Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Okcitanas

jOmO

12 titoloj — 33m

Vinilkosmo - 2016

La recepto jam estas konata: Traduki regionajn folklorajn kantojn en Esperanton. Tion jam faris pluraj artistoj, eble la plej konataj estas la KKK-triopo (Kajto, Kaj Tiel Plu kaj Kapriol’). Nun la tradicio reiras du literojn (J<Ĵ<K) al J de Jomo.

Por tiu ĉi albumo la eldonejo Vinilkosmo lanĉis kun sukceso antaŭmendan kampanjon por aperigi ĝin sur fizika disko. Jomo invitis la grupon Brankabodegaires (Bodegistoj), kun kiuj li ludas surstrate en la diversaj karnavalaj, patronaj festoj kaj paradmarŝoj de la regiono. Ilia repertuaro prenas siajn radikojn en la tradiciaj okcitanaj kanzonoj.

La ĉefa instrumento de la bando estas la bodego, sakŝalmo el haŭto de kaprino. Preskaŭ malaperinta post la unua mondmilito, ĝi renaskiĝis dum la jaroj 1970 dank’ al kelkaj pasiuloj.

La tekstoj de la albumo prezentas diversajn aspektojn de la kulturo de Okcitanio. Atenton kaptas la kanto La Marioto, kiu rakontas pri edzino, kiu havas kroman rilaton kaŝe de la edzo, avertita pri tio de la najbaro.

En kelkaj kantoj kantas ne Jomo, sed Rita Macedo, versaĵne unu el la Bodegistoj. Bedaŭrinde la mikso estas iom prova kaj oni donis tiom da reliefigo al la sono de la sakŝalmo, ke ili estas pli laŭtaj ol la voĉoj mem. Ŝajne tio estis ĝuste la intenco, sed laŭ mi la sakŝalmoj povus esti la spico kaj ne la ĉefa ingredienco en tiu plado. Ĉu vi plenĝuos aŭ ne, tio dependos de viaj gusto kaj apetito!

R.P