Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...balotas. Hodiaŭ estas la tago por elekti la sekvan prezidenton de Francio. Vi, leganto, jam povas koni la rezulton — mi ĉi-hore ankoraŭ ne. Mi ja nervoze sekvas la novaĵojn, sed en la lastaj 48 horoj la francaj amaskomunikiloj ne plu rajtas informi pri io ajn kio tro rekte influus la voĉdonontojn.

La balotrezulto dependos ankaŭ de mi, ĉar mi estas (ankaŭ) franca ŝtatano. Mi iru do voĉdoni — “kvazaŭ ĉio dependus de mi”, laŭ romantitolo de Trevor Steele. Sed ĉu mi vere iru? Ŝofori duonhoron, vicostari kvaronhoron? Pluvaĉas en la maja Luksemburgo, pli komforte mi restus hejme, legante kaj redaktante tekstojn en Esperanto. Ja ne nur la identeco de la franca prezidento, sed eĉ pli la apero de la sekva Beletra Almanako* dependas (interalie) de mi!

Des pli granda estas la tento pasivi ĉar iuj amikoj alvokas en Facebook tute ne elekti inter la faŝisteca Marine Le Pen kaj la kapitalismega Emmanuel Macron, aŭ fari tion nur en la lasta balot-horo, kaj nur se la prognozoj montrus tro malaltan partoprenon, supoze favoran al la ekstrem-dekstrulino.

Certe, en la unua raŭndo de la elektoj ni disponis ankoraŭ tutan futbalteamon da kandidatoj, dek unu politike malsamajn elekteblulojn. Tiam ankoraŭ preskaŭ ĉiu povis trovi politikiston laŭ sia vera prefero, kaj baloti por tiu, dum ĉi-foje plej multaj francoj voĉdonos ne por ŝatato, sed kontraŭ malpreferato. Aŭ restos hejme.

Kion mi faru? Ĉu “la historio min absolvos”, se mi obeos al la tento pigrumi?

* Dankon al la redakcio pro senpaga reklamspaco.