Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Konataj veganoj

Jonas MARX — Germanio

Ĉi tiu listo montras Esperantajn kaj ne-esperantajn veganojn el diversaj landoj kaj kun diversaj profesioj. Ĝi ne estas strikta, kelkaj el la homoj deklaris ke ekzistas esceptoj, sed la plej grandan parton de la tempo ili ja manĝas vegane.

Pamela Anderson

La kanada aktorino kaj manekeno estas vegano ekde sia juneco kaj membras ĉe PETA*. Ŝi partoprenis diversajn kampanjojn por bestaj rajtoj.

Peter Baláž

La Esperantisto de la jaro 2012 estas kunordiganto de la organizo E@I kaj kunorganizas la SES (Someran Esperantosemajnon). Li multe varbas por vegana vivstilo en la movado, ekzemple dum SES oni ricevis veganan manĝaĵon pli malmultkoste ol viandmanĝaĵojn.

Capleton

Clifton George Bailey, konata kiel jamaika regeartisto Capleton, asertis ke pro religiaj kaŭzoj li nek manĝas viandon nek iun alian devenaĵon de bestoj.

Al Gore

La usona politikisto veganiĝis en 2013. Li komentis tiun paŝon per la konekto inter la kreskanta viandmanĝado kaj tutmondaj problemoj, interalie la akvokonsumado de viandoproduktado.

Thích Nhất Hạnh

Kiel budhano, vivi vegane aŭ almenaŭ vegetare estas komprenebla decido. Krome, Hạnh batalas por renovigebla energio, recikligo kaj ŝparema konsumado.

Jean-Marc Leclercq (JoMo)

La fama muzikisto esperantistiĝis en 1988, veganiĝis pli-malpli kvin jarojn antaŭe kaj per sia kantrepertuaro de dudek du lingvoj eniris la Guiness-libron pri rekordoj.

Jonas Marx (Jonny M)

Marx estas juna Esperantomuzikisto kaj estas vegano ekde tri jaroj. Ĉi-jare li ricevis honorigon de UEA pri elstara arta agado kaj unu el la kantoj de lia lasta albumo parolas pri veganismo.

Sinéad O’Connor

O’Connor estas irlanda kantistino, kiu iĝis konata per la kanto Nothing compares to you (Nenio kompareblas kun vi). Ŝi komencis per irlandaj baladoj kaj ekde kelkaj jaroj produktas regemuzikon.

Paul Watson

La kanada aktivisto trapasis la oceanojn kun la NRO Sea Shepherd [Mara paŝtisto] kaj batalis por rajtoj de la marbestoj. Plue, li antaŭenigas veganismon kaj biocentran vivstilon. Pro sia agado li ricevis la Jules Verne-premion.

Bertilo Wennergren

La sveda gramatikisto lernis Esperanton en 1980, membris en la rokbandoj Amplifiki kaj Persone kaj estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, mallonge PMEG. Pro siaj grandaj laboroj li iĝis Esperantisto de la jaro 2006. Du jarojn poste, li veganiĝis.

*PETA: People for the Ethical Treatment of Animals [Personoj por la Etika Traktado de Bestoj]