Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Brel en Esperanto

La Kompanoj

KD — 13 titoloj — 46m

Kio Duoble Unu — 2018

Lanĉi muzikan albumon estas enorma laborego, kiun ordinaraj homoj apenaŭ povas kompreni. Tial en la unua paĝo de la libreto, FaMo (akronimo de Fabrice Morandeau — voĉo, akordiono) dankas al pluraj personoj kaj asocioj, kiuj kunlaboris por la realigo de tiu projekto, prilaborita dum 3 jaroj.

La Kompanoj naskiĝis en la 90aj jaroj sine de la asocio Espéranto-Gironde kaj kunigas amatorajn artistojn. Ĝi eldonis en 1999 Survoje, sian unuan kompaktdiskon en Esperanto.m En 2015, em la 100-a UK, ili prezentis spektaklon titolitan Brel inter la gigantoj”. Tie naskiĝis la projekt-ideo de unua muzikalbumo de kantoj de Jacques Brel (1929-1978) tute en Esperanto, omaĝe al la franckantanta belga artisto, internacie konata per la kanto Ne me quitte pas (Ne forlasu min), okaze de la 40-a jaro de lia forpaso.

Ne juĝu laŭ la malbela kovrilo, sed la sonrezulto tamen ne estas elstaras. Temas pri simplaj kanzonoj, ludataj per akordiono kaj blovinstrumentoj akompanataj de ne tiom bone miksitaj voĉo, akustika gitaro, banĝo kaj foja drumo. La voĉo de Fabrice estas bela. La tradukojn faris pluraj konataj nomoj kiel ekz. Sergeo Sire, M. Duc Goninaz, Jo-Petro Danvy kaj Georges Lagrange.

Mi nur antaŭe konis la kanton Ne forlasu min, kiu pro la aparta stilo (nur akompanata de piano kaj sia melankolia tono) plej plaĉas al mi. La cetero iom sensalas. Fine nur ĝenas en la libreto la uzo de “E-o” por Esperanto, kiam estas sufiĉe da spaco por skribi ĉu “Esperantigo” aŭ “Esperanta versio”. Detalo, sed pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.