Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kion nia movado povas lerni de Boeing kaj Facebook?

Ana RIBEIRO

Legante novaĵojn en la reto mi eksciis ke Boeing, mondfama firmao produktanta aviadilojn, ofertas partnerecon al Embraer, brazila firmao aganta en la sama merkato. Laŭ la Brazila ĵurnalo “Folha de São Paulo” inter la ĉefaj celoj de la oferto de Boeing estis akiro de la juna inĝeniera teamo de Embraer. Boeing havas nuntempe aron da inĝenieroj kiuj emeritiĝos ene de 5 jaroj dum Embraer havas plurajn junajn inĝenierojn.

Antaŭ 4 jaroj Facebook aĉetis poŝtelefonan aplikaĵon WhatsApp kontraŭ 16 miliardoj da usonanaj dolaroj. Laŭ publikigitaj partoj de la vendokontrakto, kvarono de ĉi tiu sumo estis dediĉita al teno de 35-kapa inĝeniera teamo de WhatsApp por 4 jaroj. Hodiaŭ, post la vendo al Facebook, la uzantaro de Whatsapp duobliĝis. Havante malpli ol 50 inĝenierojn en sia temo, WhatsApp havas nun miliardon da aktivaj uzantoj.

Tutcerte, por signife malpli grandaj sumoj kaj Facebook kaj Boeing povus dungi multajn pliajn homojn al sia teamo. Kial do investi tiom da mono por teni homojn?

La respondo estas simpla. Teni valorajn kaj kapablajn homojn estas koste pli efika kaj ankaŭ pli facila ol trovi bonajn homojn kiuj kapablas lerni la samon ricveinte trejnadojn. Al entrepreno ne utilas simple homojn, sed homoj kun iliaj kapabloj.

Ĉu ĉi tiu entreprena pensmaniero povus instrui ion al nia movado? Eble ke ni devus pli bone ligi homojn kun postenoj en kiuj ili bone utiligas siajn kapablojn. Ne valoras simple kolekti centojn da homoj por agado sen certi, ke ili havas kapablon utile kontribui. Ni povas leni ankaŭ ke estas grava teni niajn talentojajn homojn. Partopreninte en kapabligaj programoj, homoj povu trovi lokon en la movado kie ili povus uzi siajn kapablojn. Pli ol senplane kreskigi la stabon de organizoj, oni devas pensi pri tio kiel ĉiu homo en nia movado povas kontribui. Ja homoj ne estas nombroj por aperi bele en raporto. Plie, ncesas ĉiam konscii ke ne ĉiuj esperantistoj estas movadanoj, same kiel ne ĉiuj kiuj babilas per WhatsApp estas anoj de la inĝeniera teamo. Plejparto estas klientoj kaj la afero bone funkcias tiel.