Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTEK

speciale pri sano

Junulino sukcesis tra tribunalo la rajton havi sian korpon frostigitan

14-aĝa brita junulino, kiu antaŭsciis pri sia morto pro rara tipo de kancero kaj volis esti frostigita por ricevi kuracadon en estonteco, venkis leĝan batalon en Britio. Ŝi mortis en oktobro 2016 kaj ne havis sian identecon disvastigita. Ŝi ricevis apogon de la patrino, sed ne de la patro kaj tial la afero iĝis proceso, en kiu la juĝisto fine decidis ke la patrino havis la rajton decidi pri tio, kio okazos al la korpo. Tiel, ĝi estis portita al Usono, kie ĝi estis frostigita.

Kriogeniko estas proceduro frostigi kaj konservi kadavron kun la espero ke estontece estos malkrovitaj manieroj revivigi kaj kuraci ĝin. Ĝis nun, oni kalkulas ke ĉirkaŭ 100 personoj jam estis submetitaj al tiu proceduro kaj atendas reviviĝon en la futuro. La knabino verkis leteron al la juĝisto klarigante ke ŝi volis “plu vivi” kaj ne volis “resti sub la grundo”. Por Simon Woods, fakulo pri kuracista etiko de la Universitato de NewCastle, la ideo frostigi korpon por iam revivigi ĝin estas “scienc-fikcio”. “La morto estas senrevena”, asertas li.

Adoleskantoj kreas malpli kostan version de medikamento, kiun fabrikanto plialtigis je 5 000%

En aŭgusto 2015, la usona farmako-kompanjo Turing Pharmaceuticals plialtigis je 5 000% la prezon de la kuracilo Darapim, kiu estas uzata de tiuj, kun malfortaj imuna sistemo. Tiam la plialtigo iris de US$ 13,50 al US$ 750 por ĉiu pilolo de Darapim. Laŭ la ĉefo de la kompanjo, la plialtigon pravigus la fakto ke ĝi estis tre faka produkto kun malgranda profito.

Fine de 2016, grupo de adoleskantoj pruvis ke la entrepreno ne estis tre honesta pri tio. La studentoj, ĉiuj 17-jaraj, sukcesis sintezi 3,7 gramojn de la ĉefa elemento en Darapim (pirimetamino) je la kosto de U$20, kiel parto de lerneja laboratoria esploro, kiu daŭris unu jaron en Sidnejo, Aŭstralio. En Usono, la sama kvanto kostus pli ol US$ 110 milojn.

“Se la studentoj sukcesis sintezi la substancon je tiom malalta kosto, ne estas pravigo por postuli tiom da mono por la medikamento”, diras Alice Williamson, kemiisto de la Universitato de Sidnejo, kiu gvidis la laboron de la studentoj. La usona entreprenisto tamen prifajfis la rezultojn. “Mi devus utiligi lernejojn por fari miajn medikamentojn” skribis li en sia Twitter-profilo.

Superbakterio rezistanta al 26 antibiotikoj mortigas virinon en Usono

70-jara virino mortis en Usono viktime de superbakterio. La kuracistoj intencis uzi 26 antibiotikojn en la kuracado, sed neniu el la alternativoj kapablis venki ĝin. La afero okazis septembre 2016 en la urbo Reno, en la provinco Nevada. “La bakterio estis testita kontraŭ ĉio, kio disponeblis en Usono kaj nenio montriĝis efika”, diris d-ro Alexander Kallen, membro de la Centro por Kontrolo kaj Malsano-Prevento, federacia organo en Usono.

“Mi kredas ke tio estas antaŭsigno de malbona futuro” diris d-ro James Johnson, infektologia instruisto en la Universitato de Minnesota. La atendoj de la kuracistoj kaj fakuloj estas ke similaj okazaĵoj iĝos pli kaj pli oftaj. Esploristoj asertas ke la kuracado apogadas sin sur pli novaj antibiotikoj sed estas klare ke la bakterioj povas krei eltenemon pli rapide ol oni kreas novajn antibiotikojn.

La nekrebela historio de amputito, kiu konstruis protezojn kun forĵetaĵoj.

Post grava elektra akcidento, la 48-jara brazilano José Arivelton Ribeiro, perdis sian kompromititan dekstran brakon per amputo. Li naskiĝis surda kaj ne lernis paroli. Sed tiu tragedio rezultiĝis je bela rakonto pri sindediĉo. Post unu monata laboro en simpla hejma oficejo, li konstruis por si mem protezon per malnovaj forĵetitaj pecoj kaj hejma aparatoj. La inspiro venis el videoj en Interreto kaj ĝi kostis iom pli US$110, 20-oble malpli ol similaj troveblaj en la merkato.

Poste, li decidis krei elektran protezon, en kiu la movoj de la fingroj estas funkciigitaj per baterio, laŭ ordonoj de la alia mano aŭ per per elektrodoj, kiu kaptas la nervajn impulsojn de la regiono amputita. La inventisto legis pri tio en Interreto kaj post 8 monatoj, la protezo, multe pli moderna ol la unua, estis preta. La materialo uzata estis ankoraŭ pli simpla. En la brako estas koktela glaso, tubo el fajro-estingilo kaj pecoj el kaseroloj. La fingroj estas el biciklaj ĉenoj. Nun Arivelton laboras por konstrui malpli pezan protezon, similan al la dua. Ambaŭ kostos ĉirkaŭ 15-oble malpli ol ordinaraj protezoj. Por fabriki ilin Ari uzas sian malgrandan pension.

La historio tuŝis la posedanton de protezo-entrepreno en San-Paŭlo, kiu donacis al li du elektrajn protezojn kaj monon por daŭre investi en siaj inventaĵoj. Malgraŭ la donacoj, li ofte ankoraŭ uzas siajn proprajn kreitaĵojn, ĉar la ricevitaj protezoj ne havas flekseblon ĉe la pojno — funkcio, kiu troviĝas en siaj propraj protezoj. Ari estis prezentita ankaŭ al la posedantoj de alia protezo-entrepreno en Fortalezo, Cearao, kie li loĝas. Ili estis imprese mirigitaj de la kreitaĵoj. “Mi atendis ion multe pli simplan. Nekredeblas ke tio estis farita en hejma oficejo”, diris Roberto, unu el la posedantoj, kiu estas fizioterapiisto kaj protezisto.

Ĉiuj protezoj venditaj en Brazilo estas importitaj kaj adaptitaj laŭ la bezono de la paciento. Tial Roberto garantias: tio, kion Ari kreadas en sia hejmo estas avangardo en la lando. “Li estas geniulo”.