Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTEK

La novaĵoj el la teknologia mondo

Postmortaj retaj profiloj

Nova opcio de la socia reto Facebook permesos al la uzanto elekti fidindan kontakton, kiu povas zorgi pri onsia profilo en la retejo post la morto. La persono elektita por la tasko povos ekzemple publikigi iun adiaŭan mesaĝon aŭ informojn pri la funebra cereimonio, ekz.

La novaĵo estas respondo al la multaj petoj, kiujn la socia retejo ricevas el la familioj kaj amikoj de forpasintaj homoj kiuj lasas la kontojn senutilaj. Nuntempe okazas la frostigo aŭ nuligo de la konto. La sama servo en alia reta giganto, Google, jam ekzistas.

Infanoj kaj radiado

Nova esploro montras ke la potenciala danĝero rilate al la eksponado al mikroondaj radiadoj (MOR) estas pli granda por infanoj.

La scienca esploro konkludis ke ekzistas risko pri biologia kaj neŭra damaĝo rezulte de mikroondaj radiadoj eligaitaj de senkablaj ekipaĵoj. Ĝi montras ke la cerba histo de infanoj absorbas 2 fojon duoble pli da MOR ol adoltoj, kaj aliaj studoj raportis ke la medolo de infanoj sorbas 10 fojojndekoble pli da MOR ol tiu de plenkreskuloj.

Pensu dufoje antaŭ ol doni vian poŝtelefonojn poral infanoj por ludi.

Teknologio kontraŭ konspiracio

Multaj konspiraj teorioj jam aperis pri la unua alveno de la homoj al la luno en 1969. Oni asertas ke la fotoj kaj videoj estis faritaj ene de studioj, ĉefe pro la malkongrueco inter lumo kaj ombro i.a. en foto de la kosmoŝipisto Buzz Aldrin.

Nun, la video-karta fabrikisto NVIDIA prezentis en sia retejo animacion, kiu teorie pruvas ke la “granda salto por la homaro” vere okazis. Laŭ la specialistoj de la kompanio, la nova teknologio ebligas ĝustan simuladon de la luna medio kaj montris ke la eroj de la luna polvo reflektis la lumon de la suno kaj lumigis Aldrin.

Malkovru la pensojn de via kato

Ĉu vi jam deziris babili kun via hejmbesto samkiel okazas en fanstastaj kaj komediaj filmoj?

Ili komuinikiĝas kun ni per bojadoj, miaŭoj, pepoj. La ilo Meowlingual promesas revolucii tian komunikadon. Ĝi taksas la mienon de katoj laŭ ses malsamaj humoroj kaj povas traduki tion per 200 vortojn laŭ la tonoj de la miaŭoj. La ilo ankoraŭkrome rekonas 21 emociojn laŭ la movoj kaj sinteno de la kato.

Ĝi kostas US$ 170 kaj estas vendadta en Japanio. Ankaŭ eEkzistas ankaŭ Bowlingual, tradukilo por kompreni la hundojn.