Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTEK

La novaĵoj el la Teknologia Mondo.

Apoganto perdis multkostan bileton kiam li montris ĝin per Instagram

Tiel okazis al fervorulo de Red Sox, teamo de bazpilkado de Bostono, Usono: montrante la bileton kun privilegia sidloko tra la socia reto, li simple donis valorajn informojn al ciberkrimuloj pro tio ke en la foto aperis ĝia Rapidresponda Kodo (QR-code). La problemo estis malkovrita nur kiam li alvenis al la stadiono.

La lerneja instruisto Robbie Johnson, 28-jara, elspezis 650 dolarojn por ĝi, kaj alveninte ĉe la enirmaŝinoj, li trovis ke lia bileto estas senutila. Lia sidloko estis ŝtelita de iu, kiu povis reprodukti la RR-kodon. Kiam ili estis informitaj pri la incidento, policistoj eĉ provis trovi la krimulon en la sidloko markita en la bileto. Sed tiu, kiu faris ĝin, estis sufiĉe inteligenta por gliti sur alian sidlokon.

Viro insistas pri eksedziĝo post trovado de perfido tra Google Street View

Antaŭ nelonge, peruano, kiu ne malkaŝis sian nomon, serĉis pli facilan vojon al la Ponto dos Suspiros, en la ĉefurbo Lima, kiam li rekonis sian edzinon en romantika momento kun alia viro. Eĉ se Google forigas la vizaĝojn de homoj, tiel ke ili ne estu identigataj, la perfidita edzo rekonis la virinon pro ŝiaj vestoj kaj hararo.

Por pli malbonigi la aferon, la perfido eĉ ne estis nuna: la bildoj de la regiono, en kiu lokiĝas la ponto, estis faritaj en 2013. Kiel multaj pasiaj paroj serĉas la regionon por amindumi, la virino ne havis manieron nei, ke estis ŝi. Tiam la paro trairis krizon kaj vivis aparte, kvankam ili estis laŭleĝe gedziĝintaj. La malkovro tamen estis turnopunkto por la viro peti eksedziĝon.

La timiga roboto-infano, kiu sangas, krias kaj simulas doloron

Li ne nur aspektas kiel infano, sed ankaŭ kondutas kiel unu. Sed ĝi ne estas vivanta estaĵo. La Pediatria Halo (Pediatric Hall) estas la nomo de roboto, kiu portas realecon en medicino al alia nivelo. La roboto estis disvolvita por pediatriaj studentoj kaj profesiaj kuracistoj por praktiki diversajn specojn de proceduroj. Ĝia aspekto, ankaŭ tre realeca, povas kaŭzi maltrankvilon en iuj homoj.

La kuracistoj povas uzi verajn aparatojn por monitori glukozemion, korbatojn kaj eĉ revivigi la roboton en kazo de vivkrizo. Eblas ankaŭ tubi, elpreni sangon kaj eĉ kunkudri la robotan infanon. Li kapablas simuli homajn emociojn kiel timo, surprizo, kolero, maltrankvilo, angoro kaj precipe doloro — kun la povo plori kaj krii. Ĉiuj esprimoj kaj movadoj de la Pediatria Halo estis kreitaj per programaro kun “avangardaj algoritmoj”.