Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RAKONTO

La fiŝkaptisto kaj la komercisto

Esperantigis:

Akbar FEKRI ABKENAR - Irano

Usona komercisto ferianta en iu meksika vilaĝo staris ĉe la marbordo kaj rigardis la maron. Malgranda boato, en kiu estis fiŝkaptisto kun kelkaj fiŝoj atingis la bordon dume. La komercisto demandis la fiŝkaptiston: — Kiom da tempon vi pasigis por kapti ĉi tiujn fiŝojn?

La fiŝkaptisto: Malmultan tempon.

La komercisto: Nu, kial vi ne atendis pli por akiri pliajn fiŝojn?

La fiŝkaptisto: Ĉar ĉi tiom estas sufiĉa por satigi mian familion.

La komercisto: Nu, kion vi faras dum via restanta tempo?

La fiŝkaptisto: Mi longtempe dormas, ludas kun miaj geinfanoj kaj poste iras en la vilaĝon kaj kun miaj amikoj ludas gitaron. Resume, tiel mi pasigas la vivon.

La komercisto: Mi studis en universitato Harvardo kaj povas helpi vin. Vi devas pli fiŝkaptadi por kolekti kaj abundigi monon. Tiam, poste vi povos aĉeti pli grandan boaton kaj pro la enspezoj de tiu boato, vi aldonos ankaŭ kelkajn aliajn boatojn. Tiam vi havos multege da fiŝkaptajn boatojn.

La fiŝkaptisto: Nu, poste kio okazos?

La komercisto: Anstataŭ vendado de la kaptitaj fiŝoj al la perantoj, tiam vi mem rekte vendos ilin al la konsumantoj kaj vi mem faros negocon kaj ekfondos kompanion kaj kontrolos ĝiajn produktaĵojn. Poste vi forlasos ĉi vilaĝon kaj iros en Meksik-urbon, kaj poste Losanĝeleson, kaj de tie ankaŭ en Novjorkon... Tie vi faros gravajn aferojn kaj grandajn laborojn!

La fiŝkaptisto: Nu, laŭ vi, kiom da tempo necesas por tion atingi?

La komercisto: 15 ĝis 20 jaroj.

La fiŝkaptisto: Nu S-ro, poste kio okazos?

La komercisto: Nun ni atingas interesan kaj fakte la ĉefan parton. Kiam vi akiros taŭgan situacion, tiam vi vendos kompaniajn akciojn de via kompanio altpreze. Tiel vi akiros milionojn da dolaroj.

La fiŝkaptisto: Milionoj da dolaroj?! Kaj poste?

La komercisto: Tiam vi iĝos pensiulo. Vi iros en malgrandan marbordan vilaĝon. Tie estas la loko, kie vi povos dormi longtempe, fiŝkapti, ludi kun viaj geinfanoj, iri en la vilaĝon kaj ludi gitaron kun viaj amikoj. Fine, pasigi vian tempon ĝue kaj trankvile.