Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La krizo malantaŭ ISIS

Viktor BOSNJAK Italio

La aktuala krizo en Irako komenciĝis ĝuste antaŭ unu jaro, en junio 2014, kiam la ekstrema grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levanto (ISIL) aŭ Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS), kiu hodiaŭ regas grandajn partojn de Sirio, kaptis terojn en la norda Irako, inkluzive de la granda urbo Mosulo. La konflikto havas radikojn en la malsimpla iraka historio, en ĝiaj religiaj kaj etnaj dividoj, kaj evidente en la milito, kiu estis iniciatita de la invado gvidata de Usono en la jaro 2003. Tiu ĉi resumo de la plej gravaj historiaj okazaĵoj ne reflektas mian personan opinion de la situacio, sed jes ja, ĝi estas provo konstrui per krudaj faktoj gvidadon al la hodiaŭa krizo.

Unuavice ni ĵetu kune rigardon al la iraka trivoja demografia divido, kiu ne kaŭzis la aktualan krizon, sed estas giganta parto de ĝi. La plej gravaj estas la Irakaj Ŝijaistaj Araboj (Ŝijaismo estas la plej granda islama sekcio), kiuj estas la landa plimulto kaj vivas en la sudo, dum en la nordo kaj la okcidento estas Sunaistaj Araboj.

Specialan statuson en la iraka demografio havas la ĉefurbo Bagdado, kies loĝantaro estas miksita inter sunaistoj kaj ŝijaistoj. En la fora nordo vivas etnaj kurdoj, kiuj estas religie sunaistoj, sed kiujn la etneco disigas de la arabaj sunaistoj. La iraka registaro estas regata de la ŝijaista plimulto kaj malindigas la sunaistajn arabojn; la ekstrema grupo, kiu kaperis multe da lando — ISIS — estas sunaista. Dume, la kurdoj ekspluatis la aktualan krizon por havigi al si mem pli grandan aŭtonomecon. La kurdoj, kiuj multe suferis pro Saddam Hussein kaj kiuj estis longe subpremita malplimulto en Irako, Sirio, Turkio kaj Irano, estis batalantaj por sia propra lando dum pli ol unu jarcento. Al tiu celo ili alproksimiĝis en Irako, kie, ekde la milito en 2003, la internacia komunumo puŝis doni al ili senprecedencan gradon da aŭtonomeco. La plej granda problemo por la kurdoj estas, ke ĉiuj irakaj najbaroj provas malebligi sendependan irak-kurdan ŝtaton, ĉar ili timas pri siaj propraj kurdaj popoloj, kiuj sekve povus same fari kaj aliĝi al la batalo.

Sunaista-Ŝijaista ekvilibro en la Meza Oriento

Tiu ĉi mapo de la sunaistaj kaj ŝijaistaj regionoj estas decida faktoro por kompreni la vastan geopolitikan situacion de la iraka krizo kaj kiel ĝiaj najbaroj respondas al ĝi. Rigardu la strion de plejparte sunaistaj teritorioj en la norda Irako kaj orienta Sirio; ambaŭ landoj estas gvidataj de ĉefe ŝijaistaj registaroj. Multe da tiuj grizaj areoj estas sub la regado de ISIS. Dum neniu en la Meza Oriento feliĉas pro la ISIS-regŝanĝo, la krizo donas komunan kaŭzon al la ŝijaistaj registaroj de Sirio, Irako kaj Irano. Tio povus pliseverigi la jam malbonajn tensiojn inter la ŝijaistaj kaj sunaistaj regionaj potencoj, kiuj subtenis kontraŭstarajn flankojn en la Siria Civila Milito.

Kiel dum ĉiuj militoj, la resursoj ludas decidan rolon. Irako havas, post Venezuelo, Sauda Arabio, Kanado kaj Irano la kvinan plej grandan nafto-rezervon de la mondo. La produktado kreskis ekde la falo de la Hussein-reĝimo. En Februaro 2014 3,6 milionoj da bareloj estis pumpataj ĉiutage, dum en 2002 estis proksimume 2 milionoj. En 1991, tuj post la Golfa Milito, nur 305 miloj da bareloj estis pumpitaj, tio kreskis laŭgrade kiam la lando refortiĝis post sia malvenko. La nafto estas koncentrita en la ŝijaisma sudo kaj en la kurda nordo, dum kontraste en la sunaistaj okcidentaj regionoj rimarkinde mankas la nafto-riĉeco. Tio tute eksplikas la emon de la ISIS-aj ribeluloj, kiuj celis la okupadon de la plej granda landa rafinejo, kaj fortigis la intencon ekkapti multe da nordlandaj nafto-kampoj.

La batalo de Karbala, 680 p.K.

Sunaistoj kaj ŝijaistoj bone interkompreniĝis plejparte dum la islama historio, sed la hodiaŭa siria kaj iraka krizo veturigas ilin aparte kaj tio helpas kompreni la historiajn radikojn de la maniero kiel la Islamo fendis tiujn du ĉefajn branĉojn kaj kiel ĝi koncernas Irakon. En la 7-a jarcento, tuj post la morto de la profeto, kiu fondis la islamon, Mohamedo, estis disputo, pri kiu devus post li regi la vastan kalifujon de li establitan. Iuj volis elekti posteulon, dum aliaj argumentis ke la povon devus havi pro unuanaskiteco Ali, la bofilo de Mohamedo. La kverelo iĝis civila milito kaj la komenco de la breĉo inter la hodiaŭaj ŝijaistoj (la partizanoj de Ali, aŭ Shi’atu Ali) kaj sunaistoj. Ali estis mortigita en la urbo Kufa, en la nuna Irako. 20 jarojn poste, liaj partianoj vojaĝis kun la filo de Ali, Hussein, de la Islama centro en Mekko ĝis Karbala, kiu estas en la nuna Irako, kie ili mortis en la batalo kaj la milito finiĝis.

La Safavida Imperio ĝis sia kulmino

Preskaŭ mil jarojn post la morto de Ali kaj Hussein, la persa safavida imperio (hodiaŭ Irano) etendiĝis konkerante multe el orienta Irako. Pro tio ankoraŭ ekzistas malfido inter araboj el Irako kaj persoj el Irano, kaj plifortiĝas la kredo, ke la pli granda Irano klopodas konkeri aŭ superregi Irakon. Tio gravas por memori, ke la iraka ŝijaismo emas interdividi la religion kun irananoj, sed ili ankoraŭ malfidas Iranon. Sed estas eĉ pli granda afero por la irakaj sunaistoj, kiuj kelkfoje kredas ke la irakaj ŝijaistoj estas sekretaj “peonoj” de Irano kaj referencas al la irakaj ŝijaistoj kiel “safavidoj”. Ju pli malbona la ISIS-krizo disvolviĝas, des pli la iraka ŝijaista registaro vokas al Irano helpi ĝin, kaj sekve des pli la irakaj sunaistoj timas ŝijaistan komploton kontraŭ ili.

Kiel la Sykes-Picot-akordo skulptis la Irakajn limojn

Hodiaŭ oni aŭdas multe pri tiu ĉi pakto de 1916, en kiu la brita kaj franca (kaj rusia) imperioj sekrete konsentis dividi la lastajn mez-orientajn regionojn de la Otomana Imperio inter si mem. Difinite, la limoj inter la britaj kaj francaj zonoj fariĝis poste la limoj inter Irako, Sirio kaj Jordanio. Ĉar tiuj poste sendependaj ŝtatoj havis plejparte arbitrajn landlimojn, kiuj kundevigis malsimilajn etnajn kaj religiajn grupojn, kaj ĉar tiuj grupoj hodiaŭ estas en konflikto unu kun la aliaj, Sykes-Picot estas ofte citata kiel kaŭzo de batalado, perforto kaj ekstremismo en Mezoriento.

Fakuloj ankoraŭ diskutas tiun ĉi teorion, kiu povas esti tro simpla por esti vera. Sed la punkto estas, ke la vastaj arabaj sunaismaj komunumoj oriente de la centro de Mez-Oriento estis dividitaj en du partojn pro la de Eŭropo truditaj Siria kaj Iraka limoj, kaj sekve kunigitaj en artefaritajn ŝtatojn kun grandaj ŝijaismaj komunumoj.

La Al-Anfal-kampanjo de Saddam Hussein kontraŭ kurdoj

En 1988, la iraka gvidanto Saddam Hussein uzis kemiajn armilojn por mortigi dekojn da miloj da irakaj kurdoj norde en la lando. La atakoj, al kiuj li donis nomon laŭ epizodo en la Korano, celis sufoki kurdajn ribelulojn, kiuj estis batalantaj por aŭtonomeco. Al-Anfal mortigis per kemiaj armiloj en nur kelkaj monatoj inter 50 000 kaj 100 000 civilulojn, kvankam kurdaj grupoj asertas, ke ili estis proksimume 180 000. Sadam ankaŭ kreis la malpli konatan sed simile brutalan reton de amasekzekutadoj, ĉe kiuj kurdaj familioj estis amase buĉitaj aŭ transloĝigitaj en tendarojn. Se la usonanoj timeme respondis tiutempe, subtenante Saddam en la milito kontraŭ Irano, Al-Anfal poste fariĝis la pravigo por internaciaj agadoj kontraŭ Irako kaj ĝi estis la plej grava motivo kial al la irakaj kurdoj estis permesita aŭtonomeco post la falo de Saddam Hussein en 2003.

La batalordo de la Golfa Milito en 1990

La duan de aŭgusto 1990 Irako, sekvante disputojn pri nafto-produktado, invadis sian najbaron Kuvajto. Post pluraj monatoj de okupacio, la UN-sankciita internacia koalicio gvidata de Usono uzis terajn kaj aerajn fortojn por devigi la irakan armeon forlasi Kuvajton. La ĉefa kampanjo forpuŝi la irakan invadon en Kuvajto estis surprize mallonga, komenciĝante per la avancado de la koaliciaj fortoj el Sauda Arabio en, samtempe, Kuvajto kaj Irako, la 24-an de Februaro 1991. Ene de kelkaj tagoj la irakaj fortoj estis retiritaj kaj la 28-an de februaro, la usona prezidanto George HW Bush deklaris batalhalton. La aermilito, tamen, komenciĝis la 17-an de januaro kaj celis detrui la irakan aerarmeon, kontraŭ-aviadilajn instalaĵojn, komando-infrastrukturon kaj aliajn militajn celojn. Irako respondis ĵetante misilatakojn sur kaj Israelon kaj Saud-Arabion. Dum Israelo ne estis engaĝita rekte en la konflikto, Irako esperis puŝi ĝin en armitan konflikton kaj persvadi aliajn arabajn ŝtatojn forlasi la koalicion. Israelo regis sin mem kaj la arabaj fortoj restis parto de la koalicio.

La kontraŭ-saddama ribelo en 1991

En Marto 1991, Saddam Hussein ŝajnis al multaj irakanoj vundebla post sia malvenko en kaj la Irano-iraka milito kaj en Golfa Milito, kiu finiĝis ĵus antaŭ kelkaj semajnoj. La kurdaj ribeluloj en la nordo kaj la ŝijaistaj islamanoj en la sudo ribele leviĝis kun aliaj por forpeli Saddam. La prezidanto Bush, kiu havis milojn da militistoj je dispono nur kelkajn mejlojn fore, vokis la irakanojn ribeli. Multaj irakanoj kredis ke la ribeluloj ricevos usonan apogon, sed la subteno neniam venis. Dum la ribeluloj komence faris grandajn progresojn, precipe en la sudo, ene de kelkaj semajnoj Saddam batis ilin kaj buĉis milojn pro venĝo. La okazaĵo detruis la irakan opozicion, finfine fortigante la Saddaman reĝimon. Multaj irakanoj, kiuj rebelis, sentis sin perfiditaj de la usonanoj kaj de Bush persone. Ankaŭ iuj usonaj eksterlando-respondeculoj kaj fakuloj ankaŭ opiniis, ke Usono pli bone estu uzinta la okazon avanci la tutan vojon ĝis Bagdado kaj eksigi Saddamon. Opinio, kiun ili advokatis dum jaroj kaj fine enportis en la registaron de George W. Bush jardekon poste, havigante parton de la ideologia bazo por la invado gvidita de US en 2003.

La neflugo-zonoj truditaj post la Golfa Milito

Post la Golfa Milito, Usono, Francio kaj Britio instalis “neflugo-zonojn”, en la norda kaj suda Irako en kiuj al irakaj aviadiloj estis malpermesite flugi. La videbla celo de la zonoj estis protekti la kurdan kaj ŝijaistan loĝantaron kontraŭ irakaj aeratakoj post la Saddamaj masakroj. En la praktiko tio signifis, ke britaj kaj usonaj aviadiloj patrolis la irakan aeran spacon senĉese inter la du Golfaj Militoj. Post la operacio “Dezerta Vulpo” en 1998, kiam Usono bombardis Irakon ŝajnige kiel puno pro nepermeso de UN-inspektoj de armiloj, la malalta nivelo de konflikto pro la neflug-zono kreskadis. Saddam proponis rekompencon al ĉiuj, kiuj faligos ian ajn usonan aŭ britan aviadilon, dum la okcidentaj fortoj komencis regule celadi irakajn kontraŭ-aerajn kaj aliajn militajn instalaĵojn. Ĉio tio montris, ke la usona armeo neniam vere forlasis Irakon — la neflugo-zono estis abolita nur ĵus antaŭ la komenco de la koalicia invado en 2003.

La koalicio kontraŭ Irako, 1990 kaj 2003

Dum Usono estis la ĉefa kontribuanto de la trupoj por ambaŭ Golfaj Militoj, ambaŭ estis ankaŭ subtenataj de trupoj, humana helpo kaj aliaj helpoj de la internacia koalicio. En 1991 tiu koalicio estis apogita per mandato de la Sekureca Konsilio de UN kaj inkludis inter siaj vicoj la plimulton de la okcidenta Eŭropo (precipe Francio kaj Germanio) same kiel plurajn el la irakaj najbaroj, kiel Sirio, Egiptio kaj Sauda Arabio (kiu aktive estis minacata de Husseina invado de Kuvajto, kaj mem invadita de Irako dum la milito). Sed la invado en 2003 ne havis konsenton de ĉiuj. La Sekureca Konsilio de UN rifuzis apogi la mision, kun Francio kaj Germanio kontraŭstarantaj, kaj ne unu el la mez-orientaj landoj esprimis subtenon. Nur kvar landoj — Usono, Britio, Pollando kaj Aŭstralio — partoprenis en la komenca invado, kaj dum aliaj helpis en diversaj aktivaĵoj, tamen ĝi estis plejparte usona kaj brita operacio.

Kiel la invado konkeris Irakon ene de unu monato

La invado estis ĉefe organizita el Kuvajto, kun trupoj progresantaj el la nordoriento antaŭ ol atingi Bagdadon en la dua semajno de aprilo. La progreso tere estis subtenata per aeratakoj, komencantaj en Bagdado ĉe la prezidenta palaco. Post unu semajno de la invado, la 173-a Airborne-Brigado paraŝutiĝis en la norda Irako kaj kunigis fortojn kun kurdaj ribeluloj, konkerante la urbon Kirkuk la 10-an de aprilo. Antaŭ la invado, la generalo Tommy Franks asertis ke Usono, uzante duoblan agenton, sukcese trompis la irakan registaron kredigante al ĝi, ke Usono invados el Jordanio, dum la reala invado komenciĝis el Kuvajto. Post la invado en 2003, la usona registaro esence disigis la irakan armeon. La plano estis parto de politiko nomata “mal-Baathifikigado”, kies celo estis purigi la registaron de ia ajn influo de la eksaj membroj de la Saddama Baatha Partio, por ke la malnova reĝimo ne repretendu la regadon post lia falo. La problemo kun ĉi tiu plano estis, ke granda nombro de la ĵus amasaj senlaboraj irakaj soldatoj iris kaj aliĝis al gerilaj milicioj, ege fortigante la kontraŭ-registarajn fortojn, sed samtempe senigante la registaron de ĝiaj militaj kapabloj. La efikoj de la “mal-Baathifikigado” estas rimarkeblaj ĝis la nuna tago: ISIS fariĝis senfine pli sperta per la aliĝado de kvalifikitaj oficiroj de la Saddam-erao.

Leviĝo kaj falo de la sunaista ribelo — 2006-2008

ISIS estis antaŭe konata kiel Al-Kaida en Irako (AKI). Je sia nivelsupro de influo en 2006, AKI regis signifajn pecojn de la sunaista Irako kaj konstruis kvazaŭ-registaron kun severaj islamaj leĝoj en la teritorioj, kiujn ili konkeris. Tamen, la sunaista popolo direktis sin kontraŭ AKI — parte pro la brutaleco de AKI, parte pro politika intereso. Anbar Admono, la provincestro kie ĉio komenciĝis, persvadis la sunaistajn ribelulojn unuiĝi kun la usona kaj iraka armeoj por elradikigi AKI-on. AKI estis tute venkita kaj perdis la efektivan rolon pri preskaŭ ĉio en sia antaŭa lando. Tiu ĉi tiama falo de AKI simple ilustras kiom ISIS dependas de la subteno de sunaistaj irakanoj. Se ĝi ĉagrenas la loĝantaron, ĉi tiu povas havigi la gravan kunlaboron, kiu permesus al la irakaj militistoj disbati ISIS-on.

La sunaista protestmovado de 2013

La iraka ĉefministro Nouri al-Maliki faris multon por helpi la supreniron de ISIS. Ekde kiam li iĝis ĉefministro en 2006, li koncentris multan povon en sia oficejo kaj kondukis la irakan registaron kune kun ŝiaistaj sektaj partioj. Kompreneble, tio indignigis la sunaistojn, kiuj organizis serion da protestoj tra la lando en 2012. Tio daŭris ĝis 2013, kaj la Maliki-registaro komencis vidi ilin kiel seriozan problemon. Nekapablante aŭ malemante solvi la protestojn politike, la Maliki-registaro iĝis perforta. La deviga disiĝo de la protestmovadoj konvinkis iujn sunaistojn, ke ilia sola solvo estas milita, helpante militajn grupojn kiel ISIS kaj la pli laikan Jaysh Rijal al-tariqa Al-Naqshbandia (JRTN), kiu varbis kaj kompatis la sunaistan minoritaton.

Hipoteza redesegno de Irako kaj Sirio

Tio estas malnova ideo, kiu gajnas atenton ĉiujn kelkajn jarojn, kiam la perforto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj reekflamas: Ĉu la arbitraj limoj proponitaj de eŭropaj potencoj estu anstataŭigitaj per novaj limoj laŭ la regionoj kaj ekde ĉiam frakciigitaj religioj? La ideo estas tamen tro nerealigebla kaj verŝajne nur kreus novajn problemojn.

Sed, iasence, tiel estas kiel la regiono jam aspektas. La iraka registaro regas la landan ŝijaistan plimulton oriente, sed sunaistaj islamistaj ekstremistoj konkeris multe el okcidenta Irako kaj orienta Sirio. La ŝijaiste dominata siria registaro, dume, plejparte nur regas la landan ŝijaistan kaj plejparte kristanan okcidenton. La kurdoj, dume, estas jure memstaraj en Irako kaj same en Sirio. Ĉi tiu mapo, do ne estas tiel simple senutila spekulaĵo. Unu el la ĉefaj demandoj rilate al Irako — eble eĉ pli ol la demando ĉu ĝi povos batali kontraŭ ISIS — estas ĉu la registaro povos venki tiujn sektajn dividojn kaj sentigi sunaistojn, ŝijaistojn kaj kurdojn kiel partojn de la sama iraka ŝtato. Ĝis la irakanoj kredos al tiu projekto de diversa, inkluziva nacio, kaj ĝis la iraka registaro estos kapabla kaj preta realigi ĝin, la konflikto verŝajne daŭros.

Viktor BOSNJAK estas terano kun kroataj radikoj kaj membro de la Bunta Esperanto-Asocio.