Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La bitmona revolucio

Monsistemo en la manoj de la popolo

Joop Kiefte - Nederlando

Bitcoin, foje nomata bitmono en Esperanto, en diversaj landoj aktive lastatempe aperas en la novaĵoj. La prezo supreniris multege, je la surprizo de multaj kiuj ne komprenas kiel interreta monsistemo povas tiom valoriĝi, aŭ kiel ajn havi valoron. Do, kio estas Bitcoin?

Bitcoin estas protokolo por sendi monon per la interreto. Ĝi ankaŭ estas la nomo de la monunuo kiu estas sendata per ĝi. Oni povus indiki la unuan per bitmono kaj la duan per bitmonero. Grava trajto de bitmono estas ke ĝi funkcias dise, kontraŭe al praktike ĉiuj aliaj monsistemoj kiuj funkcias per centra banko. La centra banko kutime aranĝas diversajn gravajn funkciojn: krei la monon (en la nuna sistemo pruntata mono estas efektive tiumomente kreata el nenio), transskribi la monon kaj eviti ke oni uzu la saman monon dufoje por diversaj aferoj (la t.n. double spend, en Eo: duobla elspezo).

Normale oni tute ne pripensas tion, sed se mono estas cifecera afero (kiel ankaŭ en centraj bankoj), mono povus esti uzata plurfoje se oni ne kontrolas ĉu vi ankoraŭ havas la monon. Sama afero kun necifereca mono estus fari perfektan kopion de bankbileto: neniu scios ke ĝi fakte estas kopio de alia monbileto, do vi efektive uzas monon kiun alia persono jam uzis. Duobla elspezo efektive do estas falsi monon.

La bitmona sistemo faras ĉion tion en disa reto kun teĥniko bazita en matematiko. Estas diversaj programoj per kiuj oni povas fari tion, kaj multaj, interalie la unua kliento, estas libera programo, do la kodo estas kontrolebla kaj plibonigebla.

Bitmono estas kreata pere de proceso kiun oni nomas minado. Fakte, tio, kio vere okazas estas matematika proceso, kiu protektas la sistemon kontraŭ duobla elspezo. Tiu proceso estas kreado de ĉeno da blokoj (la blockchain, blokĉeno) kun blokoj, kiuj nepre dependas de la antaŭaj blokoj. Bloko estas listo da transakcioj kune kun informoj pri la antaŭaj blokoj kaj aldona informo kreita de la matematika proceso por influi la protektan markon. La protekta marko de tiu bloko devas havi specifan trajton por esti valida, kaj por trovi markon kun tiu trajto necesas multe da komputila laboro. La sistemo aŭtomate adaptas la trajton (kvanto da nuloj) laŭ la forto en la reto, kaj kiel premio por trovi novan blokon, bitmono estas pagata por la nomataj ministoj. Komence tio estis 50 bitmoneroj (BTC), nun estas 25 BTC kaj tio daŭre duoniĝos ĝis fine maksimume 21 milionoj da bitmoneroj estos en la sistemo.

Sufiĉas la teĥnikaĵoj, por kio ĝi utilas?

Per la bitmona reto oni fulmrapide povas sendi kian ajn kvanton da mono per la reto. Mi ĵus ankoraŭ pagis 10 eŭrojn en bitmono al mia edzino kaj persone aĉetis 15 eŭrojn en bitmono, kaj vere verŝajne eĉ man-al-mane oni ne pagas tiel rapide! Por esperantistoj tio utilas ĉar ni ofte laboras tre dise kaj per nekunlaborantaj monsistemoj. Se per la interreto ni donas servon, bitmono estas pli praktika ĉar tio okazas rapide, definitive kaj ofte multe malpli koste: per kreditkarto kaj per monsendaj servoj oni bezonas pagi ofte sufiĉe grandan kvanton por malpli rapida pago, kaj la interŝanĝo ankoraŭ manĝas parton. Pro la limigita kvanto kaj granda uzeblo en pagado, bitmono emas plivaloriĝi anstataŭ malplivaloriĝi kiel dolaroj kaj eŭroj.

Aliaj kialoj por uzi bitmonon? Kvankam la tuta historio da pagadoj estas publika, vi neniel bezonas identigi vin. Pro tio ekzemple bitmono estas la preferata spezilo por interreta aĉetado de drogoj, armiloj kaj ĉio ajn alia kion oni nur malfacile akiras. La pagoj ne estas ligitaj al vi, kaj facile vi povas fari novan adreson por ricevi aliajn pagojn (sed kompreneble vi restas nur tute neidentigebla se vi bone zorgas kiel vi elspezas). Ekzemple multaj interretaj bitmonaj pagsistemoj kreas novan adreson por ĉiu pago, kaj vi povas tuj vidi per la retejo ke la pago alvenis (ekzemplo de tio estas la donacligilo fine de ĉi tiu artikolo).

Amuzaj faktoj: unu el la bitmonaj programoj nomiĝas spesmilo, laŭ iu antaŭa Esperanta monunuo, kaj eblas uzi bitmonon por aĉeti stelojn, monerojn revivigitajn kaj nuntempe uzatajn en Esperantaj (junularaj) kunvenoj. La originala bitmonilo bitcoin-qt kaj la por kutima uzo pli rekomendata multibit ambaŭ jam estas tradukitaj al Esperanto, do vi facile povos komenci uzi ilin.

***

Bitcoin.org

Ĉi tie vi povas elŝuti la oficialan bitmonilon.

Multibit.org

Ĉi tie vi povas elŝuti multibit, la pli malpezan programon por komuna uzo.

Blockchain.info

La ĝis nun plej sekura interreta monujo (ĝi efektive funkcias per javaskripto en via retumilo, ŝlosiloj ne estas konservataj servile!)

Bitmono — Duboj kaj Misteroj

La redakcio

Bittimo [MTGOX.jpg], [kurzo.jpg]

En februaro, la japana retejo MtGox, unu el la plej grandaj retejoj en la mondo por interŝanĝi bitmonon, deklaris bankroton kun ŝuldo de 64 milionoj da dolaroj. Sen doni tro da klarigoj, MtGox malaperis kun 1,75 milionoj da bitmonoj, t.e. 300 milionoj da dolaroj.

La retejo spertadis problemojn post kiam la ĵurnalo New York Times raportis la ekziston de dokumento, kiu indikas ke 744 mil bitmoneroj estis ŝtelitaj de MtGox kelkajn jarojn antaŭe — kaj pri tio ne estis avertitaj la klientoj. Jam antaŭe, uzantoj raportis, ke ili perdis 4 750 bitmonerojn — la ekvivalenton de 2 milionoj da dolaroj. Tiuj problemoj kaŭzis la nunan duonigon de la valoro de bitmono el la rekordo atingita pasintjare, kiam unu BTC valoris mil dolarojn.

En aprilo 2013, MtGox vivis sian apogeon: la entrepreno respondecis pri 70% de la tutmondaj bitmonaj interŝanĝoj. Malgraŭ tio specialistoj kredas ke la bitmono resaniĝos, ĉar unu sola kompanio ne povas fuŝi la tutan bitmonan sistemon.

Misteroj pri ĝia deveno [Nakamoto.jpg]

La ekapero de la bitmono estas envolvita en misteroj. Oni scias nur ke iu Satoshi Nakamoto (eble kromnomo) estas la persono aŭ grupo, kiu kreis la originalan protokolon en 2008 kaj lanĉis la bitmonan reton en 2009.

Antaŭ nelonge, la revuo Newsweek publikigis artikolon, en kiu ĝi asertis esti trovinta la patron de la virtuala monunuo. Dorian Prentice Satoshi Nakamoto, la supozebla kreinto de la bitmono, havas 64 jarojn, naskiĝis en Japanio sed vivas modeste en Kalifornio, Usono. Strange por homo, kiu supozeble havas bitmonan fortunon egalvaloran al 400 miliardoj da usonaj dolaroj.

La publikaĵo ricevis kritikojn pro tio ke ĝi tro multe eksponis lian privatan vivon. Sed fakte, Nakamoto mem ne respondis la demandojn de la raportisto kaj poste, tra advokato, diris ke li tute ne rilatas al la kreado de la bitmono, kaj nur sciis pri ĝi pro la raporto. Evidentiĝis ke Newsweek kreis ĉion surbaze de supozoj kaj koincidoj, sen konkreta pruvo ke Dorian Nakamoto vere estis la patro de Bitmono.

Oftaj duboj pri bitmono

Se vi ne tute komprenis kiel bitmono funkcias, ne paniku, ĝi ja estas komplika afero. Sed vi ne bezonas ĉion kompreni por uzi ĝin. Jen ni iom pli detale analizas ĝin.

El kie venas la valoro de la bitmono?

Tio, kio difinas la valoron de la bitmono, estas la baza regulo de ekonomiko: oferteblo kaj postulo. La totala sumo de bitmoneroj estas limigita al 21 milionoj (Nun cirkulas 12,4 milionoj). Nuntempe unu BTC egalas al ĉ. 570 USD, sed la plej alta valoro estis en nov. 2013 kiam ĝi atingis pli ol 1000 USD.

La bitmona valoro lastatempe prezentas altan variadon laŭ la utileco, spekulado kaj novaj regularoj en ĉiuj landoj. Tiu ĉi variado estas iom simila al la ordinaraj moneroj kompare kun aliaj valutoj — kun la pluso ke la bitmona merkato estas malgranda, kio signifas, ke eĉ malgranda “turbulado” multe skuas la merkaton.

Ĉu mi devas elspezi preskaŭ 600 USD por uzi bitmonon?

Ne. La bitmono povas esti dividita en plurajn partojn, multe pli ol la centonoj de dolaro. Vi povas aĉeti malgrandan pecon de la monero. La plej malalta parto de la bitmono nomiĝas “satoŝi”.

Kion faras la “ministoj”? Ĉu ili produktas monon? [bitcoin-miner.jpg]

La termino “ministoj” estas analogio al la laboristoj de orminejoj. Ili disponigas siajn komputilojn por ke la operacioj de mastrumado kaj funkciado de la sistemo realiĝu. Tio estas, ke okazu la validigo de la transakcioj per bitmono.

La minado estas loterio. La ministo devas trovi nombron kiu, sekvas la regulojn de la reto, el kiu rezultas ”bloko” akceptata. Tiu bloko entenas la transakcion. Ĉiu “veto” en tiu loterio havas tre altan komputan koston. Tial, ordinaraj hejmaj komputiloj ne havas multe da ŝanco konkurenci. Profesiaj ministoj uzas supermaŝinojn por atingi la plej altan nombron de provoj en la plej mallonga periodo de tempo. Gajnante la loterion kaj helpante al la reto teni la ordon, la ministo rajtas (nuntempe) ricevi 25 bitmonerojn.