Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de lingvemulo

La kataluna verkisto Carles Riba diris, ke vortoj ekzistas por ke ni interkompreniĝu, ne por ke ni klopodu kompreni ilin. Mi tute konsentas, ĉar ĉiu lingvo havas siajn malklaraĵojn kaj siajn mallogikajn aferojn.

Ekzemple, la verbo “ripeti” estas sufiĉe konfuzpova. Aŭdante la aserton “mi ripetis la kanton trifoje”, oni ne bone scias, ĉu tiu kanto entute aŭdiĝis kvarfoje (semantika vero) aŭ tri (komuna sento de vero). Simila afero okazas, kiam oni uzas la esprimon “ni devas serĉi alian alternativon”. Fakte, tio signifas, ke ni jam trovis la unuan alternativon, kiu ŝajne ne funkciis, kaj pro tio oni devas serĉi “alian alternativon”, sed mi timas, ke kutime oni ne celas tion.

Aldone, mi multe surpriziĝis, kiam mi rimarkis, ke ni uzas malprecize la prepozicion “sub” en la frazo: “li estis sub la akvo”. Laŭ la difino de tiu prepozicio, tio signifas, ke tiu homo troviĝis ne en la akvo, sed en kelo aŭ groto, kiu lokiĝis vere sub la nivelo de la akvo. Kompreneble, kiam oni diras: “mi estis sub la akvo dum du minutoj”, oni komprenas, ke tiu “mi” estis ene de la akvo sen spiri. Tamen, ni bone komprenos la semantikan sencon aŭdante la frazon: “ni veturis per trajno sub la akvo”. Neniu imagas trajnon fiŝe moviĝantan, sed ĉiu komprenas, kio estas submarŝipo, tute malsama afero ol la menciita submartrajno. Kurioze, ĉu ne?

La scienca vero ankaŭ kontraŭdiras tiun ŝablonan uzadon de la esprimo “en la mezo de la uragano”. Fakuloj pri tiuj naturaj fenomenoj asertas, ke tiu punkto estas tute kalma loko. Sed, kiel asertas la ĉefrolulo de la lasta romano de Umberto Eco, Numero Zero (2015), ĵurnalistoj devas uzi ne la veran sencon de iu ajn el tiaj dusencaj esprimoj sed tion, pri kio la legantoj kredas, ke ĝi estas la vera senco.

Ankaŭ la adjektivo lasta povas kaŭzi miskomprenojn. Ekzemple, nun, post la forpaso de la itala verkisto, la frazo “la lasta romano de Umberto Eco” havas tute malsaman signifon ol ĝia origina senco, ĉar kiam mi skribis la skizon de tiu ĉi artikolo — antaŭ lia morto — mi volis nur celi “la plej novan romanon” de la mondfama semiotikisto.

Precize en la senco “la plej nova”, vi havas antaŭ vi la “lastan” blagan blogon. Tamen, se nia kara redaktoro enuiĝas pro miaj stultaĵoj kaj troa ripetado, eble li sendos min en la mezon de la uragano aŭ ĵetos min subakven kaj serĉos alian alternativan rubrikon por tiu ĉi paĝo kaj, finfine, tiu artikoleto estos vere la lasta de ĉi-tiu serio.