Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La GLAT- situacio en la mondo

GLAT en Ukrainio

La krima persekuto de plenkreskulaj viroj pro konsenta samseksa seksumado ĉesis en Ukrainio unu jaron post la disfalo de Sovetunio — en la jaro 1992. La leĝo de Ukrainio ne konsideras samseksemecon kiel krimon, nek viran, nek inan. De la vidpunkto de la medicinaj normoj, samseksemeco ne traktiĝas kiel misinklino aŭ mensmalordo de la jaro 1999.

Tamen en la ĉiutaga vivo restas multege da negativaj opinioj kaj antaŭjuĝoj pri samseksemeco kaj GLAT. Multe influas sur la mondrigardo de la homoj en Ukrainio la eklezioj — ortodoksaj kaj katolikaj, kiuj en nia lando ne subtenas la antaŭeniron de civitana egaleco por GLAT. Tute malferma pri sia sekseco estas pli-malpli nur unu dekono de la gereprezentanoj de la GLAT-komunumo. La kulturo de nia lando paŝon post paŝo ŝanĝiĝas, geukrainianoj pli kaj pli forte sentas la influon de tuteŭropa kultura kaj jura medio, kaj pro tio la rilato al samseksemeco malrapide, sed senĉese “egaliĝas”.

Samtempe plividebliĝas la organizita GLAT-movado, kaj rilate kun tio plioftiĝas agresaj kontraŭsamseksemaj agoj - atakoj, batiĝoj, provoj malhelpi al pacaj publikaj manifestacioj kaj eĉ al sociaj diskutoj pri la temo de samseksemeco. Samtempe, la civitanaj fortoj, kiuj antaŭenigas la valorojn de homaj rajtoj kaj ideojn pri toleremo, vidas GLAT kiel unu el la plej endanĝerigataj sociaj grupoj kaj alvokas al la protekto de GLAT kontraŭ maljustaj subpremoj.

Dum la lastaj du jaroj, la Ukraina parlamento ricevis ses leĝproponojn, kiuj diskriminacias kontraŭ GLAT. Plejparte ili rilatis al la malpermeso de tielnomata “Propagando de samseksemeco”, sub kio kompreneblas diskonigo de ajna pozitiva informo pri samsekseco. Dum la antaŭa oficperiodo de la parlamento unu el tiuj leĝproponoj estis aprobita en la unua legado (entute estas bezonataj tri legadoj) kaj atendas pluan traktadon de la nuna parlamento.

En Februaro ĉi-jare la registaro de Ukrainio proponis aldoni nacian kontraŭdiskriminacian leĝaron, per normo de rekta malpermeso de diskriminado de homoj surbaze de seksa orientiĝo en la kadro de laborrilatoj. Tiu propono kreis grandan resonon kaj naskigis multnombrajn disputojn inter politikistoj.

Kiel ni vidas, en la leĝa kampo konkursas inter si en unu flanko iniciatoj celantaj limigi homajn rajtojn kaj liberecojn por GLAT, kaj en la alia flanko iniciatoj celantaj protekti GLATulojn de kontraŭleĝaj fipremoj. Tiu konkurenco respegulas tiun elekton, kiun Ukrainio nun devas fari en geopolitika nivelo — alproksimiĝi al la landoj de la Dogana Unio [Rusio, Kazaĥio kaj Belarusio] aŭ orientiĝi al iama membriĝo en la Eŭropa Unio.

***

Sasha MURR intervjuis al Svyatoslav SHEREMET — La gvidanto de tutukraina GLAT-asocio “Gej-Forumo de Ukrainio”.

GLAT en Brazilo

En Brazilo, estas garantiite, ke aliseksamaj kaj samseksamaj (ge)edzoj havu egalajn rajtojn. Sed la garantio venas precipe de supre malsupren: ne la konstitucio ĝin rekte garantias, sed la Supera Federacia Tribunalo (STF), kiu en 2011 decidis pri la egaleco kaj, en majo de la 2013, la Nacia Konsilantaro de l’ Justeco (CNJ) aprobis rezolucion, kiu devigas ĉiujn notariejojn registri la unuiĝon inter samseksaj personoj.

Tio kaŭzis grandan polemikon en la lando, ĉefe en religiaj rondoj. La nacia deputito kaj evangeliisma pastro Marcos Felíciano famiĝis pro siaj diskutindaj opinioj. Li iam asertis, ke “La putreco de la sentoj de samseksamuloj kondukas al malamo, al krimo, al malakcepto. Ni amas la samseksemulojn, sed ni abomenas iliajn senpudorajn agojn”. Esploro, kiun publikigis la Universitato de Braziljo (UnB) en 2010, indikis, ke en Brazilo, la religia instruo instigas al religia maltolero kaj al antaŭjuĝo, inkluzive al homofobio. (Malgraŭ ke laŭleĝe estas permesita nur nedeviga instruo, en 49% de la brazilaj publikaj lernejoj religio estas deviga studobjekto).

Brazilo estas ĉampiono kiam temas pri GLAT-kunteksto. Dum en San-Paŭlo, en tio, kio estas la plej granda GLAT-parado en la mondo, libere kuniĝas ĉiujare ĉirkau 3 milionoj da homoj, en ĉiu periodo de dudek ses horoj, unu samseksamulon oni mortigas en la lando.

***

Paulo Silas

GLAT en Usono

# Estas neniuj federalaj leĝoj kontraŭ samseksemo nek samseksaj seks-agoj kaj la plej alta kortumo nialande malvalidigis tiajn ŝtatajn leĝojn.

# La federala registaro agnoskas edz(in)iĝojn fare de la 14 ŝtatoj (eble pli kiam ĉi-teksto aperas), kiuj leĝigas samseksan edz(in)econ.

# Krom egala traktado en la milit-servo, estas neniu federala protekto kontraŭ maldungado pro samseksemeco. 21 (el 50) ŝtatoj havas tiajn protektojn.

# Laŭ lastatempaj enketoj, 84% subtenas protekton kontraŭ maldungado kaj 54% subtenas egalajn edz(in)ec-rajtojn.

**

Randy DEAN

prezidanto de LSG (la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj)

GLAT en Italio

En mia lando nealiseksemaj uloj havas ankoraŭ malmultajn rajtojn. Oni ne rajtas edz(in)ĝi kun alia homo de la sama sekso aŭ unuiĝi kun tiu per ia alia laŭleĝa kontrakto.

Ankoraŭ nenia leĝo kontraŭ samseksemfobio kaj transseksfobio estis aprobita, tamen unu propono (verdire aĉa kaj ne efika) estis debatita antaŭnelonge.

Feliĉe, samseksemo almenaŭ en grandaj kaj grandetaj urboj ne plu estas tabua kaj kutime ne aspektas kiel problemo por granda parto de la urbanoj. Pri tiu ĉi lasta aserto oni devas diri ke bedaŭrinde troviĝas kelkaj tumoroj de maltoleremo, kiuj kaŭzas misfarton kaj eĉ sinmortigojn. La situacio de la transseksuloj estas pli problema, ĉar ĝenerale ili malfacile integriĝas en la socio kaj povas facile sperti malemajn reagojn.

Alessandro Bonfanti