Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de finvenkisto

Kutime oni pensas, ke sukcesi estas pozitiva afero. Se paroli ĝenerale, tio ja estas tia, tamen ne malofte oni povas fiaski pro troa sukceso.

Kiam mi estis infano, ni havis hejme sufiĉe grandan vitran fiŝujon kun multkoloraj fiŝoj, inter kiuj estis paro da gevivonaskuloj. Ĉe vivonaskaj fiŝoj la evoluo de la idoj okazas en la patrina ventro. Mi ŝatis ilin, ĉar ŝajne tiaj fiŝoj kontraŭis tion, kion oni instruis al mi lerneje. La problemo estis, ke la aliaj fiŝoj formanĝis la idetojn, tuj kiam ili naskiĝis kaj, ankoraŭ tro etaj, klopodis eknaĝi en la nova medio. Por malhelpi tion, mia patro aĉetis specialan skatolon nomiĝantan “flosanta naskiĝŝirmejo”. La patrino naskis la fiŝetojn tie, kaj ili intuicie restis en la ŝirmejo, ĝis, estante sufiĉe grandaj por ne iĝi manĝaĵo por la aliuloj, ili forlasis ĝin. Sed, kio ŝajnis bela sukceso, evoluis al granda problemo, ĉar naskiĝis multegaj fiŝoj, ĉiuj supervivis danke al la efika ŝirmejo, kaj la sufiĉe granda vitra fiŝujo baldaŭ montriĝis tro eta.

Simila afero okazis, kiam mi estis knabo: amiko mia donacis dek silkraŭpojn, kiujn mi metis en ŝuskatolon kaj nutris per folioj de morusujo. La silkraŭpoj diligente konstruis siajn proprajn silkajn kokonojn, metis sin en ilin kaj post kelkaj tagoj ili reaperis papilie. Sekvante la naturan leĝon la papilioj metis ovojn kaj discipline mortis. Ĉio en ordo laŭ tio, kion oni instruis al ni en la lernejo. Tamen mi sukcesis. Tio estas, la sekvan jaron naskiĝis centoj da novaj silkraŭpoj bezonantaj amasegon da freŝaj morusujaj folioj ĉiutage. Ne estis facile trovi tiom da tiaj folioj, kiujn la nova armeo diligente formanĝis en malmultaj sekundoj. Kompreneble la ŝuskatolo estis tro eta kaj necesis trovi novan taŭgan hejmon, kiu montriĝis ankaŭ tro malgranda, kiam la silkraŭpoj rapidege kreskis. Finfine estis terura koŝmaro.

Eble en la lernejo oni ne sufiĉe bone instruis nin regi niajn proprajn sukcesojn. Pro tio, malgraŭ ke kiel esperantisto mi ege ŝatus, ke nia kara lingvo estu iam oficiale agnoskita kiel monda interlingvo, mi timas, ke la afero same fiaskus pro tro subita sukceso...