Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Ozierk: La kaŝa katastrofo

Marc GALLARDO Francio

Mi renkontis Nadezhda Kutepova fine de aŭgusto 2015, en la francia urbo Lilo, kie mi partoprenis la somerajn tagojn de mia partio nomata EELV (Franca Verda partio: Eŭropa Ekologio La Verduloj). Ŝi prelegis kaj poste, kun miaj kamaradoj, mi parolis kun ŝi. Nia renkonto estis tre interesa. Mi multe ŝatas Nadezhda pro ŝia kuraĝo, la celo kiun ŝi postkuras kaj ŝia volo.

En julio 2015 ŝi petis azilon en Francio ĉar ŝi devis eliri rapide de Rusio. Ŝi fondis la asocion “Planedo de Esperoj” en 2000 kaj prezidas ĝin. Tiu organizo zorgas pri granda problemo: nuklea akcidento, kiun la rusaj aŭtoritatoj volas kaŝi ekde la jaro 1957. La asocio estis enskribita sur la listo de fremdaj agentoj laŭ la rusa leĝo*. Fakte, ŝi havas multajn personajn problemojn pro la leĝo kaj la prezidento Putin. Ŝia batalo komenciĝs en la jaro 2000 kiam ŝi konsciiĝis pri la danĝero de la akcidento, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj de multaj aliaj homoj ĉirkaŭe. Ŝi komprenis ke la rezultoj de tiu grava katastrofo daŭras ankoraŭ ĝis nun kaj ke neniu povas scii kiam tio malaperos.

* La rusa leĝo pri “eksterlanda agento” postulas ke senprofitaj organizoj, kiuj ricevas eksterlandajn monrimedojn kaj okupiĝas pri “politika aktiveco” registru kaj deklaru sin kiel eksterlandajn agentojn. La vorto “eksterlanda agento” en la rusa havas fortajn asociojn kun la spionado de la malvarma milito-epoko. La leĝo kreiĝis en la jaro 2012. Ĝi estis kritikata en Rusio kaj internacie kiel malobservo de homaj rajtoj kaj kvazaŭ kreita de la registaro por refuti opoziciajn grupojn.

La kaŝita urbo Oziersk

Oziersk estas fermita urbo, kreita je la fino de la dua mondmilito, 1 500 km-ojn for de Moskvo kaj 200 km-ojn de la aktuala limo kun Kazaĥio. Ĝi ne havis nomon dum la sovetia periodo, ĝi aperis sur neniu mapo. En 1994 oni nomis ĝin Oziersk, kio signifas “inter la lagoj”. Ankoraŭ nun en Rusio ekzistas pli ol 40 fermitaj urboj. Oziersk havas nun pli ol 80 000 loĝantojn.

Sovetunio kreis la urbon por loĝigi homojn, kiuj fabrikis nukleajn bombojn en komplekso nomata Majak. Tie oni preparis plutonion por la kapoj de raketoj. De 1949 ĝis 1956, 76 milionoj da kubaj metroj da radioaktivaj likvaj ruboj estis elĵetitaj en la Teĉan riveron, apud kiu loĝas pli ol 100 000 homoj, sen protekti aŭ informi la loĝantojn. Sed dum la sovietunia periodo ili ŝatis la vivon apartan tie, certe ili ignoris la problemon.

La loĝantoj de la fermitaj urboj vivis multe pli bonstate ol la ceteraj sovetianoj tiam. En tempo de totala deficito de varoj, la fermitaj urboj estis provizataj multe pli riĉe kaj homoj havis pli altan vivnivelon. Pro la fermiteco de la urboj kaj pli alta eduknivelo de la loĝantoj, tie estis malpli da krimoj, pli da ordo kaj la urboj estis pli trankvilaj, puraj kaj komfortaj.

La katastrofo de 1957

La 29-an de septembro 1957, je la kvara horo posttagmeze, eksplodo okazis en Majak. Oni opinias ke la malvarmigilo ne funkciis en la rezervujo de radioaktivaj forĵetaĵoj. Ĝi kaŭzis la formadon de radioaktiva nubo sur areo de proksimume 23 000 kvadrataj kilometroj. Ĉirkaŭe la fenestroj frakasiĝis kaj la tero tremis tre forte. Nun, oficiale oni taksas ke tiu katastrofo estas la plej grava en la mondo post Ĉernobilo (1986) kaj Fukuŝima (2011). Oni pensas ke pli ol 325 000 homoj estis tuŝitaj, sed la reala nombro ne estas konata. La diversaj rusaj aŭtoritatoj ĉiam subtaksis la gravecon de la katastrofo, poste neis ĝin longtempe.

Kiam la akcidento okazis, skipoj intervenis rapide, sed sen scioj, sen protektoj. Vilaĝoj estis evakuitaj, sed nur de la rusaj loĝantoj. La parto de la tatara vilaĝo Karabolka restas okupita de sia loĝantaro. Neniu vere komprenis, kio okazas. Tamen, pli malfrue, la sekvan jaron, en 1958, stacio estis kreita por studi la efikojn de radiado sur vivantaj estaĵoj.

Sekreto tre gardata

Dum longa tempo neniu sciis pri tio, kio okazis. Nur la loĝantoj de Oziersk parolas pri la akcidento de 1957, sen koni la gravecon. La unua dokumento pri tio estis skribita de la biologo kaj disidento Medvedev en lia raporto nomata “Kyĉtym nuklea katastrofo,” (Kyĉtym: la nomo de la plej proksima urbeto, proksimume je 10 kilometroj) en The New Scientist en junio 1976. Li skribis libron pri tio en 1979, tradukotan en la francan nur 9 jarojn poste. En la “okcidenta” gazetaro oni trovas artikolojn en la fino de 1970. Sed dum tiu tempo ekde la eksplodo, okazis multaj nukleaj akcidentoj malpli gravaj.

Tiel, en la printempo de 1967 la lago Karatĉai, kien oni defluigas radioaktivajn ĵetaĵojn ekde 1951, pro la influo de la vento kaj de la sekeco, poluiĝis denove kaj tuŝis pli ol duon-milionon da homoj. Oni nun opinias ke la lago estas la plej poluita loko en la mondo. Inter 1978 kaj 1986, 10 000 kavaj betonaj blokoj estis ĵetitaj en la lagon por malhelpi sedimentojn leviĝi al la surfaco kaj polvon disiĝi ĉirkaŭe.

La aktiveco de Nadezhda Kutepova

Nadezhda Kutepova naskiĝis en 1972 en Oziersk. La vivo en la fermitaj urboj estis mondo aparta kaj privilegia, kie, strange, oni ne zorgis pri la nuklea problemo. Do, kiel aliaj loĝantoj, ŝi ne ligis la nukleajn aferojn kaj la malsanojn ĉirkaŭ ŝi, malgraŭ la morto de la membroj de la familio. La gepatroj kaj la avino de Nadezhda Kutepova mortis pro kancero post kiam ili suferis dum longa tempo. Ŝia patrino mortis poste. Ŝi studis sociologion kaj politikan sciencon en Jekaterinburgo. Sed en 1999 en la aĝo de 27 jaroj, ŝi iris al prelego, kie ŝi ekkonsciis pri la graveco de la situacio. En 2000, ŝi kreis la asocion Planedo de Esperoj.

Kiel advokato, Nadezhda reprezentas la viktimojn de la nuklea industrio de la Rusa Federacio. Ŝi agas ĝis la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo, kun iomete da rezultoj. Sed Nadezhda daŭrigas kaj la mondo konas nun la gravecon de la akcidento de 1957, kun la problemoj, kiuj pligraviĝas. Fakte en 2011 ŝi gajnis la prestiĝan premion Nuclear Free Future Award [Premio por Futuro sen Nuklea Energio]. La saman jaron, la rusaj aŭtoritatoj reprenis la totalan regadon de la informado pri la poluado en la regiono de Oziersk.

En majo 2015, ŝi ricevis monpunon de 300 000 rubloj (4 760 eŭroj) pro la rifuzado registri la asocion Planedo de Esperoj kiel fremda agento. La tribunalo de Oziersk konfirmis la punon la 28-an de junio. Poste, la asocio kaj ĝia prezidanto estis akuzitaj pri “industria spionado”. Nadezhda kontraŭatakas per la justico. En julio tamen, kun la risko enkateniĝi 12 jarojn en malliberejo pro “spionado”, ŝi forlasis Rusion kun siaj tri infanoj kaj petis politikan azilon en Francio.

Hodiaŭ

En pli ol duona jarcento ricevinte toksajn forĵetaĵojn, la Teĉa Rivero fariĝis la unua el la plej poluitaj lokoj de la mondo. Kiel alfluanto de la rivero Obo, ĝi disvastigas radioaktivajn partiklojn kun plutonio ĝis la malproksima Arkta Oceano.

Se oni ne povas koni la ekzaktan nombron de viktimoj, oni konstatas tamen ke ili estas multaj. En la proksima Karabolka vilaĝo loĝis 15 500 Tataroj la plejparto de la loĝantoj mortis tro frue. Oziersk estas ankoraŭ hodiaŭ grava fabriko por la traktado de civilaj kaj militaj nukleaj restaĵoj. Ĝi vere estas nuklea rubujo.

Oni devas subteni la aktivecon de Nadezhda Kutepova kaj danki ŝin. Ŝi laboras por ni, por la vivo, kaj por la estonteco. Ni esperu ke ne estas tro malfrue.

Nun, oficiale oni taksas ke tiu katastrofo estas la plej grava en la mondo post Ĉernobilo kaj Fukuŝima.

Oni pensas ke pli ol 325 000 homoj estis tuŝitaj, sed la reala nombro ne estas konata.