Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KontakTEK

Novaĵoj el la teknologia mondo!

Ĉinio punos malaltpoentajn homojn per sistemo simila al tiu de Black Mirror

En la epizodo Nosedive, la unua el la tria sezono de la sciencfikcia televidserio Black Mirror, personaj taksoj fariĝas poentoj, kiuj difinas la rajtojn de la personoj. Tio povas iĝi realo tuje.

Ekde majo, Ĉinio planas ekfunkciigi sistemon nomatan Socikredita Sistemo, enretan datumbazon, kiu poentas ĉiujn civitanojn surbaze de iliaj agado kaj historio, ĉu publika aŭ privata. Informoj, kiel krimaj okazaĵoj kaj ŝuldoj influas la kalkulon por la poentoj, sed ne nur tio. Ĉio, kion oni aĉetas en virtualaj retejoj aŭ skribas en sociaj retoj, eĉ la kontaktoj estos analizataj de la sistemo.

Homoj kun malaltaj poentoj povas esti punataj kaj povas esti eĉ forbaritaj en trajnoj kaj aviadiloj. La partopreno ĝis nun estas volontula, sed por altiri partoprenantojn, dum malaltaj poentoj estos punataj, la altrangaj poentuloj ricevos rekompencojn.

Saĝa laŭtparolilo alvokas policon kaj savas la vivon de virino en Usono

Malgraŭ ke multaj pensas ke la saĝaj laŭtparoliloj, kiel tiuj de Google Home kaj Amazon Echo, estas nenecesaj luksaĵoj, unu el tiuj aparatoj eble savis la vivon de virino en Nova Meksiko, Usono, kiam ĝi vokis la policon dum hejmperforta okazaĵo.

Jes, ŝajnas ke unu el tiuj aparatoj malpermesis ke Eduardo Barros, profesia dommastro, mortigu sian koramikinon antaŭ ŝia du-jara filino. Ili zorgis pri iu specifa domo, kiam meze de diskuto, Eduardo perdis la sinregon kaj minacis ŝin per pafilo. En iu momento, li demandis ĉu ŝi estis telefoninta al la ŝerifo. La laŭtparolilo de la posedantoj de la hejmo interpretis tion kiel ordonon kaj vokis la policon, kiu aŭskultis la murdminacojn.

La polico alvenis kaj sukcesis savi la virinon kaj la infanon. La viro, kiu ankoraŭ rezistis kontraŭ la aresto, nur kapitulacis post alveno de SWAT-teamo (specialigita armita polico).

Pilolo kun spurebleco estas aprobita en Usono

Unuafoje en la historio “cifereca pilolo” estis aprobita por komercado. Ĝi estas drogo, kiu enhavas spureblan blaton (integran cirkviton). Temas pri medikamento uzata por kontraŭbatali dupolusan perturbon, skizofrenion kaj severan depresion.

La digestebla sensilo konsistas el kupro, magnezio kaj silicio, do sekuraj por ingesto. Ĝi kapablas informi la kuraciston pri la dato kaj horo, kiam la paciento englutis ĝin. La paciento devas uzi adheran sensilon sur la brusto, kiu ricevas la signalon de la pilolo kaj sendas al saĝtelefono de la paciento, kiu per aplikaĵo fine informas la kuraciston kaj eblajn pliajn 4 personojn, ekzemple familianojn.

La celo estas helpi homojn, kiuj forgesas preni la medikamentojn en la ĝustaj horoj kaj sekvi la kuracistan preskribon.

Poŝtelefonoj frue influas la dormon, hormonojn kaj la infanan disvolviĝon

Infanoj, kiuj havas aliron al elektronikaĵoj, kiel ŝaĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, emas al disvolvo de pluraj kondutaj perturboj kaj sanproblemoj.

Esploro en la londona King’s College, kunigis datumojn el pli ol 120 mil infanoj kaj adoleskantoj el diversaj landoj kaj konfirmis la negativajn efikojn el la uzo de tiuj elektronikaĵoj en ripozaj periodoj. La ĉefaj estis malbona dormo-kvalito kaj la infana deprimo.

Ne nur esploristojn kaj gepatrojn konsternas la temo. Lastatempe, du grandaj investo-grupoj kun paperoj en Apple petis, en aperta letero, ke la entrepreno disvolvigu programojn, kiuj limigu la uzon de saĝtelefonoj fare de infanoj.

“Tiaj esploroj emfazas tion, kion la sencohavaj personoj jam sciis. La eletronikaĵoj povas trankviligi la infanojn dum eta tempo, sed mez- kaj longtempe, ili damaĝas la sanon”, komentas Leonardo Goulart, specialisto pri dormo-perturboj en Hospitalo Albert Einstein en San-Paŭlo, Brazilo.

La esploro asertas ke dormo-perturboj en infanaĝo estas konataj kiel kaŭzo de damaĝoj al la mensa kaj al la fizika sano. Ili ankaŭ rilatas al trodikeco, malforta imuna sistemo, atrofiita kreskado kaj mensaj malsanoj kiel depresio kaj sinmortigemo.