Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Kompatinda besto

Honoré SEBUHORO — Ugando

En la tramo videblas multaj gemaljunuloj, ĉar ili ne plu havas aŭtomobilon kaj marŝas malfacile. Iam, maljuna virino, portante dikan sakon, kiu pendas sur ŝia ŝultro, en-trami-ĝas por iri al la placo Katemba. Ŝi havas malgajan mienon, vere malgajan.

Iu homo observas ŝin kaj al-proksim-iĝas iom post iome. Kiam la tramo haltas, li ekkaptas la sakon de la sinjorino, elsaltas el la tramo kaj forkuras. Neniu povas kapti la ŝteliston: li kuras tro rapide. La vojaĝantoj sin turnas al la majunulino por konsoli ŝin. Sed... ŝi ekridegas, ŝi ridas kaj ridadas! Ŝi ne povas ĉesigi la ridadon!

La homoj kredas, ke temas pri nervo-krizo. Sed ne, nenio grava. Ne estas nervo-krizo! Post kelkaj minutoj la sinjorino kvietiĝas kaj klarigas: “Vi ne komprenas! Mi estis iranta al mia ĝardeno kaj en mia sako estis mia mortinta kato — mi estis enterigonta ĝin. Kompatinda besto!”

*Vera anekdoto okazinta en Murambi, mia kvartalo.

Gloso

tramo: eta vagonaro-veturilo ŝultro: unu el la du partoj de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako placo: libera spaco aŭ loko nervo-krizo: subita malpacienco