Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kion signifas la sendependiĝo de TEJO?

Juliana Evandro

La signifo de la “sendependiĝo” de TEJO estas tio, ke ni bezonas havi plenan juran personecon por plenumi la postulatajn kriteriojn por plene reprezentiĝi ekster nia movado kaj povi peti subvenciojn sen komplikaj elturniĝoj.

Praktike, pluraj aferoj funkcios same kiel nun: membroj de TEJO daŭre estos membroj de UEA, Kontakto daŭre estos eldonata de UEA, la volontuloj daŭre deĵoros en la Centra Oficejo. Kaj pli grave: TEJO restos kiel junulara sekcio de UEA kaj ambaŭ daŭre estos kunlaboraj organizoj, kiuj subtenas unu la alian cele al starigo de efikaj agadoj por nia komunumo. Ŝanĝiĝos tio, ke la decidoj de TEJO ne plu bezonos aprobon de UEA, malgraŭ tio ke ni jam libere prenas niajn proprajn decidojn. La sendependiĝo de TEJO simple signifas burokratan formaligon de tio, kio jam ekzistas en la praktiko.

Kompreneble, temas pri grava ŝanĝo en la interna strukturo de nia Organizo, kaj ĝuste pro tio, la realigo de tiu plano ne okazos post simpla magia vortumado “TEJO, sendependiĝu!”. Ambaŭ Komitatoj baldaŭ devos voĉdoni pri la reformita regularo de TEJO. Krom tio, nuntempe, la statuto de UEA informas ke “TEJO estas integra parto de UEA”, punkto kiu nek kongruas kun nia proponata reformo nek kun la nuna jura statuso de TEJO. Por registri sian sendependiĝon TEJO atendos kelkajn monatojn, tiel ke UEA povu trakti la ŝanĝon de sia statuto, kiu devos esti voĉdonita de ĝia Komitato dum la UK en Nitro venontjulie, kaj poste ankaŭ de ĝiaj individuaj membroj, Landaj kaj Fakaj asocioj en ĝenerala voĉdonado - procezo kiu siavice dauros pliajn 3 monatojn.

La nuna situacio jam ne estas dezirinda kaj ni celas trafi la ĝustan vojon por plensolvi tion. La Estraro de UEA subtenas nian intencon, kaj ni forte dankas pro tio. Nun nia komunumo kunpaŝu antaŭen!