Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Dum la 67a Internacia Junulara Kongreso estis elektita nova estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj nova prezidanto de ĝi iĝis Łukasz Żebrowski el Pollando. Espereble li ne estas la lasta prezidanto de TEJO, tamen iusence li vere lastas: Li estas la lasta prezidanto de TEJO, kiu estis elektita por du jaroj. Post sia elektigo, sidante apud la kongresejo, li donis intervjuon por TEJO-Tutmonde.
TT: Ni ne povas alimaniere komenci ol per la plej ofta demando en Esperantujo: Kiel kaj kiam vi esperantistiĝis?
ŁŻ: Mi esperantistiĝis en 2003/2004. Enuiĝante dum Kristnasko mi serĉis iel en interreto kaj trafis hazarde Esperanton. Mi iomete interesiĝis, lernetis kaj poste estis invitita al kunveno de Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kaj tie mi renkontis tiom bonegajn homojn, ke ne plu eblis forkuri.
Ĉu ĝuste la homoj estis tio, kio allogis vin al Esperanto?
Jes. Mi pensas, ke tio estas unu el la ĉefaj kialoj, kial oni restas ĉe Esperanto kaj ankaŭ min allogis ĝuste la homoj. Tiuj, kiujn mi renkontis surloke, tiuj, kiujn mi renkontis en diversaj aranĝoj... Vere interesaj homoj de la tuta mondo.
Ĉu vi sukcesis iun eĉ esperantistigi?
Mi siatempe instruis Esperanton en mia klubo, do estas kelketaj homoj, kiuj restis de tiuj kursoj.
Ĉu vi do estis sukcesa instruisto?
Ne. Mi tute estas malsukcesa instruisto, mi ne vere kapablis instrui. Feliĉe pli kapablaj instruistoj transprenis tiun rolon en nia loka klubo, kiun mi faris dum du-tri jaroj antaŭe.
Vi nun estas prezidanto de TEJO, do tio estas tre alta nivelo en la Esperanto-movado. Kiel vi kreskis en tiun ĉi postenon?
En la Esperanto-movado mia ĉefa okupo dume estis organizo de eventoj aŭ mastrumado de organizoj. Do unue mi organizis Ago-Semajnojn kaj iujn kunvenojn de Pola E-Junularo, poste ankaŭ IJKn kaj JESn. Se temas pri organizoj, mi laboris en PEJ en diversaj funkcioj, ankaŭ en Pola Esperanto-Asocio kaj en Varsovia Vento. Tie mi kolektis miajn organizajn spertojn kiel mastrumi la organizon, kaj post la IJK en Liberec’, kiun mi kunorganizis, oni elektis min en la estraron de TEJO por la posteno de respondeculo pri kongresoj, seminarioj kaj aktivula trejnado. Kaj nun, post du jaroj, la komitato de TEJO elektis min kiel prezidanton.
Ĉu vi memoras pri via unua internacia Esperanto-renkontiĝo?
Mia unua serioza Esperanto-renkontiĝo estis Ago-Semajno en la 2004a jaro. Ĝi okazis en Zakopane kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 80 homoj, tiam la aranĝo ankoraŭ ne estis tiom granda. Tiu ĉi estis la aranĝo, dum kiu mi ekparolis Esperante vere. Antaŭe mi partoprenis PEJ-kunvenojn kaj ArKonEs, sed tio estis malpli grandaj kaj malpli longaj aranĝoj.
Kion alportis al vi tio, ke vi estas esperantisto?
Fakte dum tiom da jaroj Esperanto fariĝis kvazaŭ iu vivstilo, iu ĉefa motivo por ion fari. En Esperantujo mi trovis lokon, kie mi povas fari iujn aferojn kaj senti, ke ili estas utilaj. Do ne nur esti vivkonsumanto, sed doni ankaŭ ion al la ideo, kiun mi subtenas.
Nun ni iomete babilu pri via nova posteno. En kiu situacio vi transprenas TEJOn?
Mi transprenas TEJOn en sufiĉe bona situacio, tio estas agrabla afero. Ekzemple finance ni statas tute bone, kio ankoraŭ antaŭ iom da jaroj ne estis tiom bona. En plej multaj kampoj la situacio estas relative bona, sed kompreneble multon oni povas plibonigi, ekzemple en la kampo de kunordigado. Ĉi tio estas io, kio lastatempe fuŝiĝis. Oni povas plibonigi ankaŭ ekzemple la strategion pri homaj rimedoj aŭ la strategion pri seminarioj kaj aktivula trejnado. Do ekzemple pro tio ni proponis, ke oni disdividu la funkcion de seminarioj kaj aktivula trejnado disde kongresoj, ĉar estis tro okupa la posteno kaj nun oni povas koncentriĝi strategie ankaŭ pri tiu dua temo. Do estas certe multo plibonigenda, sed ankaŭ la nuna stato estas tute bona.
Kiel vi pensas, ke eblas pliriĉigi la kulturan vivon en Esperantujo?
La kultura vivo en Esperantujo jam nun ne estas malriĉa. Se temas ekzemple pri muziko, ĝi estas bona. Malpli bona ĝi estas, se temas pri literaturo, mi pensas. Estas ege malmulte da eldonaĵoj. Se temas pri tiuj aŭd-vidaj rimedoj, ili multe pliboniĝis danke al interreto. Aperas esperantlingvaj retaj radioj, do tio estas pozitivaĵo de la lastaj jaroj, ke tio disvolviĝis. Do se temas pri la kultura vivo, la ĉefajn mankojn mi vidas ĝuste en literaturo kaj eldonado, ĉar tio estas malpli facila en la nuna tempo.
Ĉu vi pensas, ke TEJO povas ŝanĝi ion tiukampe, ke ekzemple TEJO povas instigi homojn verki librojn?
Dum la lastaj jaroj TEJO ne multe okupiĝis pri kulturo, sed nun, babilante pri niaj planoj, pri tio, kion ni volas, ke estu en nia laborplano, ni konkludis, ke valoras ankaŭ pli multe okupiĝi pri kulturo, ol tio estis antaŭe. En la lasta estraro ne estis iu ajn, kiu okupiĝus specife pri kulturo. Sed nun, en la ĵus elektita estraro, la ĝenerala sekretario, Paulína Kožuchová, havos ankaŭ respondecon ĝuste pri kulturo.
La komitatkunveno dum la ĉi-jara IJK laboras en laborgrupoj. Kiuj estas tiuj laborgrupoj kaj kion ili celas?
Tio estis ioma modifo de komitatkunvenoj kompare kun la antaŭaj. Ni strebis, ke laŭ eble multe oni laboru ne en plena komitata kunsido, sed en laborgrupoj. Simple pro tio, ke tio estas pli efika, ĉar ĉiukaze estas pri ĉiu temo nur iom da homoj, kiuj interesiĝas. Do pli bonas disdividi ilin. Dum ĉi-komitatkunsido ni havis ses laborgrupojn. Mi unue partoprenis en la grupo pri politikaj pozicioj de TEJO. Tiu grupo celis ellabori opinion de TEJO pri diversaj aferoj kaj tiuj opinioj poste servus kiel bazo por esprimi opinion de TEJO ekster de la movado. Ekzemple en Eŭropa Junulara Forumo, kiam oni voĉdonas pri iu afero, ne nepre rilata al la lingva politiko, sed al homaj rajtoj aŭ alia afero, necesas tiuj politikaj pozicioj, por ke ni sciu, kiel voĉdoni kun la akcepto de la komitato. Sekva grupo, kiun mi partoprenis, estis pri ŝanĝo de regularo kaj reglamentoj. Tiuj dokumentoj de TEJO bezonas vere profundan trarigardon kaj profundajn ŝanĝojn, ĉar ili estas plurloke malkoheraj kaj ili estas ankaŭ sufiĉe malnovaj dokumentoj. Ni ankaŭ volas, ke venontaj estraroj kaj komitatoj oficu ne dum du jaroj, kiel nun, sed dum unu jaro, ĉar vivo de junuloj estas tre ŝanĝiĝema.
Kiel profitos el la nova estraro kaj el via prezidanteco la landaj organizoj de TEJO?
Ĉefe ili profitos de tio, ke TEJO baldaŭ havos sian dungitan oficiston. Tiu oficisto okupiĝos ĉefe pri financa mastrumado kaj pri subvencipetado kaj ankaŭ pri helpo al landaj sekcioj ĝuste en tiuj kampoj. Tiu projekto, ke TEJO havu sian oficiston, kreiĝis komence de dumilaj jaroj kaj estis plurfoje traktata, kaj en nia lasta oficperiodo ni finfine sukcesis tiel antaŭen puŝi ĝin, ke tiu projekto finfine realiĝos. Do Manuela Ronco, kiu estos tiu oficisto, povos multege helpi al landaj sekcioj en la kampo de subvencipetado, de mastrumado de projektoj ktp.
Ni ĉesu esti tiom seriozaj kaj parolu pri vi, kiel pri Łukasz. Kiuj estas viaj hobioj, memkompreneble krom Esperanto?
Tio estas malfacile direbla, ĉar Esperanto rabas tiom da tempo de mia vivo, ke ĝi fakte krom laboro kaj studoj estas la ĉefhobio kaj ĉefokupiĝo. Krom Esperanto mi tre interesiĝas pri mia urbo, do pri Varsovio, mi tre ŝatas lerni pri ĝi, promeni tra ĝi kaj foti ĝin. Profesie mi estas konstruinĝeniero, mi laboras en firmao, kiu konstruas profundajn fundamentojn, do kompreneble ankaŭ konstruado estas io, kio tre interesas min.
Esperantistoj multe vojaĝas. Kiom da landoj vi jam vizitis, kaj kiujn?
Mi tute ne havas iun ajn kalkulon pri tio. Certe estas jam plejparto de la eŭropaj landoj, kiujn mi jam vizitis. Se temas pri ekstereŭropaj Esperanto-vojaĝoj, mi estis en Kubo lastjare, kie mi kunordigis la organizon de la kongreso. Sed el la ekstereŭropaj vojaĝoj ĝi estis la ununura esperantista. Mi estis en Turkio, Egiptio kaj Tunizio, sed tio estis simple turismaj vojaĝoj.
Kiu lando surprizis vin?
Estas kelkaj landoj, kiuj surprizis min. Nun ni estas en Ukrainio kaj tiu ĉi lando certe surprizis min. Ne nun, sed en la jaro 2005, kiam mi estis ĉi tie por la unua fojo. Ĝis tiam mi estis vizitinta ĉefe okcidenteŭropajn landojn, do kiam mi iris al Ukrainio, mi sentis min iomete kiel en alia mondo. Sed la plej nekutima kaj nekonata por mi estis certe Kubo, kiu vere estis kiel absolute alia mondo. Ni povis senti nin kvazaŭ en lernolibro pri la historio de orienta Eŭropo antaŭ dudek jaroj. La vivo de homoj en Kubo estis vere mirinda afero. Tie vivas homoj tiom feliĉaj malgraŭ malfacilaĵoj, kiujn ili frontas ĉiutage.
Kaj la lasta demando: Kion vi ŝatas manĝi? :-)
Mia plej ŝatata manĝaĵo estas “pierogi”. Temas pri iu formo de pastaĵo kun farĉo ene, plej kutime boligita aŭ eventuale fritita. Kaj miaj plej ŝatataj nomiĝas “pierogi ruskie”, do rusaj pirogoj, malgraŭ ke ili estas polaj, sed de orienta Pollando. Ili havas farĉon faritan de terpomoj, kazeo kaj cepo.
Dankon por via tempo.
Dankon al vi.