Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTEK

Novaĵoj kaj kuriozaĵoj el la teknologia mondo

YouTube prezentas kunlaborecan subtekstigan funkcion

Kun la nova ilo, la spektanta komunumo povas traduki la subtekstojn en plurajn lingvojn por la videoj de iu kanalo. Tiel, la enhavo povas atingi pliajn spektantojn en la video-platformo. Por ebligi tiun funkcion oni devas fari tion per la agordoj de sia kanalo kaj elekti la idiomojn en kiuj oni volas ricevi tradukojn. Eblos ankaŭ permesi la tradukon de la titoloj kaj priskriboj. Google klarigas ke videoj kun tradukitaj subtekstoj kaj titoloj ricevas pli da atento en la serĉado.

Metrostaciaj kameraoj en Japanio aŭtomate rekonas ebriulojn

La averto de la flava bendo ne sufiĉas por konservi la pasaĝerojn sekuraj. En la jaro 2013, Japanio registris 221 akcidentojn en kiuj pasaĝerojn trafis trajno. El tiuj, 60% de la viktimoj prezentis ebriecajn trajtojn. Por redukti tiun nombron, la kompanio respondeca pri la operacio de la stacioj instalis kameraojn, kiuj kapablas aŭtomate rekoni ĉu iu estas ebria. La kameraoj detektas personojn, kiuj ŝancelpaŝas proksime al la kajo, aŭ kiuj sidas dum longa tempo. Poste, la servistoj estas avertataj por helpi kaj eviti akcidentojn. Jam 46 kameroj estis instalitaj en la metrostacio Kyobashi en Osako.

Kiel elekti la perfektan pasvorton

La Brita registara sekuragentejo publikigis novajn gvidliniojn por plibonigi la enretan sekurecon. La dokumento defias la ĝeneralan ideon pri pasvortoj kaj sekureco kaj montras ke multaj ideoj, kiujn oni havas pri sekuraj pasvortoj, povas esti malĝustaj. La raporto sugestas ke tre komplika pasvorto (kun mikso inter majusklaj kaj minusklaj literoj, numeroj kaj simboloj) povas esti maltaŭga, se la personoj uzas ĝin en diversaj retejoj.

Specialistoj sugestas ke oni uzu la t.n. “pasvorto-frazon”, kiuj estas pasvortoj, kiuj ehavas frazojn, kiel ekzemple: “Mihavas50%deladiskojdeU2”. Malgraŭ tio, ili avertas ke pasvortoj kutime estas ŝtelataj per malicaj programoj, kaj en tiuj kazoj ne gravas kiom kompleksaj ili estas. Krome, pli ol 50% de la pasvortoj estas nun tajpataj sur tuŝekranoj, sur kiuj tajpi tiajn pasvortojn estas problemo.

Viro serĉata de la polico sendas memfoton por anstataŭigi sian malbelan foton

Donald Pugh, 45-jara viro, estas serĉata de la polico pro tio ke li malĉeestis en siaj ĵuĝprocesoj ĉe la tribunalo, krome li estas suspektinda pri pluraj bruligoj kaj vandalismo. Tio igis la polican departementon en Lima, urbo en la ŝtato Ohio, en Usono, publikigi foton de la fuĝanto — kaj ĝi ne prezentis s-ron Pugh en la plej bela formo.

Do, la krimulo mem, ne kontenta pri la foto, decidis rekte al la policejo sendi memfoton en kiu li aperas elegante, kun kompleto kaj sunokulvitroj. “Ĉi tie jen pli bona foto, tiu estas terura”, avertis li en sia mesaĝo al la polico.