Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NKD - Nekredeblaĵoj

La angla lingvo kiel “internacia”

Valentin Melnikov - Rusio

Kiu asertas ke “la tuta mondo parolas angle”? Ke la angla estas “la” internacia lingvo kaj se oni scias ĝin, oni ĉie ajn orientiĝos senprobleme? Ke la angla lingvo estas facila kaj oportuna?

La urbo Sankt-Peterburg dum pli ol 200 jaroj estis la ĉefurbo de Rusio. Nun oni ofte nomas ĝin la “kultura ĉefurbo de Rusio”. Kiel ĉiu granda urbo, ĝi havas metropolitenon (urban subteran fervojon). Antaŭnelonge oni decidis por oportuneco por eksterlandaj turistoj aldoni anglalingvajn indikilojn. Certe estis elspezita granda monsumo kaj jen la rezulto:

Ruse estas skribite “iru laŭ maldekstra flanko”!