Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Nekutime pri multio - Eseoj kaj artikoloj

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

Eldonejo: Izvori

2015. Paĝoj: 231

Tro Fragmentita

Multe, multa, multo, multi, multiu, multio. La tri unuaj vortoj senprobleme trapasus ekzamenadon de leganto. Povas esti, ke, al la kvara, oni rigardu jam iom strabe, sed la ŝanco trapasi ankoraŭ grandus. Ĉu la lastaj du sukcesus ricevi vivpermeson elde la plejparto de la esperantistaro? La vorto “multiu” kun sia kunulo “multio” odoras kiel lingva eksperimento, ne kiel vortoj kiuj plenrajte apartenas al la Esperanta vortotrezoro. PAG koncedas, ke ili ne kontraŭas la fundamenton, sed samtempe aldonas, ke ili estas “pezaj”.

“Nekutime pri multio” komenciĝas nekutime per malmultio, ĉar per tiu rara peza vorto de la titolo. Temas pri 231-paĝa kolekto de multaj ioj verkitaj de la kroata esperantisto Zlatko Tišljar, laŭlonge de preskaŭ tri jardekoj, kaj publikigita en 2015 de la eldonejo Izvori.

La ioj troviĝas en 8 partoj, kvankam la enhavo-listigo prezentas la okan kun la cifero VII. Ili estas Biografioj, Esperantaĵoj, Filozofio/Etiko, Lingvistiko, Pedagogio, Poezio, Politiko kaj Recenzoj. La unua sekcio, kiu plej trafe nomiĝus “artikolampleksaj biografiaj notoj”, priparolas la vivon de sep homoj. Mi opinias, ke la internacia esperantistaro facile rekonus la nomojn Spomenka Štimec, nuntempa verkistino, kaj Tibor Sekelj, la fama mondvojaĝanto. Pri la aliaj, mi ne certas.

El la dua sekcio, indas legi la SWOT-analizon de la Esperanto-movado, kiu eksponas koncize iujn esperantistajn trajtojn. Surprizas kaj ĝenas min, ke la aŭtoro “agas konscie por tio ke iam Esperanto fariĝu eŭropunia lingvo, lingvo de eŭropunia identeco”. Ĉu do Zlatko volas ke eŭropanoj alproprigu al si ideon kiun Zamenhof donacis al la mondo? Ĉu lia ideo pri mondo orbitas ĉirkaŭ Eŭropo? Esperanto bone taŭgus kiel komunikilo inter la eŭropaj nacioj, sed neniel kiel “lingvo de eŭropunia identeco”. Mi pardonpetas, kroata eŭropano, sed, ĉi tiu esperantisto amerika, brazila, mestiza (kun afrikaj kaj indianaj praecoj) ne akceptas, ke vi rabu Esperanton de li. Bonvolu ne provi enkarcerigi la Esperantan identecon. La zamenhofa lingvo senrevene transiris la oceanojn kaj, de tiam, kreas tutmondan identecon: identecon kiu atingas multe trans viaj kontinentolimoj.

En la tria sekcio, mi trovis prava la proponon “manetendo far fortuloj”. Laŭ la vidpunkto de la aŭtoro, la nuntempaj fortuloj en Eŭropo estas la kristanoj kaj la malfortuloj estas la muzulmanoj. Pro la enmigrado kaj demografia kresko de la enmigrantoj, islamismo emas prezenti iom post iom pli konsiderindan nombron en la eŭropa loĝantaro. En tio kaŝiĝas estontaj latentaj etno-religiaj konfliktoj. Eviti la sociajn kunpuŝiĝojn eblos, proponas la aŭtoro, se jam nun la fortuloj, tio estas, la kristanaj-sekularaj eŭropanoj, invitos la enmigrantojn al kundiskuto pri komuna edukado kun komunaj ampleksaj valoroj.

En la ĉapitro pri lingvistiko Zlatko ne hezitas aserti, ke “ankaŭ la gepatra kiel ĉiuj aliaj estas artefaritaĵo, kreita de certaj homoj”. La aserto povus hirtigi la harojn de iuj lingvistoj. Pri pedagogio la zagrebano ne povus konduti alimaniere. Li ja parolas pri la Zagreba Metodo. Li estas la ĉefkonduktoro de la metodo, ĉu ne?

Poemoj troviĝas nur du, en du paĝoj, unu folio, el tiu periodo de preskaŭ 30 jaroj! Ĉu sencas publikigi tiom malgrandan rezulton? Eble jes. Kiom da poemoj entute verkis Zamenhof?

El inter la artikoloj pri politiko mi ŝatis tiun, kiu klarigas “Kial la irlanda popolo perdis sian lingvon?”. Pro ĝi mi denove memoris la interesan kazon pri la du milionoj da homoj kiuj (ek)lernis la irlandan lingvon ĉe Duolingo, dum la kvanto de irlandaj denaskuloj ne atingas milion-duonon.

El la sekcio por recenzoj indas legi pri la Pupteatra Internacia Festivalo, kiu okazas en Kroatio. Ĝi estis iniciatita de esperantistoj en 1968. Bedaŭrinde, ke nuntempe Esperanto ne same gravas al la festivalo.

Kaj finfine: ĉu mi diris, ke la libro estas riĉa je tajperaroj? Tiamaniere, ĝi almenaŭ ne rompis tiun Esperantan tradicion.

Paŭlo Silas