Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Konktakto enketis: Kiu estis la lasta fizika Ko-disko, kiun vi aĉetis? Kiam?

@FelipeQueirozBR

“La Porkoj” (KD-nomo: “Ŝako”), okaze de la Brazila Kongreso de Esperanto en Maceió-AL, 2004. Post tio, nur MP3 aŭdiĝis.

@paarne

Max Raabe & Palast Orchester: Heute Nacht oder nie. Kiel donacon, en januaro.

@FechjoCesarano

Mi daŭre aĉetadas la KD-ojn. La plej laste aĉetitaj estas la albumoj de la finna grupo Turisas. Antaŭ 2-3 monatoj.

#Suzanne Bolduc

Hieraŭ, mi vizitis du fizikajn brokantejoj kaj aĉetis tri fizikajn KD-ojn! Du KD-ojn de Omara Portuondo, kaj unu de tradicia muziko el Danio... kvazaŭ retrorigarde al la havana UK, kaj anticipe al la kopenhaga UK.

#Martin Wiese

Let England shake de PJ Harvey, antaŭ eble du monatoj.

#Manuela Ronco

“Brokantaĵoj” de Esperanto Desperado, en la libroservo de la pasinta PSKK

#Sergey Tyrin

Mi ne memoras... ;-)