Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Barato postulos “panikbutonon” en novaj poŝtelefonoj

La Barata registaro anoncis ke ĝi postulos de ĉiuj poŝtelefonaj fabrikantoj, kiuj vendas en la lando, ke ili instalu panikbutonon en siaj aparatoj. La celo de la entrepreno, kiu validos venontjare, estas pligrandigi la sekurecon de la virinoj.

Laŭ la decido, ne temas nur pri aldono de virtuala butono en la sistemo, sed fizika butono, kiu ebligos al la uzantoj urĝe sendi helpo-peton. Kiam ĝi estos premata, averto sendiĝos al la plej proksima policejo, surbaze de la lokiĝo de la poŝtelefono. Interesa ideo, sed ĉu funkcios?

Projekto prezentas aviadilon, kiu dispartiĝas en akcidentoj

La ukraina inĝeniero Tatarenko Vladimir prezentis projekton pri aviadilo, kiu dispartiĝas je du okaze de akcidentoj. Laŭ la inventisto, la projekto povus savi centojn da vivoj. Okaze de akcidento la aviadilo apartigus la pasaĝeran kajuton disde la cetero de la aviadilo. Tiu tubo estus liberigita kaj sekure surter- aŭ surmar-iĝus helpe de paraŝutoj kaj suba ŝveliĝa surfaco, kiu mildigus la baton. La malbona flanko estas ke la projekto ne antaŭvidas savon por la pilotoj.

Tajpi malĝustan retejo-adreson povas instali viruson en via komputilo

Simpla tajperaro sufiĉas por kondamni vian komputilon per la virusoj, kiuj svarmas tra Interreto. Kibernetikaj krimuloj ekuzas mison ordinaran al ĉiuj retuzantoj tra la mondo — forgesi tajpi la literon “C” en la adresoj finiĝantajn per “.com” - por instali viruson en iliaj komputilon.

La trompo estis malkovrita per la retejo Endgame. Unu el ĝiaj legantoj provis aliri al Netflix sed anstataŭ “netflix.com”, li tajpis “netflix.om” kaj enter. Li venis al iu retejo, kiu avertis pri la instaliĝo de supozita kromprograma aktualiĝo por Flash. Misaj adresoj kiel tiu de la ekzemplo kaj aliaj popularaj adresoj estas registrataj de krimuloj. La navigilo povas bari la eniron se ĝi detektas danĝeron, sed ne ĉiam povas funkcii, do estu atenta!

La plej multekosta materialo de la mondo kostas US$ 145 milionojn — por ĉiu gramo.

Se vi hazarde gajnis (kelkfoje) loterion kaj ne scias kiel elspezi vian monon, ni prezentas al vi du vortojn, kiuj povas malaperigi tiun monon per unu sola aĉeto: Endohedrala (endohedral) Fulereno.

La plej multekosta materialo de la mondo kostas US$145 milionoj por ĉiu gramo. La prezo estis anoncita per Designer Carbon Materials, entrepreno, kiu kreiĝis en la universitato de Oxford pasintjare. Eĉ kun la enorma kosto, la fulereno povas ŝanĝi la mondon.

Atomhorloĝoj, ekzemple, anstataŭ okupi ĉambron, povus esti inkluzivigitaj en integraj cirkvitoj de poŝtelefonoj. Per tioma precizeco je portebla grando, diversaj industrioj estus revoluciitaj. Unu el la plej certaj uzoj por tiu teknologio estas la aŭtonomiaj aŭtomobiloj.