Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

La dua vivo de videoludoj

Aleks BAUDRY — Francio

Kia funebra tago! Vi ĉi-matene gaje ŝaltis vian ludaparaton kiel kutime, sed anstataŭ la atendita zumo okazis pafo kun fulmeto. Aĥ ve! Ĝi ne plu funkcias... Kion fari? Ĝi ne plu troveblas en vendejo. Eble, sed senespere, troveblos duamana anstataŭigo, kun dubinda kvalito. Rezigne vi spektas la finon de ĝia vivo rubuje, post kiam viaj gepatroj rifuzis decan subterigon ĝardene... Ĝis la, Mario! Adiaŭ Dungeon and Dragon! Hasta la vista, Duke Nukem...

...Nu, ĉiuj esperoj ankoraŭ ne forvaporiĝis, ĉar la tiamaj malnovaj ludoj iĝas la tiel nomataj “Forlasitaj Varoj” (Abandonware). Tiuj ludoj ne plu estas disvastigataj komerce sed libere (laŭleĝe), kvankam la eldonantoj daŭre havas rajtojn sur ili. Nur necesas komputilo kaj retkonekto.

Tamen ne tiom evidentas funkciigi tiajn ludojn sur moderna komputilo. Plej ofte necesas imitilo kiu permesas funkciigi DOS-bazitajn programojn, kiel DOSBox, ScummVM aŭ VirtualPC.

Por retrovi viajn plej ŝatatajn videoludojn, simple serĉu Abandonware per retesplorilo kaj vi probable trovos nacilingvan paĝon kiu proponos ludojn kaj materialon el la 80aj, 90aj kaj eĉ 2000aj jaroj.

Ĝuu la ludojn!

***

Retejo kun malnovaj ludoj por ludi enrete

http://www.classicdosgames.com

Maniula Domego

Maniac Mansion (Maniula Domego) estas videoludo, kiu estis eldonita en 1987 de Lucasfilm Games. Ĝi popularigis novan ludstilon kaj arigis legion da ŝatantoj ĉirkaŭ la mondo. En 2004 internacia volontula skipo relanĉis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj rulebla en modernaj komputiloj, Maniac Mansion Deluxe. Intertempe, pli ol 400 000 personoj jam elŝutis la novan version (senpagan), kiu estas ade tradukata en aliajn lingvojn, inkluzivante Esperanton. Tiu traduko estis farita de la brazilano Jimes Milanez. La ludo troviĝis ankaŭ en la DVD Esperanto Elektronike, lanĉita de E@I en 2006.

Frontier Elite II

La jaro 3200. La homaro suksesis transpasi la limojn de la sunsistemo por konkeri la galaksion. Vojaĝi de stelo al stelo iĝis normala afero. La galaksio dividiĝas en du frakcioj: la Federacio, kies centro estas la suna sistemo, kaj la Imperio, kun la ĉefstelo Achenar. Vi estas la komandanto Jameson kun sia spacoŝipo kaj via misio estas... nu... gajni monon.

Ĉar Frontier Elite II estas ludo tiom vasta ke ne havus sencon doni al ĝi finon. David Kraben, la kreinto, suksesis entenigi la tutan Laktan Vojon sur disketo (880kB)! Temas pri miloj da steloj, planedoj, satelitoj, iliaj ĉirkaŭorbitaj spacostacioj, urboj ktp.

Kiel eblas? Kraben uzis teknikon nomatan procedural generation (Eo: procedura generado), kiu konsistas en tio, krei tutan mondon uzante nur kelketajn parametrojn, surbaze de kiuj oni kreas multe pli da datenoj uzante la matematikajn ecojn de la Fibonaĉi-nombroj. Alivorte, la galaksio ne estas en la disketo, estas la komputilo, kiu kreas la galaksiojn danke al kelketaj nombroj.

La rezulto estas impresa, se oni konsideras la kapablon de la komputiloj en 1993, kiam la ludo estis publikigita. La ludo uzis ankaŭ aliajn teknikojn por la unua fojo, kiel ekzemple la kurbon de Bézier, por simuli la relativan movon de objektoj en la spaco.

Frontier Elite II estas tre realisma ankaŭ kiam temas pri navigado. Tie, la relativeco regas! Ni bezonas alkutimiĝi kalkuli ne nur en km/h sed ankaŭ en km/s kaj AU (astronomia unuo= la distanco tero-suno). Kvankam spaco-ŝipoj estas ege rapidaj, la distancoj tiom grandas ke oni bezonas plirapidigi la tempon. Tial ekzistas por la spacvojaĝantoj la sistemo Stardreamer. Por vojaĝi tra la tre granda distanco inter steloj, prefereblas uzi la hiperspacon, teknikon por vojaĝi pli rapide ol la lumo. Bonŝanculoj povas trovi eĉ vermotruon, kiu permesas vojaĝi ĝis tre foraj steloj.

Ne pensu ke la universo de Frontier Elite ll estas trankvila! For de la loĝataj stelsistemoj, ofte okazas atako de piratoj. Estas via celo supervivi en tiu futuro, gajnante monon laŭ via volo: per transporto de varoj aŭ de personoj, per plenumo de kontraktoj laŭleĝaj aŭ ne, per minado de asteroidoj aŭ per atako de alia ŝipoj.

Frontier Elite II ne estas la sola ludo de la serio, kaj fakte estas la dua post la apero de Elite en 1984. Post Frontier Elite aperis sekvaĵoj ne tiom sukcesaj. Nun, tute renovigita koncepto de la ludo reaperas sub la nomo Elite Dangerous. Ĝi promesas ne nur vastecon sed ankaŭ belegajn grafikaĵojn!

***

Frontier Elite II ĉe Abandonware-france (franclingva):

http://www.abandonware-france.org/ltf﹍abandon/ltf﹍jeu.php?id=212

Oficiala retpaĝo de Elite Dangerous, la moderna versio de la ludo: https://www.elitedangerous.com/