Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Blaga Blogo [faixa vertical]

Blogo de radia aŭskultanto [titulo]

Viktoro SOLÉ- Katalunio [autor]

**

Antaŭ kelkaj monatoj mi suferis trafikan akcidenton. Ĝi estis sufiĉe grava ĉar mia kranio forte vundiĝis kaj oni devis operacii min. La kuracisto volis taksi mian mensan staton antaŭ la operacio, do li demandis min “kiel okazis la akcidento?” kaj mi, por ŝajnigi trankvilecon, respondis vortludeme “Doktoro, kiel vi vidas, ne temis pri akci-dento, sed pri akci-kapo”. Samtempe, la kuracisto nervoziĝis (li pensis ke mia menso estas ja klare afekciita kaj mia edzino trankviliĝis (ŝi pensis ke mi estas tiel stulta kiel ĉiam).

Finfine oni kondukis min en la operaciejon kaj la kirurgo, farante sian laboron, metis metalan peceton ene de mia vundita kranio kaj mi resaniĝis post kelkaj ripozaj semajnoj. Ĉio iris glate dum la unuaj tagoj kiam mi denove agis kiel kutime: mi revenis al la laboro, al gimnastejo kaj al la muziklernejo. Relative baldaŭ mi aĉetis novan aŭtomobilon (la malnova ne postvivis la akcidenton) kaj, kiam la timo malaperis, mi denove stiris ĝin.

Antaŭ la “malfeliĉa okazaĵo” mi jam devis uzi okulvitrojn por ŝofori dumnokte pro mia eta miopeco, do alvenis la momento kiam mi devis uzi ilin por pli bone vidi la ŝoseon. Unue mi ne bone rimarkis la aferon, ĉar mi kutime havas la aŭtomobilan radion ŝaltita, sed, kiam pro stranga brueto, mi malŝaltis la radion, mi ekkonsciis pri la novaĵo: mi povis aŭdi radion. Mi celas, sen ŝalti iun elektronikan ilon, mi kapablis aŭdi radion! Poste, fakulo klarigis al mi, ke temas pri ebla sed malofta kombinaĵo inter la metala peceto kiun mi havas kranie kaj la okulvitra stangeto kiu tre apudas al la metalereto. Kiam mi iomete movis la stangeton, mi eĉ povis aŭdi malsamajn radiostaciojn!

Kompreneble, mi baldaŭ aĉetis novajn okulvitrojn, kiuj ne havas ferajn stangetojn, kaj la problemo solviĝis. Sed mi ne forĵetis la malnovajn, ĉar foje mi ŝatas promeni piede aŭ aŭte kun miaj “magiaj” okulvitroj aŭskultante radion.

Hieraŭ, ekzemple, mi piediris tra la urba parko aŭskultante mian preferatan programon, kaj tie mi renkontis amikinon, kiun mi ankoraŭ ne vidis ekde la akcidento. Post kisetoj, brakumo kaj kielvifartumado, mi baldaŭ demetis la okulvitrojn, kaj ŝi demandis min: “Vi aspektas bele kun viaj okulvitroj, kial vi demetas ilin?” kaj mi trankvile respondis: “Ho, por pli bone aŭdi vin!”.

Kompreneble, ŝi pensis ke mi ne estas la sama viro post la akcidento.