Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Eksterreligia komforto

Christian Rivière — Francio

Ĉiu homo naskiĝas senreligia. Se iu homo plu vivas en medio kie pro la familio, la komunumo, eĉ foje pro la ŝtato aŭ la publika instruado neniu religio sin trudas, li aŭ ŝi plu restos senreligia, kaj eĉ ne povos imagi kio estas religio, kredemo, Dio, kultoj ktp. Estas evidente ke la plejmulto sentus neniun mankon, se ili travivus senreligian medion de sia naskiĝo ĝis sia forpaso.

Mi mem (kvankam mia familio estis duvizaĝa pri tiaj aferoj, de kio restas mia religi-signifa persona nomo!) pli ol tri jardekojn vivis en tiu menso-stato, ŝvebante inter ignoro kaj forgeso de ĉio religia. Ŝajnis al mi ke tio koncernas nur la eksteran mondon, kelkajn aliulojn aŭ malproksimajn civilizaciojn. Simple, mi estis senreligia kaj kompreneble ne imagis ke povus esti alimaniere. Neniun atenton mi alportis al tiuj, laŭ mi superfluaj konsideroj, krom okaze de ceremonio (ies forpaso, geedziĝo) pro respekto al la viv-konceptoj de la koncernato. Mi konsideris ke ĉio religia estas nenio krom malŝparo de tempo kaj de energio. Mi jam tiam taksis religian malracion intelekte kaj socie danĝera, sed aliflanke en mia lando ni (kaj nekredantoj kaj di-kredantoj) volonte rigardas la kompromisan leĝon de 1905 (pri absoluta disigo de la ŝtato kaj de la religioj) kiel efikan protektilon kiu ebligas kunvivon en socia paco.

Sed komence de la naŭdekaj jaroj okazis du eventoj en mia vivo, kiuj modifetis mian vidpunkton. Unue, mi transloĝiĝis al okcidenta regiono de Francujo, kie la katolika religio estas relative pli prema. Due, mi komencis viziti esperantlingvajn mediojn, interalie kelketajn Universalajn Kongresojn de Esperanto, dum kiuj pluraj religiaj grupoj aktive propagandis. Tiam mi religio-sena iom post iom, vole-nevole proksimiĝis al ateismo (sine de ATEO — Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo) kaj al la liberpenso (abonante la magazinon de la franca Liberpenso). Mi ekkomprenis ke eksterreligia komforto ankoraŭ neeblos en la nova jarcento.

De tiuj jaroj, mi tamen faris du konstatojn:

  1. Estas granda diferenco inter la prareligioj kaj la aktualaj. La praaj religioj estis manifesto de esploremo, de sciencemo, de empirio, de intelekta bezono. Pro la modesteco de la tiam disponeblaj rimedoj por alporti klarigojn al diversaj naturaj fenomenoj, la prauloj konjektis pri ekzisto de supernatura mondo, de specifaj diaĵoj. Tiu sinteno volonte ricevus mian simpation. Male, la grandaj unudiaj religioj elpensis fantaziaĵojn pri faktoj, kiujn la historiistoj mem asertas plej ofte malveraj. La karakterizo de tiuj religioj estas tute alispeca: Ilin elpensis homoj, cetere plej ofte nekleraj. Estas fakto ke la religiaj medioj sisteme bremsis la sciencon kaj ofte subpremis la intelektulojn.

  2. Se oni volas analizi la religiajn fenomenojn (dogmoj, ritoj, referencaj tekstoj...), estas utile observi ilin laŭ kvar malsamaj anguloj:

    1. Historia (ekz. ĉu iu profeto ja ekzistis? ĉu fakto menciita en religia teksto ja okazis? kie situas la limo inter tio reala, tio metafora, tio fabela kaj tio mita?)

    2. Politika (ekz. influo de la eklezio en la politiko de Eŭropo, en diversaj konfliktoj tra la mondo)

    3. Mora, morala kaj filozofa (la kredo mem/propra vivkoncepto)

    4. Jura (ekz. la leĝoj por ke la socio funkciu en harmonio, por difini kio estas permesata aŭ ne, por protekti la infanojn kontraŭ religia prozelitismo).

    Estus malutile miksi tiujn kvar punktojn, ĉar ili tute ne situas sur la sama tereno kaj ne koncernas la samajn fakojn.

Antaŭ dek du jaroj mi havis la okazon traduki la verkon de Sébastien Faure “La dek du pruvoj pri neekzisto de Dio”. Eble tio estis mia ĉefa kontribuo kontraŭ religioj! En ĝi estas trafaj argumentoj. La franclingva filozofo Alain Badiou uzas pli simplan rimedon: la paradokson de Russell (deduktita de la fama teoremo de Cantor), kiu montras ke ne povas ekzisti aro de aroj. Mi povas kompletigi per “la religiojn elpensis homoj, ne inverse”. Mi denove demandas min kial niaepoke necesas elspezi eĉ minuton por kontraŭ-argumenti religiojn. Kaj mi plu revas pri racia mondo malembarasata de religio.

Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo

http://ateisto.org/

Estas fakto ke la religiaj medioj sisteme bremsis la sciencon kaj ofte subpremis la intelektulojn.