Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RAKONTO

Kukurbo

Evgenij GEORGIEV — Kazaĥio

La memoro ja estas stranga afero. Pri mia avo mi antaŭe memoris ne multe: nur tion ke li iam ekzistis. Kaj tion ankaŭ sufiĉe nebule...

Sed jen denove iu sidas en la kverka brakseĝo kaj fumas ĉiaman pipon, produktante neimageble grandajn fumnubojn. Avĉjo! Mi ĉion rememoris! Naskiĝas lia ĝiba figuro kaj tiuj bone konataj grandaj oreloj. La bonkora vizaĝo iom ruziĝas, kiam li rememoras pri jam pasintaj aferoj.

Post miaj petoj rakonti ion, li duonvolonte komencas: “Vi, do, parolas pri la komunismo...” Mi surprize rigardas al li, hezitante obĵeti. Mia avo estis unu el tiuj personoj, kiuj eksplodas pro, ŝajne, neniuj kialoj. Tial interdisputi kun li estis memmortige.

Li tiras en sin la fumon tre malrapide kaj noble, kun multsignifaj intervaloj. Iom pripensinte pri io propra, de neniu konata, li rekomencas, same kun longegaj paŭzoj, kompreneble:

“En mia familio tiu sistemo ne estis apogata pro la kukurbo. Ĉu vi ne vidas la interrilaton? Ĉar vi estas stulta. Kaj stulta vi estas ĝuste pro viaj videoludoj aĉegaj. Ili jam elsuĉis la reston de via cerbo.

Vi devintus vivi dum la tre longa kaj terura seka sezono, kiam mankis eĉ manĝaĵoj en nia regiono. Ni ĉiuj devis manĝi tion, kion ni povis eltrovi por kuiri. Terpoma ŝelo, brano, malgrandaj bestoj kaj birdoj, kiujn oni povis kapti surstrate. Tamen, unu el la altvaloraj legomoj, kiu povas resti pli-malpli freŝa dumlonge, estas ĝuste kukurbo. Nu, pro tio miaj patro kaj onkloj — kiuj estis infanoj kaj fraŭloj tiam — manĝis multegon da kukurbo dum tiu tempo. Jen kial ili promesis neniam plu post tiu seka plago manĝi kukurbon.

Kiam alvenis la periodo de 1936, la komunistoj provis akiri la potencon kaj ĉiuj scivolemis pri tio kia povus esti tiu reĝimo. Unu el miaj onkloj, kiu studis agronomion en la universitato, tre simpatiis pri la komunismo. Iufoje, li vizitis nian familion por debati pri la politiko kaj por konatigi al ĉiuj la aferon.

Komence li rakontis pri Lenin kaj poste ankaŭ pri la planita ekonomio de la komunisma sistemo. Precipe, pri tio ke ĉiuj homoj aĉetos nur en la oficialaj ŝtataj vendejoj. Aĉeti rajtos nur tiuj, kiuj havos ion por vendi.

Mia patro kaj la ceteraj onkloj, kompreneble, demandis kio okazus, se ili enirus la oficialan vendejon kaj tie estos eble nur kukurbo por aĉeti.

“Nu, vi ja devos aĉeti la kukurbon por manĝi”, respondis mia studanta onklo.

“Nu... — ĉiuj diris — ne pensu kvazaŭ ni aĉetus tion”.

Pro tio ni ne apogas la komunismon. Poste nia onklo ne plu provis agiti nin kaj ĉiuj ni ekvivis la propran vivon...”

Avĉjo finis rakonti, sentante sin, evidente, tre vigla. La pensoj pri la antaŭaj eventoj plenigis lin per juneca energio. “Jene. Kaj ne plu permesu al via buŝo paroli pri komunismo ĝis vi purigos vian langon...” — resumis mia denove maliciĝinta avo, ial montrante al la tute nigra plafono.