Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 30-a Komuna Seminario (KS) en Koreio

Song Ho-young, Koreio

La Komuna Seminario (http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna﹍Seminario), jam 30 jarojn daŭranta internacia junulara E-aranĝo en la Orienta Azio, bonvenigas vin! La ĉi-foja KS okazos paralele kun la Komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio, kio permesas des pli grandan kaj enhavriĉan programon. Ĝi estos ankaŭ bonega oportuno por junaj aktivuloj, kiuj kunlaboros por la IJK 2012 okazonta en la japana pitoreska insularo Okinavo. Korea Esperanto-Junularo (KEJ) promesas mojosan etoson en ĉiuj sencoj, kunlabore kun najbaraj junularoj!

1. Ĉefa temo: Etaj Esperantaĵoj en nia vivo

2. Dato: 7(ven)-10(lun) de oktobro 2011

3. Loko: Seongnam, Sud-Koreio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Seongnam)

4. Kotizo (kovranta manĝadon kaj loĝadon)

(1) Koreoj kaj japanoj: 77 000 ŭonoj (ĉ. 50 eŭroj)

(2) Ĉinoj kaj ceteraj: 63 000 ŭonoj (ĉ. 41 eŭroj)

(3) Gimnazianoj: 50 000 ŭonoj (ĉ. 33 eŭroj)

(4) Unutaga partoprenanto sen loĝado: 30 000 ŭonoj (ĉ. 20 eŭroj)

*Eblas pagi surloke al la organizantoj.

*La kotizo ne kovras ekskurson en la 10-a tago.

5. Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika@saluton.net

ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

(La foto montras la pordegon de la Kastelo Hwaseong, nomumita kiel monda kultura heredaĵo de Unesko en 1997, kaj unu el la vizitotaj lokoj de la ekskurso.)