Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Jonas MARX — Germanio

Kiel statas Virtuala Realeco fine de 2018?

Ĝis kelkaj monatoj antaŭe, mi tute ne interesiĝis pri Virtuala Realeco. Nun mi havas mian propran ilon sur la televidŝranko. Kio okazis?

Kutime mi ne estas rapida adepto de novaj aferoj, specife se ĝi estas furoriga per la gazetaro aŭ merkato. Sed ĉi-foje mi faris escepton. Post la spekto de multaj videoj pri tiu temo kaj komparinte prezojn, mi fine mem entuziasmiĝis pri tiu teĥnologio kaj mendis la plej malmultkostan de tiuj kostaj sistemoj — la VR por la PlayStation. Aliaj produktantoj estas HTC, kiuj kunlaboris kun Valve (Steam) kaj Occulus Rift, kiu estis aĉetita de Facebook.

Unue mi volas averti: Se oni volas ludi nur en bonkvalita, akra grafiko, ne atendu tion de VR nun. La grafika kvalito estas tia de antaŭ 8-10 jaroj kaj oni vidas la bildpunktojn en la ekrano. Sed se tio ne ĝenas, oni certe spertas la samon kiel mi: puran entuziasmon.

Kiam mi surmetis la okulilon de la virtuala realeco kaj komencis mian unuan ludeton, la sento esti en la ludo mem estis miriga. Mi turnis mian kapon kaj kapablis vidi aferojn malantaŭ mi! Ankaŭ la ĉirkaŭanta sono subtenis la impreson ja esti en la virtuala mondo mem. Eĉ mia patrino, kiu kutime tute ne interesiĝis pri videoludoj, post montrado de dragono, revenis al la virtuala mondo por denove sperti tion. Same amikoj kaj familianoj estis impresitaj de tiu nova eblo.

Tamen, por ne nur laŭdi, mi volas aldoni ke ankoraŭ ne ekzistas multege da ludoj por VR. Al mi persone sufiĉas, ĉar mi ne plu havas tempon investi cent horojn en multaj ludoj, do por mi la 2-3-horaj ludoj perfektas por unu vespero. Ankaŭ mencindas ke ĉirkaŭ 10 procentoj de la homoj sentas malkomforton, precipe naŭzecon dum kaj post la uzo de tiu ilo. Eblas, ke via korpo alkutimiĝas, sed ĉar tio malcertas, indas ke vi provu uzi virtualan ilon antaŭ ol aĉeti ĝin.

Mi tamen feliĉas kun la ilo kaj mi jam volas plu ludi kelkajn ludojn nur en virtuala realeco, ĉar la aldona realeco riĉigas la entutan sperton dekoble.

Kelkaj novaj ludoj

Red Dead Redemption 2

...estas ludo kiun vi rajtas ludi ekde 18 jaroj. Rajdi per via ĉevalo tra la senfina, vesperluma sovaĝejo estas la tipa sento, kiun oni volas krei en ludo pri la “sovaĝa okcidento”. Tion perfektiigis la ludo Red Dead Redemption 2. Haveblas por PS4 kaj Xbox, eble sekvos por Vindozo.

Thronebreaker: The Witcher Tales

La pola ludoproduktanto CD Project Red publikigis la 23an de oktobro tiun ludon, kiu uzas la universon de la The Witcher-serio. Ĝi estas kartludo, kiu uzas la Gwent-kartaron kaj la kampanjo situas antaŭ la unua The Witcher-ludo. PS4, Xbox One kaj Vindozo estas la nune subtenataj platformoj.

Project Warlock

Se viaj preferataj ludoj estas la retroludoj: Senprobleme, jen Project Warlock. Tiu ludo modernigas la pafludojn el la naŭdekaj jaroj sen perdi ilian senton. Ensorĉu viajn pafilojn kaj travivu hordojn da monstroj, zombioj kaj diversaj aliaj malamikoj. La ludo haveblas unue ekskluzive ĉe GOG por Vindozo kaj havas relative malaltan prezon.

Farming Simulator 19

...eble aspektas strange, ke mi rekomendas tiun ĉi ludon, kaj mi certe volas indiki ke tute ne estas ludo por ĉiu ludemulo. Tiu ludo plaĉas nur al specifa tipo de ludantoj. Se oni ne volas pafi monstrojn aŭ solvi malfacilajn enigmojn en ludoj, trankvile rikolti cerealojn povas esti alternativo! Subtenata de Vindozo, Mac, PS4 kaj Xbox One.

Sekreta konsilo: Factorio

Ne juĝu tiun ludon laŭ la grafiko — sed de la profundeco. En ĝi, oni kreas grandan, logikan industrion, analizas kiel plibonigi kaj samtempe atentas la produktliniojn de atakanta specio. Ne ekzistas celo, sed oni ĉiam volas pligrandigi kaj perfektigi la procezadon da rimedoj. Ĝuste kiam la produktmaniero perfektiĝis, la rimedoj de unu loko nuliĝas kaj oni devas serĉi alian kampon da rimedoj. Tio ne estas ĝena, sed motivanta kaj per bona planado oni povas prepariĝi. Absoluta rekomendo por homoj, kiuj ŝatas sablokestoludojn! Haveblas por Vindozo, Linukso kaj Mac.