Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Transgenra Analizo de la romano Wicked

Ariel BONKORPA — Britio

Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. Ĝi estas “repensisma” verko, kiu kadras la “fian sorĉistinon de la okcidento” kiel la ĉefrolulon, igante ŝin tragedia figuro. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco* kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas tiel fama, ke preskaŭ ne necesas klarigi la rakonton ĉi tie, sed mi rapide faros. Dorothy Gale de Kansaso kaptiĝas en kirloventego, kiu sendas ŝin al la fremda lando de Oz. Post akcidenta mortigo de la sorĉisto de la oriento, al Dorothy estas taskigite mortigi la fian sorĉistinon de la okcidento, kion ŝi faras per sitelo da akvo. En la verko de Maguire, ni sekvas la verdan sorĉistinon Elphaba de la naskiĝo, eksciante kiel ŝi konatiĝis kun la “bona sorĉistino” Glinda ĉe la universitato, kiel kaj kial ŝi “malboniĝis”, kaj kiel ŝi tragike mortas en la fino.

Wicked estas pli konata kiel muzikalo, en kiu Idina Menzel estis la origina aktoro de Elphaba. Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro. La muzikalo multe simpligis la rakonton, kaj pro tio mi fokusiĝos pri la romano en mia pritraktado.

Ekzistas jam multaj analizoj de La Mirinda Sorĉisto de Oz kiel kvira teksto, almenaŭ la filma versio. En la filmo, komence ĉio estas nigrablanka, kaj kiam Dorothy ekpaŝas en Oz, koloroj aperas: bela metaforo por la ekkonscio pri gejeco. Krome, estas la fama kanto Somewhere over the rainbow (Ie preter la ĉielarko) kaj ĉielarko estas konata simbolo de GLAT**-eco. Judy Garland, la aktoro kiu rolis Dorothy, estas “geja ikono”, kaj pli frue en Usono oni uzis la esprimon “amiko de Dorothy” kiel eŭfemismon por gejuliĉo.

Do, La Mirinda Sorĉisto de Oz jam havas radikojn en kvireco. Ni povas konstati, ke la rakonto de la vidpunkto de Dorothy spegulas la ŝablonan rakonton de kvireco, fokusiĝante pri ekkonscio kaj elŝrankiĝo. Mi tamen preferas la rakonton de Elphaba, ĉar por mi ĝi spegulas la rakonton de la “malbonaj kviruloj”, t.e. la homoj, kies kvireco ne nete enmeteblas en skatolojn kaj normojn, kaj kiuj aktive kontraŭas la hegemonion de cisgenraj kaj aliseksamaj normoj en nia socio.

La plej okulfrapa afero en Wicked por mi estas tio, ke Elphaba estas tre facile legebla kiel reprezento de transgenra aŭ interseksa virino. La plej klara ekvivalento estas la verda haŭto de Elphaba, kiu markas ŝin kiel “malsamaĉan”, iusence “kviran”. Post la naskiĝo de Elphaba, unu el la akuŝistoj komentas pri io nenorma en ŝia generilo (ŝi konfuziĝas unue, ĉu estas ino aŭ iĉo). Ankaŭ Elphaba mem perceptas sin ekster la kutima koncepto de genro: “Mi estas Munchkinland-ano denaske, se ne laŭ kreskigo, kaj mi estas knabino akcidente, se ne laŭ elekto.” La avino de Elphaba, rimarkante ke ŝiaj gepatroj atendis filiĉon***, kiu daŭrigos la linion de religiaj ministroj en la familio, pensas: “Eble ... la eta verda Elphaba elektis sian propran sekson, kaj sian propran koloron, spite al la damnindaj gepatroj.”

Alia afero, kiun mi tre ŝatas pri la verko, estas la pritrakto de genro rilate al aspekto, kutimoj ktp. Tre ofte oni supraĵe traktas tion en rakontoj. Oni kutime uzas la stereotipon de “ino, kiu ne ŝatas ŝminkaĵojn, robojn ktp.” por montri genrodiversecon. Tamen, laŭ mi Elphaba reprezentas pli profundan interagon de genraj roloj kaj atendoj en socio. Ŝi estas markita kiel “neineca” pro siaj haŭto kaj konduto, kaj pro tio, se ŝi strebus aspekti ineca, tio estus pli okulfrapa kaj homoj mokus ŝin.

Mi tre identiĝas kun tio, ĉar kiel transgenra virino, homoj aŭ kritikas vin, ke vi ne sufiĉe strebas aspekti kiel via “celata genro”, aŭ kritikas vin, ke vi “troigas” vian reprezenton de ineco. Genraj roloj estas artefaritaj, sed oni ne volas konscii pri tio. Kiam transgenraj virinoj ŝminkas sin, portas robon ktp., pro la “malkongruo” de ilia korpo la artefariteco de genro pli videbliĝas, kaj oni punas ilin anstataŭ kritiki la koncepton de genro. Krome, de pluraneca perspektivo, aliaj trajtoj kiel niaj raso, klaso, handikapeco ktp. kontribuas al tio, ĉu nia konformo al genraj roloj estas markata aŭ ne. Kompreneble por Elphaba, pro la haŭtkoloro, ŝia ineco estas malpli estimata ol ĉe la aliaj roluloj. Maguire ankaŭ esploras tion de la perspektivo de handikapeco; la fratino de Elphaba, Nessarose, havas blankan haŭton sed pro naskodifekto ne havas brakojn. Ŝi estas tre religia kaj strebas konduti pie kaj “damece”, sed multaj aliaj mokas ŝin pro ŝia “falsa” agmaniero.

En la mondo de Wicked ekzistas bestoj kaj Bestoj. Bestoj kun majuskla “B” povas paroli, kaj estas same konsciaj kiel homoj. Tamen, multaj homoj kredas ilin subaj al homoj, kaj estas granda lukto pri la rajtoj de Bestoj. Elphaba fariĝas radikala aktivisto pri Bestaj rajtoj, kaj grandaparte estas pro tio, ke la socio tiel malakceptas ŝin. Ĝenerale ŝi luktas kune kun subpremataj figuroj tra la lando de Oz. Mi tre ŝatis, ke la kvireco de Elphaba estas kerne ligita al politikeco, ribeleco. Multaj transgenraj homoj, kaj kviraj homoj ĝenerale, estas politike aktivaj, ofte radikalaj, ĉar ili simple ne havas la eblon ne esti tiaj. En tiu repensisma rakonto, kiu montras la “bonan flankon” de iu rolulo, estas tre facile igi ilin tre bonkondutaj kaj liberalaj. Maguire inverse igis Elphaba ege defiema, radikala kaj batalpreta rolulo. Eĉ se oni ne tute konsentas kun la decidoj kaj faroj de Elphaba dum la rakonto, ŝi estas tre simpatia rolulo, kies agoj estas pravigitaj de ŝiaj cirkonstancoj.

Maguire verkis pliajn tri romanojn en la kanono de Wicked, kaj kvankam Elphaba mortas en la fino de la unua libro, oni multe esploras ŝian vivon kaj la postsekvojn de ŝia morto en la postaj libroj. Kvankam ŝi estis elĵetita de la socio en Wicked, en la postaj libroj multaj homoj ekagnoskas ŝin kiel gravan aktiviston kaj politika ribelulo, kaj grafitias la sloganon Elphaba Vivas en la Smeralda Urbo.

Tio pensigis min pri “transgenra nekropolitiko”. Tra la tuta mondo transgenraj virinoj, speciale neblankaj, estas mortigataj grandnombre, ofte en okazoj de seksperforto. Tiu fenomeno estas plej konata en Usono, kaj oni elpensis la ideon de “transgenra nekropolitiko” — tio, ke la mortigado de neblankaj transgenraj virinoj estas iusence “aprobata” de nia socio, kaj pro tio ĝi daŭre okazas sen multe da publika agnosko. Alia flanko de la nekropolitiko estas tio, ke oni emas uzi murditajn transgenrajn virinojn kiel diskursajn ilojn. Oni ne kampanjas helpi ilin dum ili suferas vivaj, sed poste uzas la statistikojn pri ilia morto por ŝoki kaj argumenti. En Wicked, mi trovis tion tre interesa, ke oni nur post la murdo de Elphaba komencas agnoski ŝin kiel bonan homon, kiam jam estas tro malfrue. La koncepto de la “postvivo”, la nekonsenta reverko de ies faroj dumvivaj, estas tre bone esplorita en la romanoj.

Pli ĝenerale, Wicked kaj ĝiaj sekvaj romanoj estas tre kviraj. Maguire mem estas geja, kaj anstataŭ havi ŝablonon de aliseksemaj roluloj, kiel en la plejparto de la verkoj, en la mondo de Maguire preskaŭ ĉiuj estas ambaŭseksamaj. Li aludas al tio, ke Elphaba kaj Glinda intimiĝas kelkfoje dum la rakonto, kaj aliaj kviraj kaj pluramemaj rilatoj estas klare montritaj. Estas ege refreŝige legi romanon, kie oni ne devas antaŭsupozi, ke ĉiu rolulo estas aliseksama, krom se oni specife diras alie. Alia rolulo, kun kiu mi ege identiĝas, estas la Timema Leono, kiu reprezentas la tradiciajn stereotipojn de “malfortaj” gejuliĉoj, sed tamen estas traktata kiel serioza kaj respektinda rolulo.

Do, fine mi diros tion: mi volas pli da ĉi tiaj romanoj! Estas tre rare trovi tekstojn, kiuj ne nur traktas tiel profundajn kaj diversajn temojn, sed ankaŭ kernigas kvirecon. Kaj des pli mojose, ĝi estas en la ĝenro fantasta, kie oni plejparte plu uzadas la samajn malbonajn ŝablonojn de raso kaj genro firmigitaj de Tolkie. Mi ŝatus fini per citaĵo de la libro, de Elphaba, kiu bone reprezentas ĝian esencon:

“Homoj ĉiam ŝatis klaĉi, ĉu ne? Tial mi nomas min sorĉistino nun: la Fia Sorĉistino de la Okcidento, se vi volas la plengloran version. Se homoj ĉiuokaze nomos vin frenezulo, kial ne ĝui la tutan avantaĝon de ĝi? Tio liberigas vin de normoj.”

**

*“Kvira” estas pruntita de la angla queer, sakraĵo gejfobia, kiu estis realproprigita en iuj rondoj. Ĝi estas tegmenta termino indikante ĝeneralan apartenon al GLAT-a kulturo, specife rilate al normodefiaj aspektoj de ĝi.

**GLAT: Akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.

***iĉo = virseksulo