Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Korea Ondo kaj Korea Pop-muziko

KEJ (Korea Esperanto-Junularo) *

La korean kulturon, kiel la kantojn kaj la dramojn, nur koreoj ĝis nun kutime ĝuis. Tamen lastatempe oni ĝuas kaj konsumas la korean kulturon trans la landlimoj, internacie. La koreoj nomas ĉi tiun fenomenon la “Korea Ondo”.

La unua forta “ondo” atingis Japanion per la dramo “Sonato de Vintro”, pri amo inter gejunuloj, kiu elsendiĝis televide en Japanio en la jaro 2003. La dramo elstare sukcesis. La japanoj nomis la ĉefaktoron per lia karesa nomo “Yon-sama” kaj li gajnis eĉ pli da famo pro tio. Post la sukceso de “Sonato de Vintro”, multaj koreaj dramoj kaj geaktoroj famiĝis en Japanio kaj nuntempe ankaŭ koreaj pop-muzikistoj kaj kantistoj populariĝis en Japanio. La koreaj junulgrupoj estas tiom famaj, ke foje iu grupo prenas la unuan rangon en la japana muzika furorlisto Oricon, kaj oni facile povas aŭdi koreajn kantojn en japanaj stratoj aŭ vendejoj. Multaj japanoj vizitas Koreion por ĝui koncerton de koreaj kantistoj. La korea kulturo disvolviĝas trans Japanio al Ĉinio, Tajlando kaj al diversaj landoj en Sud-orienta Azio. Kio do estas la allogaĵo de la korea pop-muziko?

Unue ĉar la popularaj koreaj muzikaĵoj havas simplajn, ripetemajn melodiojn kaj tekstojn. Sorry, Sorry, de “Super Junior” kaj Nobody de “Worder Girls”, ekzemple, havas ripeteman melodion kaj simplan tekston. Tiel, fremduloj povas facile kanteti ilin, eĉ se ili estas verkitaj en la korea lingvo, kiel la internacie fama Gangnam Style, kiu ankaŭ havas simplan ripeteman melodion.

La dua ĉarmo de la korea popo (K-pop) estas la pompaj grupdancoj kaj muzikvideoj. Oni ja konsideras la pompan kaj takteman grupdancon de la koreaj kantistoj kiel la plej senrivalan ĉarmon de K-pop. La muzikvideo konsistas el altnivela grafika efiko, firma intrigo kaj pompaj surpodiaj ekipaĵoj; ĉi tio donacas al rigardantoj vidspertan amuzon. La tria ĉarmo povas esti trovata en la sensa fasono, kosmetikeco kaj harostilo. La koreaj pop-kantistoj ĉiam dancas en freŝa kaj mojosa stilo. Pro tio, ili enkondukas modon kaj iĝemas idoloj de la junularo.

Vidon kaj aŭskulton kaptante, la korea popo etendiĝas ne nur en Azio, sed ankaŭ en Eŭropon. En la jaro 2011 okazis la unua korea pop-koncerto en Francio. La biletoj estis venditaj ene de nur 15 minutoj, kaj tial iliaj adorantoj organizis fulmobandon (en la angla: flashmob mallonga, kvazaŭ spontana kunveno de homamaso ĉe publikaj lokoj) postulante aldonan koncerton, kiu finfine okazis. En la retejo YouTube, Gangnam Style de PSY havas miraklan rekordon: du miliardojn da fojoj oni spektis la muzikvideon. Multaj homoj kontinue ĝuas K-pop, pro tio YouTube havas propran kategorion por la videoj, kiuj enhavas K-pop-dancon kaj kanton, faritaj de adorantoj.

Ni esperas, ke K-pop iĝos muzika ĝenro, kiun ĉiuj mondanoj ĝuos kiel la usonajn kantojn. Ni esperas ankaŭ, ke koreaj kantistoj daŭrigos la internaciajn turneojn kaj vi, legantoj, gustumos la korean popon kun ĝiaj diversaj ĉarmoj.

* KEJ-anoj kunredaktis:

KIM Karam (Masoris), KIM Onnuri (Onia), KIM Seonwook (Suno), KIM Taegyun (Regalo), LEE Saebom (Haru), PARK Myeongheum (Lumilo).