pro kiu li reregistris la ses jam aperintajn kantojn ĉar ne estis ia ŝanĝo en la muzikaj aranĝoj, krom ke miaopinie tiuj registraĵoj estas pli bonaj.

La stilo samas - basa voĉo de Jacques regas kaj estras la simplajn aranĝojn. Akustika gitaro kaj baso, piano kaj akordiono estas la nuraj instrumentoj. Foje sentiĝas ke la tuto estis registrado de iu intima viva prezento, pro manko de postaj prilaboroj - espereble tiu rezulto estis ĝuste la celita. Malgraŭ la malbela kovrilo, la libreto estas bone aranĝita kaj entenas belajn kunajn fotojn de Yvart kaj Brassens. La KD entenas la instrumentajn titolojn laŭ mp3-formato kaj ankaŭ muzikvideon filmitan dum la registrado de la voĉoj.

Duonvoĉe... tutkore

Manŭel

Populara

10 titoloj — Memproduktita 2011

Manŭel (Rovere Emanuele) estas italo, emerita elektroteknika inĝeniero, kiu em la junaĝo partoprenis en muzikgrupoj kaj eĉ verkis kantojn en sia gepatra lingvo, la friula — el la nordoriento de Italio. Li memlernis muzikon kaj agadis en la Esperanto-movado ĝis laboro kaj operacio de voĉkordoj devigis lin forlasi Esperanton kaj muzikon.

Pasintjare li decidis reveni al Esperanto kaj muziko, kaj la rezulto estas tiu ĉi bele produktita albumo. Konsistante el konataj kantoj de li mem esperantigitaj el la itala kaj la angla, la albumo — kvankam iom kliŝa — estas agrabla. Li mem asertas ke li estas amatora muzikisto kaj ke lia voĉo nuntempe estas nur pala ombro de tiu, kiu iam estis. Se tio ne vere rimarkindas - nur fojfoje ĝi estas mallaŭta rilate al la fono - la kvalito de la albumo preskaŭ samnivelas kaj eĉ superas kelkajn “profesiajn” ko-diskojn, malgraŭ la tre simpla libreta enpaĝigo..

La aranĝoj estas popularaj kaj tradiciaj, en perfekta “malmojosa” stilo, sed bone plenumitaj kaj registritaj. Se vi ŝatas trankvilan kaj ordinaran muzikon la disko plaĉos al vi. Rimarkindas ke la profitoj de la vendoj de la albumo estas donacitaj al la senprofitcela organizo “Evidente”, kiu zorgas blindulojn kaj interalie provizas lernejojn por malriĉaj kaj blindaj infanoj.