Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Akvo mankas, akvo multas

Karina OLIVEIRA & Diógenes D. GIMENEZ — Brazilo

Administri grandan urbon estas defio por iu ajn estro kaj San-Paŭlo ne estas escepto. Ĝi estas la sepa plej granda urbo de la mondo se oni konsideras la kvanton de ĝiaj loĝantoj: pli ol 11 milionoj. Se konsideri la ĉirkaŭajn urbojn, ĉi tiu kvanto kreskas ĝis 20 milionoj kaj tio okazigas grandajn problemojn. La plej konata estas la ŝtopiĝo de la trafiko, ankaŭ kaŭzata de nesufiĉaj kaj malbonaj publikaj transportoj. Nuntempe, la urbo trapasas alian gravan problemon: mankas pura akvo en pluraj lokoj.

Ekde la somero en 2013/2014, la pluvo-nivelo estas pli malalta ol kutime. Pluvis proksimume 650 mm de majo 2014 ĝis januaro 2015. Tio estas malpli ol la kutima kvanto, kiu estas proksimume 1000mm. Pluraj esploroj kaj raportoj prognozas baldaŭan krizon, tamen la solvo estis malfrua. La akva bezono kreskis dum la lastaj jardekoj, sed la bezonataj investoj por liveri akvon al la popolo ne realiĝis. La ŝtatan registaron oni konsilis kaj avertis, sed la entrepreno, kiu administras la akvon, preskaŭ nenion faris.

La Cantareira sistemo, de kie eliras akvo por ĉirkaŭ 8 milionoj da personoj, kaj pluraj aliaj akvaj rezervejoj estas nuntempe kun malmulte da akvo. Kaj ne nur en San-Paŭlo, sed ankaŭ en pluraj aliaj urboj. Kurioze, ofte en la plej malriĉaj kvartaloj la popolo kunvivas kun akvo-manko en la riĉaj lokoj de la urbo ŝajne ĉio estas en bona ordo kaj eblas eĉ diri ke entute ne estas manko de akvo.

La kialoj de la krizo certe entenas la “naturan” malkreskon de la pluvoj en Brazilo, kiu, siavice, povas esti rezulto de forhakado, tutmonda varmiĝo kaj ankaŭ malbona administrado de la gubernio. Geraldo Alckmin, la ŝtata estro ekde 2011 kaj reelektita por tiu pozicio en la balotado en oktobro 2014, firme jesis ke “ne mankos akvo en San-Paŭlo”, evidente por ne malhelpi sian elekton. En la mezo de la jaro 2014, oni komencis anonci mankon de akvo en kelkaj kvartaloj en la urbo, do, li neis la problemon jam ekzistantan. Nur en la komenco de la kuranta jaro li akceptis publike diri ke “jes, estas akva krizo”. La konsekvencon oni vidas nun...

Ironia situacio estas ankaŭ ke du grandaj riveroj trairas la urbon, la riveroj Tietê kaj Pinheiros, sed oni absolute ne povas uzi ilian akvon ĉar ĝi estas tute putra pro la longdaŭra ricevo de poluaj defluaĵoj (el domoj kaj fabrikoj). La planoj por purigi ilin ekzistas jam dum pli ol 20 jaroj, sed la problemo ŝajne restos plurajn jarojn nesolvita.

Samtempe, en la urboj ŝtormas, kiel ofte okazas dum la somertempo (kiu ĵus finiĝis). Ĉi tiuj fortaj pluvoj inundas la malaltajn kaj malriĉajn regionojn pro la urbeca kaj betona grundo ĉie. La akvo, kiu tiom mankas en la kranoj, pereigas domojn, hejmojn kaj vivojn.