Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LINGVOJ

La Cirila Alfabeto

Roman MUTIN — Rusio

La Cirilaj alfabetoj estas uzataj en slavaj lingvoj (rusa, ukraina, belorusa, bulgara, macedona ktp) kaj en multaj neslavaj lingvoj sur la teritorio de eks-Sovetunio. Ekde la 9a jarcento, la slavaj popoloj komencis akcepti la ortodoksan kristanismon, ĉefe pro la influo de la Bizanca imperio. Por traduki la grekajn librojn oni uzis du alfabetojn: glagolicon kaj la cirilan (Antaŭ ol akcepti kristanismon la slavaj popoloj verŝajne ne havis sian propran skribsistemon).

Glagolico (Глаголица) estas la plej frua slava skribsistemo. Ĝi ne estis bazita sur iu ajn alia alfabeto. Verŝajne ĝi estis inventita por distingiĝi de la greka alfabeto, fremda al slavoj. Ĝia nomo devenas de la vorto глаголать [glagolat’], kiu signifas “paroli cirilan”. Kirilico (Кирилица), kiu kontraŭe estis bazita sur la greka alfabeto, al kiu estis aldonitaj literoj por marki la sonojn, kiuj ne ekzistis en la greka lingvo. Ĝi ankaŭ havas la grekajn literojn ѯ (ksi) kaj ψ (psi), kiuj estis uzitaj nur en la vortoj prenitaj el la greka, ĉar la slavona lingvo ilin tute ne bezonis. La ununura diferenco inter ili estas la aspekto de la literoj, en la cetero tiuj du alfabetoj estas identaj.

Dum iom da tempo, la cirila kaj glagolico estis uzataj samtempe (arkeologoj eĉ trovis tekstojn, kiuj parte estis skribitaj en ambaŭ alfabetoj). Pro reciproka influo inter ili videblas eta simileco. Ili eĉ havas unu komunan literon ш [ŝ], kiu ankoraŭ restis en modernaj cirilaj alfabetoj. La glagolico estis tro malfacila por skribi kaj poste ne plu estis uzata. Cirilo kaj Metodo, laŭ la ortodoksa tradicio, estas la inventintoj de unu el la alfabetoj. Kvankam la cirila estas nomita omaĝe al Sankta Cirilo, ne eblas diri certe, ekzakte kiun alfabeton ili inventis.

Alia, kaj eble pli grava merito de la sanktaj fratoj estis tradukado de la Evangelio kaj aliaj sanktaj ortodoksaj libroj en la slavonan lingvon. Cirilo kaj Metodo estas konsiderataj kiel edukintoj de la slavaj popoloj. Ilia memortago en slavaj landoj estas oficale festata kiel la Tago de Slava literaturo. Estas malfacile diri, ekzakte kiun lingvon Cirilo kaj Metodo uzis por traduki la Evangelion. Verŝajne, en tiu tempo la slavaj popoloj parolis en sufiĉe similaj dialektoj de unu lingvo (kelkaj historiistoj nomas ĝin “slavona”, aliaj — “malnovslava”).

Proksima versio al tiu slavona lingvo, nomata Malnov-Eklezia Slavona, estas ankoraŭ uzata en ortodoksaj diservoj nuntempe. Grava ŝanĝo de la cirila alfabeto okazis en 1710, kiam la Rusia caro Petro la Granda ordonis uzi novan fasonon. La nova fasono estis pli utila por manskribado kaj presado kaj estis grava paŝo en la popol-edukado.

Ĝi estis destinita por skribi civilajn dokumentojn (kontraste al religiaj, kie oni ankoraŭ uzis la malnovan fasonon) kaj pro tio oni komencis nomi ĝin “civila fasono”, kiu estas uzata nuntempe en ĉiuj cirilaj alfabetoj. Dum sia historio la cirila alfabeto ofte ŝanĝiĝis. Multaj literoj malaperis, ĉar la lingvoj ne plu uzis ilin, sed literoj ankaŭ estis inventitaj. Ekzemple, la litero ё en la rusa, belorusa kaj kelkaj neslavaj lingvoj, estis inventita en 1783 de la princino Ekaterina Voroncova-Daŝkova.

En la 1930-aj jaroj, multaj neslavaj popoloj de la Sovetunia registaro estis devigataj transiri al la cirila alfabeto.

Kelkaj popoloj ankoraŭ uzas la cirilan alfabeton post la disfalo de Sovetunio (ekz. tataroj), kelkaj (ekz. uzbekoj) decidis reveni al sia antaŭa skribsistemo, kaj ankaŭ ekzistas popoloj, por kiuj la cirila alfabeto estis la unua skribsistemo.

Interesaj faktoj