Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Revenoj al mia originoj

Ana Ribeiro Brazilo

Mia generacio naskiĝis kun la penso ke la landoj de la Eŭropa Unio estas la unua mondo kaj dezirinda loko por loĝi. Sed ĉu tio ĉiam estis vera? Post longa vojaĝo al Eŭropo mi revenis al Brazilo scivolema pri la estinteco de mia familio: mi scias ke parto de ili forlasis Eŭropon (ĉefe Portugalion kaj Italion) antaŭ ne vere multe da tempo. Por kompreni pli bone, mi unue vizitis mian portugalan avon.

Mi sciis ke la dokumentojn de mia praavino posedas la frato de mia avo. Kiam mi ekhavis ilin ĉemane mi povis malkovri plurajn aferojn. La unua afero, kiun mi malkovris per la dokumentaro trovita tie, estis ke mia praavo venis sola kaj kontraŭleĝe al Brazilo: tiam la politiko pri kontraŭleĝaj enmigrintoj estis sendi ilin al la sudo de la lando, tiam tiu regiono estis preskaŭ sen loĝantoj. Ĝi estis la lasta parto de Brazilo, kiu ricevis homojn, kaj preskaŭ ĉiuj, kiuj iris al la sudo, estis eŭropaj enmigrintoj kiel mia praavo: pro tio ĝi estas unu el la plej eŭropecaj regionoj de Brazilo. Ĉar mia praavo estis portugalo, li havis kelkajn avantaĝojn kompare al aliaj enmigrantoj (kiel poloj, germanoj, italoj ktp) ĉar Brazilo kaj Portugalio havis komunan interkonsenton pri rajtegaleco ekde la brazila sendependiĝo: do portugaloj kaj brazilanoj havis la samajn rajtojn pri pluraj punktoj, do mia praavo rapide sukcesis laŭleĝigi sian situacion kaj iri labori en aliaj regionoj de la lando.

Li finfine establis sin en la urbo Santos (fama pro la Santos Futebol Clube, la piedpilka teamo de Pelé kaj Neymar) kaj tie li povis prepari la venon de sia familio. Male ol mia praavo, mia praavino ekhavis la vizon en Portugalio antaŭ sia veno, tiu vizo estis pli malfacile akirebla ol mi pensis ke estis tiam: ŝi devis iri al kuracisto por ke li atestu ke ŝi ne havas ajnan danĝeran malsanon, ŝi devis iri al policoficisto por ke li deklaru ke ŝi ne faris krimojn, kaj ankaŭ pagi sufiĉe multe pro la vizo kaj pro la biletoj: estis koste enmigri laŭleĝe al Brazilo. Ŝi ankaŭ venis kun infanoj, kaj ili ne havis pasporton: ilia vizo estis alkroĉita ĉe la pasporto de mia praavino.

Mi malkovris ankaŭ ke la portugala civitaneco estis danĝera tiam: kelkajn jarojn poste, la plej maljuna filo de mia praavino estis alvokita por batali en la dua mondmilito. Portugalio ne rekte partoprenis en la milito, sed partoprenis en pluraj bataloj okazantaj en Afriko, kaj mia onklo iris ĝuste al Afriko por batali por Portugalio: ankaŭ tial miaj gepraavoj preferis ne transdoni la portugalan civitanecon al siaj filoj naskitaj en Brazilo.

Vidante la historion de miaj praavoj, mi pensis, kiom simila ĝi estas al tiom da historioj, kiujn ni aŭskultas hodiaŭ pri enmigrantoj. De kubanoj, kiuj iras al Usono, afrikanoj, kiuj iras al Eŭropo ktp, ofte kontraŭleĝe strebante trovi pli bonan medion por kreskigi sian familion: mi min demandas, kia estis Eŭropo en 1931, kiam mia familio forlasis ĝin?