Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La aldono de valoro kiel strategio (Enric Baltasar)

Mi memoras la unuan fojon kiam mi parolis pri Esperanto. Tio okazis kun du samklasanoj, kaj mi estis sufiĉe certa ke mi povus konvinki ilin, ĉar la ideo estas terure bona. Ĉu vi volas scii la rezulton? Ĝi estis fiasko. Dum la konversacio mi estis nekapabla formi en ili la opinion kiun mi volis, kaj mi sentis eĉ pli intense sensacion kiun mi havas de kiam mi venis en la konkludo ke ni bezonas neŭtralan lingvon (jes, mi pensis la samon kiel Zamenhof sed jarcenton poste, kaj dum la planado de nova lingvo renkontis Esperanton). La sensacio estis kvazaŭ mi retenus senfinan energion, kiu ne povis eskapi el mia korpo. Neniam malaperis tiu infinito ene de mi.

Kiam ni demandas kial oni lernas Esperanton, ni rimarkas ke ekzistas tre diversaj motivoj, ekzemple ke ĝi plirapidigas la lernadon de aliaj lingvoj, pro la utilo pri kultura turismo, ĉar eblas koni interesajn homojn, pro scivolo, interalie. Mi aliris al la lernado jam konvinkita ke mi volas iĝi movadano kaj decidita ŝanĝi la mondon. Kaj kvankam mi troviĝis en Esperanta dezerto, mi havis la intencon transformi tiun situacion kaj la kredon ke mi kapablas tion fari; tio sufiĉis.

Mi rapide ekkonsciis kiel efike varbi homojn por Esperanto, ĉar unu el miaj ŝat-okupoj estas diskutado, do mi profitis miajn sciojn kaj lertojn konvinki kiel motoro de tiu ŝanĝo. Eĉ se ekstere kaj ene de la movado mi apenaŭ aŭ neniel ricevis helpon, mi ne scias ĉu mi povus diri ke estis malfacile fondi la plej grandan junularan klubon en Eŭropo; tio postulis dediĉon, tio ja. Sed por mi tiu sukceso estis kiel guto en oceano, certe bezonata sed sen strukturo kiu povus subteni kaj stimuli ĝin. Mi komprenis ke necesas agadi alinivele.

La mistero pri tio kiel ni povas atingi ke Esperanto iĝu la internacia lingvo, kune kun mia lernosoifo, kondukis min dum la venontaj jaroj unuflanke al profundiĝo en diversajn sciencojn kaj fakojn, kiel merkatiko, psikologio kaj sociologio; aliflanke al movad-engaĝiĝo en kiom eble plej multaj kampoj: instruado, varbado, trejnado, renkontiĝ-organizado, tradukado ktp.

La pasintan someron, post la elekto de la nuna prezidanto de TEJO, mi celis proponi al li ke mi okupiĝu pri Landa Agado, kaj mi vidis ke ankaŭ li havis la celon ke mi faru tion. Do mi iĝis la respondeculo pri teritoria agado en Eŭropo. Interesa posteno, kaj defia, en kiu mi vidas ke TEJO ne sufiĉe fokusiĝis pri ĉi kampo. Sed kial? La politika respondo estus: “pro manko de homaj rimedoj”. Mia pripenso estas ke, krom tio, oni ne certas kiel efike alfronti la situacion, sengrave de la kontinento. Kaj tial mi tiom ŝatas la postenon: dum la plejparto el mia labortempo mi povas defii la problemojn per kreivo. Ni vidos kion ĉiuj ni respondeculoj kaj agantoj pri ĉi kampo povos fari.

Ni devas memdemandi kiun utilan rolon havu internacia organizo kiel TEJO por la surloka movado. Per aliaj vortoj: kiel ĝi povas esti utila al la aktivuloj kaj kolektivoj. Mi povas eksplodi per ideoj, do plej bone mi komentu kelkajn skizajn aferojn:

Dum ĉi semajno, por ke vi iom sciu pri mia agado, mi laboras (1) pri la kreado de mentora programo, kiu ligos homojn kun sperto en iu specifa kampo kun aliaj homoj kiuj volas agadi, (2) pri sistemo kiu reklamos junularajn eventojn kaj (3) pri subvencio por senpage vojaĝigi kaj trejni esperantistojn. Apartan dankon meritas Baptiste Darthenay pro sia kontribuo al la dua punkto kun sia projekto esperant.io.

Ni kapablas ekspluati la potencialon de nia movado. Kaj mi invitas vin rakonti al mi kion vi faras, paroli pri via situacio, ideoj kiujn vi havas, aŭ simple montri scivolon pri la Eŭropa Komisiono de TEJO. Vi eĉ povas aliĝi al funkcianta projekt-teamo aŭ krei novan projekton. Al demando kiun oni iam faris al mi, Kiel TEJO povas helpi vin?, mia respondo nepre estas Havigante valoron. Kaj mi serĉas vin por de TEJO havigi ĝin kaj al vi kaj al aliaj homoj ie ajn, senkonsidere kie vi loĝas.

Mi atendas vian mesaĝon!

europo@tejo.org | facebook.com/enric.baltasar.eo Ni ankaŭ povos renkontiĝi en IJF, IJK kaj UK.