Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La estonteco de la reta aktivula trejnado (Enric Baltasar)

80% de la efekioj venas el 20% de la kaŭzoj, laŭ priskribo de la fama ekonomia leĝo de Vilfredo Pareto (1896). Tiu koncepto aplikeblas al tre diversaj kuntekstoj: interalie ni surhavas malplimulton de niaj vestaĵoj la plejmulton de la tagoj, kaj kutime uzas nur etan kvanton el la amaso da poŝtelefonaj programetoj kiujn ni havas instalitaj.

La principo indikas al ni, ke la ofta kolektiva agaro de nia socia movado estas signife malgranda kaj ke fokusiĝante pri la plibonigo de 20% de nia agado ni povas atingi pli da efiko en 80% de la rezultoj. Sur tio baziĝas la manlibroj, kiujn oni uzas en aliaj movadoj, ekzemple en tiu de la atestantoj de Jehovo, por kapabligi novajn kaj pli spertajn aktivulojn, kion senkrie mi ekentreprenis en la lasta parto de 2014 per la fondo de la Instituto “Fina Venko”, organizajo kun la celo disvolvi kaj pligrandigi la Esperanto-movadon.

Jam antaŭ la fondo aperis aliaj instru-projektoj por aktivuloj, sed montriĝis la bezono ke ni kreu veran kaj fortan platformon de kooperativeca lernado, kun potencigo de la neformala edukado, por trairi vojon de pliprofesiigo de nia movado. Samtempe, mia engaĝiĝo en TEJO, kaj posta elekto en la Estraro, ebligis pli praktike alporti mian vizion pri tio kiel modeli la organizon kaj nian funkciadon. Do, sekvis filozofion de identigo de kernaj diferencigaj eroj kaj kunigo de streboj, prezentiĝis trafenda oportuno: profiti la buĝeton kaj devigon krei novan paĝaron kie montri la intelektajn produktojn de la projekto pri Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) por la starigo de Aktivula Akademio.

Propono kaj celoj

Baze, la propono estis uzi la ĉevalon de la Instituto Fina Venko por kunigi la materialojn de ambaŭ organizoj, dum ni farus la jenajn ŝanĝojn:

Ebligo de onta pliiĝo de profitoj el membraraj.

Plifaciligo de trovado de utilaj materialoj por aktivuloj.

Estonteco kaj kiel kunlabori

Estis planita la iompostioma publikigo de novaj enhavoj post la inta aperigo de la retejo, kiel ekzemple gvidlinioj pri starigo de stando en foiroj, modelo de statuto de landa sekcio kaj plurlingva rolludo pri lingva politiko, pluraj el ili kreitaj de nia landagadisto Łukasz Żebrowski. Aparte, ni sistemigos la dediĉon de tempo de projekt-eventoj por la kunkreado de intelektaj produktoj.

Se vi havas sciojn aŭ spertojn kiujn vi povus transdoni al aliaj esperantistoj, ne hezitu kunlabori per artikoloj, kursetoj aŭ videoj. Krome, antaŭ pluraj jaroj stariĝis intereso disponi en la Esperanto-komunumo pri manlibro de organizado de eventoj, celanta pli kvalitajn aranĝojn, malmultigi teamajn konfliktojn kaj pliigi engaĝiĝon de novuloj. Ni jam disponas iom da materialo pri tiu temo, sed necesas multe pli (kreado de nomŝildoj, organizado de gufujo...), kaj por realigi tiun gigantan taskon mi proponas al vi modelon de teama kunlaboro kiu konsistas en la verkado de etaj specifaj artikoloj dum estas kreata kolektiva enhavtabelo. Se vi interesiĝas, sendu por ni mesaĝon al trejnado@tejo.org pri unu el la jenaj temoj:

Fine, dankante pro la laboro de la retejisto Matthieu Desplantes, de la provlegintoj Vanege kaj Aleks André, kaj al la iamaj partneroj Evildea kaj Monda Lingvo de la Instituto, mi invitas vin eniri en http://akademio.tejo.org por esplori ĝin!

Persona foto: https://scontent-mad1-1.xx.fbcdn.net/v/t1.0-9/13094350﹍894571357353353﹍6015513845128250936﹍n.jpg?oh=8f9eea6d295c18b315a5302e701e227a&oe=59D6D3C1