Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ASTRONOMIO

La Teleskopo Hubble 27-jariĝis

James Rezende PITON — Brazilo

Por multaj entuziasmuloj, la Spacoteleskopo Hubble estas kvazaŭ intima amiko kun mojosa laborposteno. Lanĉita per la kosmopramo Discovery en 1990, la spacoteleskopo sendis al la Tero nekredeblajn bildojn de la universo — de jam pli ol 1,3 milionoj da observitaj planedoj, galaksioj ktp, dum ĝi turniĝis 600 km super nia kapo. La teleskopa stacio moviĝas po ĉirkaŭ 8 kilometrojn en sekundo, tiel ke ĝi ĉirkaŭiras nian planedon preskaŭ 15 fojojn ĉiutage. Astronomiaj fotoj postulas iom longan tempon por ekspono, do necesas sistemo de kompensaj movoj kaj la optikaj partoj devas esti sufiĉe stabilaj kaj fiksaj aŭ la fotaĵo konsistus nur el makulo. Tia akurateco per rimedoj de antaŭ 27 jaroj igas la tutan aferon tiom pli rimarkinda!

Lastaprile Hubble kompletigis 27 jarojn, por la surprizo de la plej grandaj optimistoj ĉe NASA, la usona spac-agentejo. Tio superis je 10 jaroj la atendojn pri ĝia utila vivolongeco. Jen kelkaj ĝuindaj fotaĵoj faritaj de la teleskopo:

[1] Paro de spiralaj galaksioj NGC 4302 kaj NGC 4298

Tiu aspekto de paro de galaksioj estis disvastigita la 20-an de aprilo ĉi-jare. La galaksioj NGC 4302 kaj NGC 4298 — troviĝas je proksimume 55 milionoj da lumjaroj kaj ambaŭ estas malpli grandaj ol la nia, la Lakta Vojo. Kvankam ili aspektas malsamaj pro nia terana vidpunkto, ili estas tre similaj laŭ konsisto.

[2] Erupcio en Eŭropo

Apenaŭ kredeblas tiŭ ĉi bildo, sed ĝi estas farita per datumoj akiritaj de Hubble en Marto 2015. Ĝi montras erupcion de likva akvo en Eŭropo, la frosta luno de Jupitero. Tio estas unu el la kialoj de la scienca interesiĝo esplori kaj eĉ bori tiun sateliton por serĉi ian spuron de vivoformoj.

[3] Postrestinta kurteno de nebulozo

Unu el la plej mirigaj fotoj, el aprilo 2015, montras restaĵojn de eksplodinta stelo, kiu estis 20-oble pli granda ol nia suno. La nebulozo Veil havas diametron longan je 110 lumjaroj.

[4] La Pilieroj de la Kreado

Fama bildo akirita de la Teleskopo Hubble en 1995 kaj reakirita en septembro 2014; ĝi montras Nebulozon de Aglo, fora de ni je 6,5 mil lumjaroj. En tiuj kolonoj el hidrogeno kaj polvo, ekestos steloj, tial ĝia nomo — “Pilieroj de la Kreado”.

[5] La Spirala Galaksio M83

M83 troviĝas je 15 milionoj da lumjaroj en la stelaro Hidro, plena je stelamasoj. La brila rozkolora trajto fontas el la plej junaj steloj (inter 1 kaj 10 milionoj da jaroj), kiuj ensorbas la transviolan lumon.

Verkita surbaze de artikolo de Rae Paoletta, ĵurnalistino pri spaco-aferoj ĉe la retejo Gizmodo

Bildoj: NASA, ESA kaj Hubble Heritage Team (STScI/AURA); W. Sparks (STScI) kaj USGS Astrogeology Science Center.