Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

jOmO intervjuatas

Se vi jam partoprenis kelkajn Esperanto-aranĝojn kaj neniam ĉeestis koncerton de Jomo, vi povas konsideri vin malbonŝanculo! Jean-Marc Leclercq, plej konata kiel jOmO (nun skribata tiel “ĉar similas al biciklo”) estas ofta figuro en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj ne nur en Eŭropo; li jam ekz. koncertis en Japanio, Aŭstralio kaj Brazilo dancigante la publikon per ĝojigaj kantoj akompanate de sia gitaro.

Jomo komencis muziki en la fino de la 1970-aj jaroj kaj esperantistiĝis en 1988. Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li jam lanĉis 3 E-albumojn Jomo kaj Liberecanoj (1998), Jomo Friponas (2001), Jomo Slavumas (2006) kaj ekde aprilo 2016 disponeblas lia 4-a albumo, jOmO okcitanas, dediĉita al tradicia okcitana muziko kun la tradicia instrumento “bodego”, kiu estas sakŝalmo de Langvedoko.

De lia lasta albumo pasis 10 jaroj, sed tio ne signifas ke li restis tute senfara dum tiu tempo. Krom la multaj koncertoj, en majo 2006 aperis lia unua romano Ukrainio en la okcitana lingvo, por kiu li ricevis literaturan premion. En 2012 li aperigis rimvortaron de la okcitana. Li nun estas verkanta lernolibron de la okcitana por esperantistoj, verkas teatraĵojn kaj prilaboras novan frenezan projekton: koncerti sen instrumento, sed kanti kun “virtuala koruso” danke al teknologio.

Oni kutime diras ke lia malvirto estas ke li multe parolas. Ĉi-sube lia parolemo tre favore rolis, fariĝis tre informo-plena intervjuo kaj vi konstatos ke tio tute ne estas malvirto!

Rogener Pavinski

1. Vi ĵus lanĉis vian 4-an Esperanto-albumon, Jomo Okcitanas. Kiel ĝi ekestis? Rakontu iom pri ĝi!

Mi ludas jam ekde kelkaj jaroj en mia urbo (kaj ĉirkaŭe) kun grupo de tradicia okcitana muziko. Estas ĉefe sakŝalmoj, nome bodegoj, kun tamburoj. Mi mem kun ili ludas banĝon kaj kantas fojfoje per voĉlaŭtigilo, kiun oni uzas en manifestacioj. Estas tre plaĉa afero, ĉar ni ludas meze de homamasoj, sur la stratoj, sen iu ajn kablo, amplifilo aŭ teknikaĵoj, rekte en la orelojn de la publiko! Ĝenerale la reago de la aŭskultantoj estas tre bona, la muziko estas tre ĝojiga, danciga kaj festema. Estas samtempe tre agrable paroli kun la publiko dum ludado, sed ankaŭ estas iom malgaje vidi ke ili ne konas la propran kulturon nek radikojn. Ofte ili demandas de kie venas la sakŝalmo (“Ho, ĉu vi estas de Bretonio?”), kaj ofte oni devas respondi: “Ne, de ĉi tie” ĉar ni ludas en la devena regiono de la bodego.

Tute logike mi pensis ke povus esti interese traduki tiun repertuaron en Esperanton kaj registri ĝin. Ni nur aldonis drumiston, kiu estas delonge amiko mia, kaj konas bone samtempe ĉiujn modernajn stilojn sed ankaŭ la tradician okcitanan muzikon kun ĝiaj specifaj ritmoj, kaj tio estas sufiĉe malofta en la muzikista medio. Mi aldonis ankaŭ basgitaron, kiun mi mem ludis. Sed en miksado tiuj du instrumentoj ne devis esti tro gravaj por ne tro ŝanĝi la animon de la muziko. Mi kredas, ke ni sukcesis.

2. Kiel vi elektis la repertuaron por la nova disko? Ĉu ĉiuj estas folkloraj kantoj?

Ni tute nature elektis la kanzonojn, kiujn ni ludas kutime sur la strato. La sakŝalmoj ne povas ludi multajn kanzonojn ekster la propra repertuaro, kaj ankaŭ sakŝalmistoj ne tro ŝatas tion(!). Ĉiuj kanzonoj de la disko estas tradiciaj, almenaŭ la melodio. Poste mi tradukis kelkajn tekstojn el la okcitana en Esperanton, sed ne multajn, aŭ elpensis tute novajn tekstojn pri elementoj de la okcitana kulturo. Gravis ankaŭ ke la plej konataj dancritmoj estu prezentataj sur la disko. Ĉar la tradicia okcitana muziko tre viglas en la medio de dancemuloj, kiuj tre multas, tre junas kaj tre ofte renkontiĝas por danci. Tial vi povas aŭskulti sur la disko skotiŝon, mazurkon, branlonon, sed ĉefe bureon, la plej specifan de la okcitana muziko.

3. Ĉu la sakŝalmo de Langvedoko diferencas de la la keltodevenaj?

Jes! Fakte ekzistas sakŝalmoj en diversaj partoj de la mondo, de Maroko ĝis Rumanio. Nur en Okcitanio ekzistas pluraj: cabreta en Aŭvernjo, boha en Gaskonio kaj finfine la bodèga, Esperante “bodego”, kiun oni ankaŭ nomas cabra, kiu signifas “kaprino” ĉar ĝi estas farita el la tuta haŭto de kaprino. En Bretonio, la tradicia sakŝalmo nomiĝas binioù kozh, sed ĝi estas pli kaj pli anstataŭigata per la skota bagpipe.

Kompare kun la bagpipe, la bodego estas pli granda (inter 60 kaj 80 litrojn da aero oni devas enblovi!) kaj ĝia ruĉilo (aŭ borduno) ludas la noton F, kiam la skota ludas la noton Bb. Ĝi do havas pli malaltan sonon, pli mildan laŭ mi. Ĝia historio estas interesa: la homoj kiuj antaŭe ludis bodegon, estis ĉiam junuloj, ĉar ilia vivo estis tre diboĉuma. Oni invitis ilin al ĉiuj festoj por ludi, kaj laŭ legendo, oni pagis ilin per vino, rekte verŝata en la instrumenton. Kompreneble, nur needziĝintoj povis tion fari. Sed dum la unua mondmilito, multaj junuloj mortis kaj neniu plu ludis bodegon post la buĉado. En la jaroj 1970-aj, kelkaj pasiuloj rekomencis konstrui tiujn instrumentojn kaj kolekti repertuaron ĉe la maljunuloj.

4. Por tiuj, kiuj ne scias, kio estas Okcitanio? Kiom viva estas la okcitana kulturo en via regiono?

Okcitanio estas la lando kie oni parolas la okcitanan lingvon. Estas la suda triono de la nuna franca ŝtato, sed sen Nordeŭŝkio kaj Nordkatalunio. Ankaŭ unu valo en la kataluna aŭtonomio kaj sep en Italio estas tradicie okcitanoparolantaj. Neniam en la historio la sendependa okcitana ŝtato ekzistis oficiale, estas lingva teritorio. Ĉirkaŭ tri milionoj da homoj parolas la lingvon, sed dise en granda spaco. Ĝi vivas nun per la kultura medio, oni multe kreas en la okcitana lingvo: muziko, libroj, teatro, ĵurnaloj, sporto, eĉ televido ekzistas. Oni instruas la lingvon en asociaj lernejoj, nome Calandretas, aŭ en la ŝtataj lernejoj, sed ne devige. En Tuluzo, la ŝildoj de la stratoj estas dulingvaj kaj ankaŭ la anoncoj de la stacioj en la metroo. Sed Tuluzo estas bona ekzemplo, neniu alia urbo prezentas la lingvon tiel. Vivigi la lingvon estas ĉiutaga batalo, la movado tre similas al la esperantista, kun la samaj problemoj, samaj esperoj, fojfoje sama laceco.

5. Kia estis la sperto prezenti tiujn kantojn dum la UK de Lille en julio pasintjare? Ĉu tiuj kantoj enestos en via repertuaro kiam vi kantos sola?

La sperto estis tre bona, sed antaŭe mi iomete timis pri la rezulto. Ĉar fakte ni ludas sur la strato sen teknikaĵoj, kaj ludi sur scenejo ŝajnis iomete necerte. Sed ni havis la bonŝancon ke la sonteknikistoj de la koncertejo en Lille (Gare Saint Charles) estis ege profesiaj kaj havis ege bonajn teknikaĵojn. Ili algluis sur ĉiu instrumento unu senkablan mikrofonon, la sono estis ege bona kaj ni ludis tute libere kiel kutime. Bona surprizo estis ankaŭ ke ni devis ludi por krokodiloj (aŭ: neesperantistoj) de Lille por prezenti la lingvon kaj la kongreson, sed mankis informado. Malgraŭ tio, la esperantistoj venis amase kaj la sufiĉe granda ejo estis plenplena. La posedantoj de la koncertejo multe miris, ĉar ili atendis nur kelkajn personojn. La etoso estis tre festuma kaj la homoj dancis la tradiciajn dancojn.

Mi provos enmeti kelkajn kanzonojn de tiu albumo en mian sol-repertuaron. Mi jam faris kun du el ili. Sed la rezulto ne estas evidenta. Tradicia folklora kanzono ne ĉiam kongruas kun koncerto, pli bone kun dancvespero, ĉar ĝia strukturo (strofo-rekantaĵo-strofo) povas esti monotona.

6. Ĉu estas kalkulo en kiom da E-eventoj vi jam koncertis? Kiuj estas por vi la plej memorindaj?

Ne, mi neniam kalkulis. Eble mi iam faros, kiam mi estos pensiulo, ĉar almenaŭ mi ĉion notis en mia agendo. Se mi devas citi la plej memorindan, mi certe hezitus, sed tiu, kiu venas al mia memoro tuj estas la koncerto kun Kim Henriksen dum la UK de Bjalistoko ekstere en la parko. Estis tiom da homoj, ke oni ne povis vidi la finon de la publiko! Nokto alvenis kaj la etoso estis preskaŭ magia, unu sonĝo de somera nokto, kiel dirus Shakespeare. Ankaŭ diversaj bildoj interpuŝiĝas unu kun la alia en mia kapo, kiel la IJK de Sarajevo kun ĉiuj tiuj flavaj katalunaj t-ĉemizoj aŭ la placo de Liberec (ankaŭ IJK, ankaŭ kun Kim!).

Ĝenerale la koncertoj dum IJK havas tre specifan etoson, ĉar estas, mi dirus, vera koncerto kun koncertaj kondiĉoj, kaj tio ne ĉiamas en Esperantaj renkontiĝoj. Kutime, mia nura necertaĵo antaŭ koncerto estas: ĉu la homoj sidos aŭ staros? Laŭ la respondo, la koncerto estas tre malsama, mi eĉ ne ludas la samajn kanzonojn. Dum IJK-oj, ili ĉiam staras.

7. Malmultaj scias ke en 2006 vi lanĉis romanon en la okcitana lingvo. Rakontu pri ĝi. Kial ne aperis ĝis nun E-traduko?

Temas pri iu angla ĵurnalisto kiu en 1920 estas sendita en Ukrainion meze de la milito, kiel lia unua raportaĵ-vojaĝo. Tiu romano ricevis literaturan premion (Premio Paul Froment) ĉar ĝia temo estas tute nekutima en la okcitana verkaro. Mi volis priskribi tiun momenton de la historio de Eŭropo, tiel gravan, sed tiel malbone konatan. Mi volis ankaŭ konatigi la movadon de Nestor Maĥno, tiun grupon de ukrainaj liberecanaj kamparanoj kiuj batalis dum kelkaj jaroj kontraŭ diversaj armeoj, ĉiuj pli fortaj ol ili, por idealo de egaleco kaj justeco. Tiu estas eble la lasta romantika historio en Eŭropo, antaŭ la terura dua mondmilito, kiu mortigis la esperojn per sia barbareco. Ĝenerale oni lernas rapide kaj en plisimpligita pri la soveta revolucio, sed dum tiu momento la situacio estis multe pli komplika kaj “riĉa” ol la simpla batalo inter Lenino kaj la Caro.

Pri traduko en Esperanton, via demando estas bona, ĉar povas esti eblo, nur mankas la tempo. Mi nuntempe sufiĉe multe verkas, specife po unu tekston semajne por la okcitana retgazeto Lo Jornalet, kaj tio prenas multe da energio. Sed via demando restos en iu niĉo de mia cerbo.

8. Pri kio temas la projekto koncerti sen instrumento? Ĉu baldaŭ ni havos albumon Jomo korusas?

Jes, estas mia nuntempa projekto. Imagu ke mi koncertis kun gitaro sur scenejo la unuan fojon en ... 1979! Do nun mi tre ŝatus ŝanĝi iomete, “endanĝeriĝi”, salti en la nekonaton por retrovi eble la sentojn de mia komenco. Mi havis do la ideon koncerti sen instrumento sed kun buklopedalo. Tio signifas, ke mi kantas unu voĉon, kaj registras ĝin samtempe. Poste ĝi resonas dum mi kantas alian melodion, kaj tiel plu... La titolo de la spektaklo povas esti “La koruso, kiu ne ekzistas”. Tio postulas multe da laboro kaj multe da atento dum la kantado. Sed mi ankoraŭ ne trovis la manieron prezenti la novan spektaklon. Ĉu iomete mistere, ĉu tre humure, ĉu ene de iu historio kiun mi rakontus, mi ankoraŭ ne scias. Krome mi ankoraŭ ne trovis la bonan aparataron, kiu taŭgos plej. Ekzistas diversaj buklopedaloj kaj mikrofonoj por diversaj uzoj. Tiu nova serĉado igas min esplori diversajn etnajn muzikojn, kaj tio estas tre plaĉa. Mi prilaboras diversajn stilojn, gamojn, gammodojn, ritmojn, lingvojn ktp. Estas ege interesa sperto.

Kompreneble mi komencis registri kelkajn kanzonojn. Estas sufiĉe facile kaj pli rapide ol kutima muziko kun instrumentoj, sed mi ankoraŭ ne kontentas pri iu elemento de la muziko, estas: kio anstataŭigus la tambureton? Se mi prenas la mikrofonon en unu mano kaj alproksimigas al la buŝo, mi povas facile imiti sonon de tamburego, kiel por beatbox. Sed por imiti la tambureton, mi ankoraŭ ne trovis, ĉu manklakado, ĉu fingroklakado, ĉu lipbruo. Fakte mi planas partopreni kelkajn “malfermitajn scenejojn”, ekzistas kelkaj en Tuluzo, por ludi parton de spektaklo kaj vidi kiel funkcias, ĉar mi tute ne havas ideon pri la rezulto. Mi jam faris unufoje sur la ĉefa placo de la urbo okaze de bonvola koncerto por helpi kampanjon de sangkolektado. La teknikaj kondiĉoj estis optimumaj, estis kiel bonega provludo kun monitoroj, sed la publiko estis ... nula ĉar dum laboraj horoj posttagmeze.

9. Krom tio, kiuj estas viaj aliaj venontaj projektoj?

Mia nova aventuro nun estas partopreni teatran grupon, kiun mi kreis. Mi eĉ aktoris iam, sed nun mi nur teknikas pri la muzikpecoj dum la spektaklo (kiujn mi speciale komponis) kaj tradukaĵoj, kiuj aperas super la kapo de la aktoroj. Ĉar nia teatro ludas en la okcitana lingvo kaj la tradukado estas en la franca. Krom tio, mi verkis la lastan teatraĵon, kiu nomiĝas “Socio de ludo, aŭ: kiel revivigi papagon?” (Societat de jòc, o cossí reviscolar un papagai?). Estas omaĝo al la Monthy Python kaj la rolantoj estas tiuj de la ludo Cluedo. Oni multe amuziĝas ludante. Pro tio ke la teatraĵoj estas tradukitaj per lumbildoj sur la scenejo, ni eĉ povus ludi por Esperanta publiko, kiu tiel malkovrus la okcitanan lingvon (Ding dong: reklamo al organizantoj!). Mi jam verkis alian teatraĵon kaj planas verki ankoraŭ trian, kiu estu parodio de la okcitana historio. Estas tre interese ĉar mi scias ke oni ludos ilin tuj. Sed la aktoroj estas apartaj bestoj, kiujn mi ĵus ekkonis. Nenio komuna kun la muzikistoj, sed tute alia frenezeco...

***

“La (okcitana) movado tre similas al la esperantista, kun la samaj problemoj, samaj esperoj, fojfoje sama laceco”

“Mi tre ŝatus ŝanĝi iomete, “endanĝeriĝi”, salti en la nekonaton por retrovi eble la sentojn de mia komenco”