Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Espero por la Iraka Kurdio. Raporto de instruisto el rifuĝejo

Mi vivas en la urbo Arbilo (norda Irako) kaj instruas kurdajn infanojn ekde la jaro 2010 — diras Malu Villafane, naskiĝinta en la Filipina Insularo. En la pasintjara somero, ĉi tiu loko estis transformita en tendaron por rifuĝintoj el la urboj Singar, Mosulo (tra kiu fluas la rivero Tigriso) kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj kiel Karakuŝ (Qaraqush), Aramleŝ kaj Bartala.

La rifuĝintoj alvenis panike, kiam la t.n. “islama ŝtato” invadis ilian regionon kaj komencis persekutadon, sangavidajn torturojn kaj mortigadon. Tiuj, kiuj transvivis la kruelaĵojn, forlasis ĉion kaj eskapis al Kurdistano. Lokitaj en la nova spaco, ili tamen ne povas liberiĝi de pesimismo kaj timo, kio kreas tre pezan atmosferon. Inter la rifuĝintoj troviĝas tre multaj infanoj, ofte orfoj. Kun miaj gekolegoj kaj personoj, kiuj prizorgas la rifuĝejon, ni komencis organizi diversajn aktivadojn por la infanoj kaj gejunuloj.

En lastaj jaroj oni gastigas tie ne nur kristanojn sed ankaŭ reprezentantojn de islamanoj, jezidoj, kurdoj, turkmenoj kaj de aliaj etnaj aŭ relilgiaj grupoj. Kiel ili kunvivas en tiel limigita loko?

Ili respektas unu la alian kaj faras multajn aferojn kune. Dum ĉi tiu krizo, multaj kurdoj gastigas rifuĝintojn en sia domo, ĉar ili ne povas pardoni tian masakradon. Mi laboras kun kurdoj, turkmenoj, araboj kaj kun aliaj eksterlandanoj.

Kiam tiu krizo komenciĝis en Arbilo kaj kie oni trovis loĝlokojn por la rifuĝintoj? Kion oni faros en la sekvontaj monatoj?

La amasa fuĝado komenciĝis en junio 2014 kaj kulminis plej drame post du monatoj. Tiuj homoj perdis ĉion: domon, laboron, lernejon. Multaj ne trovis novan lokon por ekloĝi, do ili petis helpon ĉe la preĝejoj, eniris malplenajn konstruaĵojn aŭ restis simple sur la stratoj. Foje la infanoj sukcesis trovi siajn parencojn, se ili havis bonŝancon. Diversaj ne-profitcelaj organizaĵoj, kunlabore kun la Eklezio, reagis tuj al tiu krizo. Sed ili tute ne havis tempon por sin prepari al helpado grandskala.

Ĉio mankis al tiuj teror-viktimoj. Tiutempe la temperaturo atingis inferan altecon de 50°C, sed kiam venos vintro, estos tro malvarme. Ni ne disponas pri sufiĉa nombro da tendoj por loĝigi ĉiujn familiojn. En kelkaj tendaroj mankis manĝaĵo kaj akvo dum longa tempo. Tamen la infanoj ĉiam pli facile ĝuas la vivon. Ili komencis rideti kaj ludi ekster la tendaro, en parko aŭ lageto. Vidante tion, iliaj gepatroj eble retrovas esperon. Tio videblas, kiam ili volonte purigas la tendaron, preparas komunajn manĝojn aŭ pli ofte pretas helpi. Akompane ilin en ĉi tiu drama situacio, mia persona vivo tute renversiĝis. Mia restado en Irako helpis min kompreni tre profundan sencon de la vivo: labori por universala frateco.

Tamen via laboro ne solvos la tutan krizon. Do, kio igas vin labori en ĉi tiu tendaro?

Se mi rigardas la situacion nur el homa vidpunkto, tiam verŝajne mi perdus la kuraĝon kaj eble eĉ forkurus de ĉi tie. Sed mia kredo fortigas min kaj helpas transiri la suferojn, kiuj apudas en tiuj malfeliĉaj homoj. La konataj vortoj de Evangelio: “Mi estis malsata kaj vi manĝigis min, mi estis senhejma kaj vi gastigis min...” inspiras ke mi alfrontu pacience la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo en la rifuĝejo.

Ne estas facile priskribi ĉiujn suferojn, se mi vidas la homojn, kiuj perdis ĉion kaj troviĝas en malespera situacio. Tia sperto plilarĝigis mian koron por vidi en ĉiu homo mian fraton aŭ fratinon. Tiel ni povas semi la pacon ĉiutage, pacience — paŝon post paŝo. Eĉ la naturo montras, ke ankaŭ altaj arboj komencis kreski el malgrandaj semoj.

**

Fonto: Nova Urbo - Socikultura bulteno de la Fokolar-Movado. Februaro 2016