Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTEK

Novaĵoj el la teknologia mondo

La plej ekskluziva retejo

Principe Interreto estas malferma loko, kiu ebligas aliron en ĉiuj momentoj de ĉiuj al ĉio. Kiu estus do la celo de retejo, kiu funkcias ĝuste laŭ la inversa direkto? Tiel funckias MostExclusiveWebsite.com, retejo, kiu estas alirebla al nur unu persono laŭvice.

Estas grandega vico de homoj, kiuj atendas la ŝancon vidi tion, kio troviĝas en tiu retejo, sed pluraj el ili kapitulacas meze de la vojo aŭ maltrafas la ŝancon pro hazarda fermo de la navigilo, pro ĝia refreŝigo aŭ simple ĉar ili forgesas la ĝustan momenton — ĉar la vizitantoj rajtas viziti ĝin dum nur 60 sekundoj. Kion vi vidos en tiu minuto? Por malkovri vi devas eniri la vicon.

Malmultkosta laboratoria hamburgero

En 2013, la nederlanda scienca esploristo Mark Post disvolvis hamburgeron faritan el viando kreskigita en laboratorio. Uzinte 20 mil striojn el muskola histo, la hamburgero kostis tiam ĉirkaŭ US$ 325 mil por esti kreita. Nun, 2 jarojn poste, la kosto falis ĝis US$11 unuope kaj tio povos helpi popularigi ĝin.

Pluraj strioj estas kunigataj por formi la hamburgeron, kiu — laŭ tiuj, kiuj gustumis — ne estas tiom bongusta kiom la originala, sed ne estas taksata kiel malbongusta. Malgraŭ la falo de la kostoj, la esploristo kredas ke ankoraŭ necesos inter 20 kaj 30 jaroj ĝis la manĝaĵo komerceblos.

Profunda Reto

Ross Ulbricht, konata per sia kromnomo Dread Pirate Roberts (Timiga Pirato Roberts), pasigos la reston de sia tuta vivo en prizono. Li kreis kaj tenis inter la jaroj 2011 kaj 2013 la ĉefan retejon por drogo-vendado en la sekreta kaj anonima Profunda Reto (Deep Web).

Dum la juĝado, kiu difinis lian punon, Ross — nun 31-jara — petis pli mildan punon asertante ke li pentas pro siaj agoj. Li ankaŭ estis kondamnita pro mono-lavado, vendfaciligo de falsaj identigiloj kaj kodrompistaj iloj.

Fizika x Bita Muziko

En 2014, por la unua fojo, la tumondaj vendoj de cifereca muziko donis pli da profito ol la vendo de fizikaj albumoj. Raporto de la Internacia Federacio de la Diskoeldoneja Industrio montris ke kvankam ambaŭ formatoj havis la samajn 46% de la vendoj, la profito kun la bita formato estis iom pli granda — US$ 6,85 milionoj kontraŭ US$ 6,82 milionoj.

La regiono kie okazis pli granda kresko estis Latinameriko, kiu ŝajne ekkreas nun la kutimon pagi por aŭskulti muzikon enrete. Furoras nun la elsendfluaj servoj, kies pagataj abonoj kreskis je 39%. Mondskale estas 1,57 milionoj da personoj, kiuj aŭskultas muzikon elsendflue, el kiuj 41 miloj pagas por tio.