Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EĤOJ

Kio anstataŭu la religiojn? La epikuranoj respondas bele!

Hiram CRESPO — Usono

En la antaŭpasinta eldono, la revuo Kontakto pritraktis la malgraviĝon de la religio en la nuntempa mondo. Kelkaj famaj ateistaj verkistoj, kune kun la skandaloj ekleziaj, la malamo de multaj religiuloj al la samseksemeco, kaj la obscena agado de teroristoj, inter aliaj faktoroj, faradas ke multaj junuloj ne volas plu asocii sin kun religiaj ideoj. Triono el la usona junularo estas hodiaŭ senreligia. Sed oni bezonas metodojn por kontraŭbatali siajn ekzistecajn defiojn. Oni devas havi ilaron por bone vivi. Kiel lerni ne timi la morton? Kiel esti morala? Kiel elekti kaj eviti inter multaj eblaj oportunoj kaj eblaj danĝeroj?

En la antikva greka mondo, tiu ilaro estis la filozofio, kiu donis al la pensantoj terapiajn metodojn similajn al la religiaj metodoj. Mi estas la fondinto de la Societo de Amikoj de Epikuro kaj, kompreneble, mia preferata filozofo helenisma estas Epikuro de Samoso. Epikuro donis al ni vere uzindan vivarton. Tio, kion mi plej ŝatas pri la epikuranismo estas, ke ĝia etika sistemo kaj ĝia kosmologio estas tute naturaj. Ĝi respektas nian intelekton, kaj samtempe helpas nin esti anime sanaj. La epikuranoj forlasis ĉian superstiĉon, proponante la teorion de la atomo kaj naturajn klarigojn por ĉiu fenomeno timiga.

Ĉar la praaj epikuranoj akceptas kiel veran nur tion, per kio provizis nin empiria evidenteco, kaj akceptas nur la kvin sensojn kaj la fakulton de plezuro kaj malplezuro kiel aŭtoritaton finfinan, ili liberigis sin frue de tradiciaj kaj arbitraj aŭtoritatoj akceptataj far la ĉirkaŭa kulturo. Tial, ili ne nur preparis la vojon por la trans-kultura nuntempa scienca vidpunkto, sed ankaŭ povis akcepti la virinojn kiel intelektajn egalulojn, kaj ja la epikura Skolo estis la nura, kiu tiam akceptis studentinojn kaj eĉ instruistinojn. Tiaj progresemaj valoroj estis nepenseblaj en la mondo de antaŭ 2300 jaroj. Ili estis kvazaŭ “modernaj homoj” vivantaj en la praa mondo.

Same kiel la budhistoj, la epikuranoj taksis siajn dezirojn kun la celo fini la dolorojn kaj maksumumigi la plezurojn, sed kun kelkaj malsimilecoj: unue, la pracelo, kiun nia propra naturo serĉadas, estas eviti doloron kaj atingi plezuron stabilan. Tiun staton de plezuro stabila, trankvila kaj senĝena ni nomas ataraksio. Due, ni ne konsideras la dezirojn kiel malamikojn de nia feliĉo, kaj do ni ne elektas asketismon. Laŭ la 29-a Ĉefa Doktrino:

El niaj deziroj, kelkaj estas naturaj kaj necesaj, aliaj estas naturaj sed nenecesaj; kaj aliaj estas nek naturaj nek necesaj, sed estas pro senbazaj opinioj.

Tial, en la kreado de plezurplena vivo, oni devas prioritatigi la naturajn kaj necesajn dezirojn en siaj elektoj kaj evitoj. Tiuj estas la kyriotatai (greklingve), la ĉefaj bonoj, kaj bonŝance ili estas la plej facile akireblaj el niaj deziroj, dum la plej malfacile akireblaj emas esti nenecesaj. Tiele, la etikaj instruoj epikuraj helpas nin pli facile vivindigi niaj vivoj kaj klarigi niajn valorojn, laŭigante ilin al la veraj bezonoj de nia naturo.

La antikvaj epikuranoj sciis, ke la amikeco estas unu el la ingrediencoj necesaj por feliĉi. En nia etika sistemo, filia (amikeco) iĝis festata idealo. Hodiaŭ, ekzistas evidenteco pri la ega graveco de la amikeco danke al studoj kiuj montras, ke soleco estas faktoro de risko al la homa sano, komparebla kun la fumado kaj al la obezeco. Tial, la epikuranoj penas kuniĝi almenaŭ ĉiumonate je la dudeka tago, kaj faciligas oftan interagon amikeman inter ni. Ideala epikurano estas ideala amiko, kaj ni ofte filozofias pri la plej sana amikeco, kiu estas ege grava temo en la scienco feliĉe vivi.

Ne ekzistas obstaklo al la ekzisto de senlima nombro da planedoj, kaj ni konkludas ke ekzistas sennombraj mondoj en la universo inkluzive tiajn kiel la nia, kiuj enhavas estaĵojn vivantajn. - Epikuro, en sia Epistolo al Herodoto

Inter la aliaj interesaj aferoj rilataj al la epikura tradicio, estas la doktrino atomista pri la sennombraj planedoj, kiu nun estas konfirmata en la malkovrado de miloj da planedoj for de nia sunsistemo. Fakte, la epikurana komediaŭtoro Luciano de Samosato verkis en la dua jarcento la unuan sciencfikcian romanon kun karakteroj forplanedaj, pertitole Vera historio. Tio ĉi montras, ke la natura kosmologio povas anstataŭi la religian kosmologion kaj eĉ donaci al ni mirindaĵojn tiom ĝueblajn kiom tiuj, kiujn donas la religioj.

La filozofio sanigas per la verdirado. Filodemo de Gadaro

Ĉar ni nur estas faritaj nur el atomoj kaj vakuo, la vivo postmorta ne ekzistas. Do, la epikuranoj terapie sanigas la timojn superstiĉajn pri (aŭ antaŭ) morto kaj pri (aŭ antaŭ) dioj, per argumentoj logikaj bazitaj sur la evidenteco, kiun la naturo montras al niaj sensoj. Tiuj argumentoj troveblas en la epikuraj skribaĵoj, kiujn hodiaŭ oni povas finfine legi en la unua traduko en Esperanto: la Epitomo.

La antikvaj epikuranoj kutime ĉien iris kun (Eta aŭ Ega) Epitomoj, kolektoj de instruoj, kiujn ili enmemorigis. Epitomo: Epikuraj Skribaĵoj estas la titolo de la moderna traduko al Esperanto de la Ĉefaj Doktrinoj, Vatikanaj Diraĵoj, Epistoloj al Meneceo, Pitoklo kaj Herodoto, kroniko pri la Skolestroj, kaj naŭ rezonadoj pri la pergamenoj el Herkulano, kiuj travivis la erupcion de la vulkano Vezuvio en la jaro 79 de la Komuna Erao. Tiuj ĉi pergamenoj estas tre rara trezoro de humanista saĝeco, kaj neniam antaŭe estis haveblaj Esperante. Ili enhavas etikan gvidon pri retoriko, pri logiko, pri administrado de propraĵaro, pri la morto, pri la amikeco kaj multaj aliaj temoj. La Epistolo al Herodoto estis originale la Eta Epitomo por la komencantoj, kiuj volis sin enkonduki al la filozofio. Nia Epitomo finiĝas per studgvido.

La feliĉo kaj la naturstudado ne estas misteroj neatingeblaj. Kun bonaj amikoj kaj lernante sanan filozofion, vi povas akiri ilin kun plena ĝojo, eĉ se vi ne volas iĝi parto de la sekvantaro de Epikuro. Fakte, tiel komenciĝas lia Epistolo al Meneceo:

Neniu prokrastu la studon de filozofio dum la juneco, kaj kiam oni estos maljuna, ankaŭ ne laciĝu de la studo. Ĉar neniu ekzistas tro frue aŭ tro malfrue por studi la sanon de sia animo. Kaj tiu, kiu asertas aŭ ke estas tro frue por studi filozofion, aŭ ke la horo estas pasinta, estas kiel homo, kiu dirus ke la tempo ankoraŭ ne venis, aŭ ke estas tro malfrue por esti feliĉa.

**