Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EROJ

La homo de la homo estas frato

Regule, unu jarcento entenas tri generaciojn de homoj. En la dudeka jarcento post Kristo, mi portas sur mia dorso minimume sesdek generaciojn da prauloj. Mi venas el miaj gepatroj, kiuj estas du; el miaj geavoj, kiuj estas kvar; el miaj praavoj, kiuj estas ok; el miaj prapraavoj, kiuj estas dek ses. Ĉiu paso antaŭen duobligas la nombron da prauloj de la antaŭa generacio. Tiel, ĉe la jaro 1, miaj prauloj estus entute 169 239 964 593 962 456 homoj.

Io certas: Nia planedo neniam estis loĝata de tiom da homoj kiel nun, do por kompreni tiun ĉi paradokson necesas akcepti ke 75 el miaj prauloj havis endogamiajn kaj eĉ sangadultegajn rilatojn.

Sed eĉ kun tiu akcepto la problemo ne restos solvita. Tiam ankoraŭ mankas al miaj samtempuloj po la sama kvanto da prauloj, kio miliardobligus la nombron kaj tiam ni ekhavos duan nombron miloble pli kaosan ol la unua. La sola rimedo estas, denove, akcepti ke miaj prauloj estas la samaj prauloj kiel ĉies miaj samtempuloj. Do, oni akceptu ke ni ĉiuj estas gefratoj.

Tradukis: Alejandro Tilán GONZÁLEZ - Kubo