Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTO 50-JARA

Du novnaskitoj samtempe

Anna Löwenstein

En decembro 1982 mi kuŝis en malsanulejo tuj post la nasko de mia unua filo, Gabrielo. Mia edzo portis al mi la novembran numeron de la revuo Esperanto, kiu laŭ la kutima trankvila ritmo de la itala poŝta servo, nur ĵus alvenis. En ĝi estis mia artikolo, en kiu mi anoncis novaĵon: ke ekde januaro 1983 en la revuo Kontakto aperos aparta sekcio verkita per facila lingvaĵo taŭga por komencantoj, redaktita de mi mem.

Kiam oni ĵus naskis, tio ne estas ideala momento por alpreni novan taskon. Sed la radoj de la Esperanto-movado turniĝas malrapide, kaj tiu plano pri facila revuo por komencantoj koncipiĝis plurajn jarojn pli frue ol mia filo. Tial okazis, ke ambaŭ projektoj maturiĝis en la sama periodo, kaj finfine mi devis okupiĝi pri du novnaskitoj samtempe.

Antaŭ ol fariĝi redaktoro de Kontakto mi pensadis pri la ideo fondi revuon por komencantoj. Tio ŝajnas tre ambicia celo, sed fakte mi jam estis fondinto kaj redaktoro de la feminisma revuo Sekso kaj egaleco, do mi ne estis tute sensperta! Mi estis konvinkita, ke eblus verki interesajn artikolojn per simpla lingvaĵo. Ofte artikoloj por komencantoj havas infanecajn stilon kaj temojn, kvazaŭ komencantoj kapablus pensi nur sur infana nivelo. En la katalogo de UEA tiutempe eĉ aperis aparta kategorio “Por infanoj kaj komencantoj”, kvazaŭ la sama materialo taŭgus por tiuj du tre malsamaj grupoj.

Kiam mi estis lernejano, la instruistoj abonigis nin al tiel nomataj “facilaj” revuoj en la franca, la germana, la hispana kaj la rusa (tiuj estis la lingvoj instruataj en mia lernejo, krom la latina kaj eventuale la antikva greka), kiuj tamen tute ne ŝajnis al ni lernantoj facilaj. Verŝajne la gramatiko estis de la ĝusta nivelo, sed la problemo estis, ke la artikoloj en tiuj revuoj uzadis tro da vortoj, kiujn ni ne jam lernis. Kompreneble, oni ne povas legi artikolon, eĉ facilan, se oni ne konas la vortprovizon. Tial mi havis la ideon, ke facila revuo en Esperanto devus utiligi nur tiujn vortojn, kiuj aperas en la unuaj ĉapitroj de kursoj kaj lernolibroj.

La unua tasko estis krei la vortliston, kaj mi kunmetis du listojn de 520 kaj 1000 vortoj (inkluzive de gramatikaj finaĵoj, sufiksoj ktp.) surbaze de pluraj faktoroj: ĉefe lernolibroj kaj oftecolistoj, sed krome mi aldonis kelkajn vortojn aparte bezonatajn de esperantistoj, ekzemple la vortojn asocio, kongreso, literaturo, artikolo kaj simile. Intertempe la ideo pri revuo por komencantoj ŝvebadis en la aero, tiel ke la estraro de UEA decidis aperigi unu numeron de Esperanto en facila Esperanto. Mi esprimis mian intereson, kaj kun la helpo de la tiama redaktoro, Simo Milojević, mi redaktis la numeron de novembro 1981 per facila lingvaĵo.

Post la apero de tiu numero en facila Esperanto, la estraro de TEJO proponis, ke estonte Kontakto havu facilan sekcion, kaj invitis min esti ĝia redaktoro. Tio estis malpli ambicia ol mia antaŭa ideo pri tuta revuo por komencantoj, tamen certe pli facile realigebla! Tial mi akceptis esti redaktoro de la facila parto apud la regula redaktoro Dario Besseghini, kiu redaktis la ceteron.

Unu el miaj ideoj estis, ke revuo por komencantoj enhavu nur mallongajn artikolojn, kaj ke ĝi devus aperi ofte. Estas tre malkuraĝige fronti amason da legomaterialo en lingvo, kiun oni ne bone konas. Ĝis tiam, Kontakto aperis kvar fojojn jare, sed mi proponis, ke ĝi havu malpli da paĝoj, sed aperu pli ofte. Kaj efektive tio okazis: ekde januaro 1983 Kontakto estis malpli ampleksa sed aperis ses fojojn jare anstataŭ kvar.

Tiutempe kompreneble apenaŭ ekzistis hejmaj komputiloj kaj interreto, tiel ke redakti revuon estis multe pli temporaba afero ol nun. Necesis tajpi kaj retajpi artikolojn per skribmaŝino kaj kopipapero, kaj tiam sendi ilin al la Centra Oficejo de UEA por kompostado. Ankaŭ kontakti kontribuantojn estis pena afero, precipe pro la malrapideco de la itala poŝta servo, kiu preskaŭ frenezigis min.

Verki artikolojn per limigita vortprovizo evidente postulas pli da cerbumado ol verki tute libere, elektante siajn vortojn laŭdezire. Tial mi devis multe korespondi kun eventualaj kontribuontoj, aŭ tre ofte mem verki la artikolojn. Samtempe, kompreneble, mi okupiĝis pri mia ĵus naskita filo, kiu foje sidis sur miaj genuoj kaj kunbatis la klavojn dum mi provis tajpi, aŭ rampis sub la tablon kaŭzante ĥaoson dum mi ne atentis lin. Ju pli li kreskis, des pli estis malfacile koncentriĝi pri aliaj aferoj. Finfine mi povis okupiĝi pri Kontakto nur dum mia fileto dormis, sed tuj kiam li vekiĝis, mi devis rezigni pri redaktado por doni al li mian plenan atenton.

Kiam mi rigardas tra la malnovaj numeroj de Kontakto, kaj vidas, ke mi restis redaktoro de la facila parto ĝis la dua numero de 1986, mi miras. En februaro 1985 naskiĝis ankaŭ mia dua filo, Fabiano, kaj mi apenaŭ povas imagi, kiel mi sukcesis daŭrigi la redaktan laboron. Fakte tio eblis nur pro la helpo de junulino, kiu venis dum kelkaj horoj semajne por prizorgi la du infanojn. Kaj tamen la facila parto fariĝis ĉiam pli konciza. Do ne estas strange, ke finfine en 1986 la tiama redaktoro, Leif Nordenstorm, proponis mem transpreni redaktadon ankaŭ de la facila parto, kaj mi tre volonte cedis la tuton al li.

Verki facile ne estas facile, kaj foliumante la lastjarajn numerojn de Kontakto, mi konstatas, ke la facillingva parto ŝrumpis ĝis preskaŭa malapero. Tamen la revuo retenas la pli oftan aperritmon, kiun mi mem iniciatis: ses fojojn jare anstataŭ kvar. Verŝajne tio estas la ĉefa restanta spuro de mia iama redaktoperiodo.

6 jaroj en Kontakto

Leif Nordenstorm

En 1983 mi partoprenis la Internacian Junularan Kongreson en Debrecen en Hungario. Amri Wandel, kiu tiam estis prezidanto de TEJO, demandis ĉu mi ŝatus fariĝi estrarano de TEJO. Mi respondis nee, sed samtempe diris ke mi tamen ŝatus redakti Kontakto. Mi sciis ke mankas redaktoro kaj mi jam dum kelkaj jaroj redaktis la svedan junularan revuon, kies nomo estis ktp. La tasko ŝajnis al mi alloga.

De la estraro de TEJO mi ricevis la taskon redakti la malfacilan (aŭ la normalan) parton de Kontakto. La facillingvajn artikolojn redaktis Anna Brennan (nun: Löwenstein). Baldaŭ mi fariĝis redaktoro de la tuta revuo. En tiu tempo interreto ne ekzistis kaj la verkintoj sendis paperajn artikolojn kaj fotojn per poŝto en kovertoj. Tio estis temporaba laboro.

Aparte menciinda afero estas ke iufoje privatulo donacis monon por tutpaĝa anonco de Amnestio Internacia en Kontakto. Mi ricevis la tekston de la buroo de AI kaj tradukis ĝin al Esperanto. En la anonco oni i.a. povis legi ke oni rajtas peti informojn pri AI de la ĉefoficejo en Londono. Montriĝis ke multaj petis informojn kaj por la unua fojo venis informpeto el Ĉinio. Esperanto do estis utila por la organizaĵo.

En 1989 mi forlasis la redaktadon de Kontakto pro pluraj kialoj. Mi jam redaktis dum ses jaroj kaj mankis al mi bonaj ideoj por novaj numeroj. Naskiĝis mia unua filo kaj mi devis uzi mian tempon por li. Tamen mi ne lasis redaktadon. Post tio mi dum du periodoj redaktis la svedan Esperanto-revuon La Espero. Mi ankaŭ ĝenerale ŝatas verki.