Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de observanto de kuriozaj konceptoj — Truo

Unu el la plej interesaj konceptoj elpensitaj de la homoj estas, sendube, la ideo de truo. Truoj troviĝas ĉie kaj ni uzas ilin milfoje ĉiutage. Tamen, se oni detale pensas pri tio, truo estas nenio, aŭ pli bone dirite, truo estas aliaĵo, tio, kio fakte ne ekzistas, tio kio restas malplena, malokupata. Fakte ni ne estas koheraj eĉ pri la difino de truo mem, ĉar ni taksas “truo” la malplenaĵon, kiu tute trapasas ion ajn (ekzemple la buton-truon), kaj la kavon, kiu entute ne kapablas trapasi ion ajn (ekzemple la golfo-truon, ĉar memkompreneble, ĝi ne kapablas trapasi ĝis la antipoda parto de nia planedo). Ĉu en aliaj lingvoj oni uzas malsamajn nomojn por tiuj du malsamaj tipoj de truo? Estus interese scii tion.

Fakte, mi ne scias, kial mi interesiĝas pri ĉi tiuj kuriozaj konceptoj, kiuj vekas tiajn tute neutilajn meditojn. Ne malofte okazas, ke kiam oni estas dumtempe obsedata de unu el tiaj ideoj, ĝi aperas ĉie. Lastatempe, legante la libron Flaubert’s Parrot (la papago de Flaubert) de la angla verkisto Julian Barnes, mi trovis, ke oni povas difini la koncepton “reto” en du manieroj laŭvidpunkte: oni povas diri, ke ĝi temas pri maŝa ilo elpensita por kapti fiŝojn, sed oni povus, sen grave difekti logikon, renversi la bildon kaj difini reton, kiel amuza leksikografo iam faris: “kolekto de truoj kunligitaj per ŝnuro”. Kaj certe, tiu leksikologo tute pravis, ĉar la utilo de reto baziĝas sur la fakto, ke ĝi havas truojn. Fakte, reto estas la plej malmultekosta kaj, samtempe, la plej efika maniero konstrui truojn, ĉar, kiel menciite, truo estas nenio, sed oni devas ĉirkaŭigi tiun neniaĵon per io reala.

En aliaj okazoj mia menso ŝatas navigi sur la danĝeraj (tamen inspiraj) akvoj de la falsaj etimologioj, dum mi demandas min, ĉu la pedagogia laboro temas pri la kreado de truoj (“ins-trui”) en la cerbo de lernantoj, por ke ili klopodu plenigi ilin per iom da scio.

Tamen, krom kelkaj aludoj al la homkorpaj truoj (riĉa kampo sendube, kiun mi ne planas pritrakti nun, pro ĝia memevidenteco), nuntempe mia plej ŝatata truo estas tiu nova, kiun mi ĝoje devis fari en mia pantalona zono.