Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

La ĉokolada kuketo

Sten Johansson - Svedio

Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdas laboron, bonan laboron, pro peco de kuketo. Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo. Ĉio estas jam preta, oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj ne povis renkonti min.

Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon.

La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kie mi metas mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin.

Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi tamen tre surpriziĝas. En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere havas kialon ruĝiĝi!

Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed en mia lando vi ne plu faros tion!”

Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon. Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo. Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon.

Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo. Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno. Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada kuketo! Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo. Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin.

Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon.

sekretario: oficisto por korespondado, protokolado

taso: trinkujo sufiĉe malalta, kun larĝa malfermaĵo, ofte kun tenilo

ĉokolado: dolĉaĵo el kakao kaj sukero

trovi: ekvidi, ekrimarki (post serĉado)

kaso: monkesto; monrimedoj, monhavo

surprizi: veni aŭ fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, ĉar neatendita

spuro: postsigno

maĉi: dispremi en la buŝo per la dentoj

gluti: traigi el buŝo tra gorĝo al stomako

bakterio: unuĉela vivaĵo, kiu reproduktiĝas per dupartiĝo

ĝeni: (iom) malhelpi al iu

ĝui: senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io

Biblio: sankta libro de kristanoj

mordi: premi per la (antaŭaj, tranĉaj) dentoj

mantelo: longa vesto kun aŭ sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn

migri: iri de unu loĝloko al alia (malproksima) loko, por ekloĝi tie

bedaŭri : diri aŭ pensi: “estas malbone, ke tio okazis tiel”

Teksto el la retejo Facila Vento: http://facila.org/

Permesilo CC BY-NC 3.0