Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kontakto

Ĝanfranko

10 titoloj - Edistudio (1979)

Kontakto estas la tria sonkasedo de “Ĝanfranko” Molle. Ĝi estas evoluo de La Vojo, kun kantoj kies temoj traktas ĉefe pri la E-movado. Kun partopreno de Renato Corsetti kaj Giulio Cappa, ĝi nun havas 34 jarojn da ekzisto!

Ĝin malfermas Duonvoĉe, iom ĵaza muzikaĵo, en kiu malsame kiel la antaŭaj kasedoj — pli-malpli nur kun akustika gitaro kaj voĉo — aŭskulteblas instrumentoj kiel piano, drumo, baso kaj elektra gitaro. Ĝia teksto estas poemo de Georges E. Maŭra, pseŭdonimo de Gaston Waringhien.

La 5-sekunda Ni Zipus estas la dua titolo — simple la voĉo de Humphrey Tonkin, probable eltranĉita de iu parolado, en kiu li diras “Ni zipus kaj malzipus per la inventaĵo de Zamenhof”.

Ĉu tiu titolo estas frua pioniro de la nuntempaj hiphopaj kaj elektronikaj muzikaĵoj, en kiuj ofte estas eltranĉoj de paroladoj enmiksitaj?

La Espero blus’, kiel la titolo mem diras, estas la himno de Esperanto en ege bona blusa versio. Pro tia muzikstilo, la kanto ŝanceliĝas inter sarkasmo kaj seriozeco, kiu igas ĝin vera frandaĵo. Poste, venas la bosanoveca La movado. Verkita de Renato Corsetti, ĝi estas iom humura kritiko al la tiama E-movado: “revuo Kontako trimonata, estas pri enhavo alte taksata. Pasintjarajn numerojn mi baldaŭ ricevos” aludas al ĝia ofta malfruo tiam.

Kontakto estas ne nur la titolo de la kasedo, sed ankaŭ havas propran kanzonon en ĝi. La teksto estis prenita el TEJO-faldfolio por reklami nian revuon; la kanzonon verkis Molle; ĝi estas deklamita sur malrapida kaj iom ĵaza guitarludado.

Denove la himno de Esperanto, nun per la juvelo La tojvo. Kiel klarigis Molle kaj Corsetti, ĝi estas “La Espero” kun tute aliaj vorto-radikoj. Tre bona aranĝo kaj nekredebla frenezaĵo! De Jopetro Danvi’ kaj Giulio Cappa, Printempa kanzono temas pri “memoroj pri la sesdekoka, revoj pri la sepdekoka, okdekoka...” — la plej malforta de la kasedo.

Hamburgen de Corsetti kaj Molle prikantas la 59an Universalan Kongreson de Esperanto, en kiu la UEA-prezidanto Ivo Lapenna rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. Tiuj, kiuj estas perfekta priskribo de nia movado, la plej bona de la kasedo kaj la lasta por mi, ĉar mi ĵus malkovris ke la amkanto Renkonto de Cappa, kiu devus fini la albumon, ial malaperis el mia ciferigita versio de la kasedo. La originalan mi ne plu povas aŭskulti ĉar mankas la aparato.

Jen la sola kritikindaĵo en tiu albumo. Post 34 jaroj ĝi estas klasikaĵo, sed kiu povas ĝin ĝui nuntempe?

Rogener PAVINSKI

***

Aŭskultu la kanton “Kontakto” en kontakto.org [QR code.png]