Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... legas. Librojn, gazetojn, bildstriojn, subtekstojn, retmesaĝojn, Facebook-komentojn, pepojn kaj apojn*. Verŝajne legas pli ol antaŭe, konsumante kvanton da literoj tian pri kiu nur Borges sonĝis en sia Babela biblioteko.

Tre malgranda parto de la legataj vortoj estas en Esperanto — kvankam multe pli ol en miloj da vegetantaj lingvoj tra la mondo. Kaj eta parto de la Esperantaj vortoj estas beletra. Inter ĉi lasta vortokvanto, ĉu troviĝas iuj kies potenco skuus la mondon? Skuus ĝin tiom kiom la kantoj pri ŝanĝiĝantaj tempoj kaj ruliĝantaj ŝtonoj... el la plumo kaj gorĝo de la ĉi-jara Nobel-premiito literatura, la surpriza Bob Dylan?

Eble tamen jes, kaj ni ne scias tion? La Akademio Literatura de Esperanto ja ĉiujare rekandidatigas al Nobel-premio nian islandan poeton Baldur Ragnarsson; Esperanta PEN eĉ voĉdonigas legantojn de sia revuo pri la ideala kandidato, dum Giulio Cappa en Beletra Almanako ludas kun la ideo ke Nobeliĝu...Jorge Camacho.

Eta mondo, grandaj ambicioj. Sinlulaj iluzioj, similaj al minuskompleksoj de iuj malgrandaj nacioj. Por konsoli nin, ni povus vortludi pri Nebel- aŭ Nebul-premio, aŭ politikumi pri la Nobel-premoj al kiuj la aljuĝa komisiono estas submetata...

Pli bonas tamen realisme okulmezuri la vaston de niaj librobretoj, fizikaj kaj virtualaj, pli bonas aĉeti, prunti kaj deŝuti la verdajn verkojn, subteni kiel legema popolo niajn ofte solecajn poetojn, romanistojn, bildstriistojn... eĉ subteksistojn de subtekstoj, pepistojn kaj apistojn. Neniam plu nialingva kreanto plendu pri “poeto sen popolo” — jen promeso kiun ni povus fari en la Tago de la Esperanto-libro, Zamenhof-feste, la 15a de decembro.

*neologismo por aplikaĵo por poŝtelefonoj.